Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Artikoloj en esperanto / articles en espéranto

Ankaŭ vi povas verki esperantajn artikolojn aŭ traduki alilingvajn artikolojn en esperanton, kaj se vi ne scias kiel aperigi aŭ eldoni ilin, via artikolo povas esti aldonita al tiu listo, sufiĉas sendi ĝin al mi per la ligilo "kontakto" supre.

 * Texte complet des 15 propositions du Collectif Roosevelt - kompleta teksto de la 15 proponoj de Collectif Roosevelt:

  • Eviter l'effondrement (Eviti disfalon)
    • 1 – Redonner de l’oxygène à nos États (Redoni oksigenon al niaj ŝtatoj)
    • 2 – Dégager de nouvelles marges de manœuvre financières (Liberigi financajn ageblecojn)
    • 3 – Mettre fin au sabordage fiscal national (Ĉesigi nacian fiskan pereigon)
    • 4 – Boycotter les paradis fiscaux (Bojkoti impostparadizojn)
    • 5 – Limiter au maximum les licenciements (Maksimume limigi maldungojn)
    • 6 – Sécuriser les précaires (Sekurigi malsolidulojn)
    • 7 – Interdire aux banques de spéculer avec notre argent (Malpermesi al bankoj spekuladon per nia mono)
    • 8 – Créer une vraie Taxe sur les Transactions Financières (Krei veran takson pri financaj transakcioj)
    • 9 – Lutter contre les délocalisations (Batali kontraŭ delokadoj)
  • Contre le chômage (Kontraŭ senlaboreco)
    • 10 – Investir dans une vraie politique du logement (Investi en vera loĝpolitiko)
    • 11 – Déclarer la guerre au dérèglement climatique (Deklari militon kontraŭ klimata malreguligo)
    • 12 – Développer l’économie sociale et solidaire (Evoluigi socialan kaj solidaran ekonomion)
    • 13 – Négocier un autre partage du temps de travail (Trakti pri alia divido de labortempo)
  • Construire une Europe (Konstrui Eŭropon)
    • 14 – Faire éclore la démocratie en Europe (Disflorigi demokration en Eŭropo)
    • 15 – Négocier un vrai Traité de l’Europe sociale (Trakti veran traktaton pri sociala Eŭropo)

 * Bestkuracaj sanktuloj en Bretonio:
Glaoda Millour, espérantiste de Morlaix, a fait une thèse sur les saints vétérinaires en Bretagne en 1946, éditée par Skol Vreizh en 1990.
Avec l'autorisation de Glaoda Millour, Claude BROS avec l'auteur, Mireille LE BUHAN, Nicole RIZZONI, Marie Hélène DJAOUCHI ont traduit ce livre de 82 pages en 2004. Claude BROS m'avait sollicité pour relire la traduction et voir comment la publier.
Après son décès en novembre 2013, je m'étais engagé à finir ce travail.

Glaoda Millour, esperantisto de Morlaix, redaktis memuaron pri la bestkuracaj sanktuloj en Bretonio, en 1946, eldonita de Skol Vreizh en 1990.
Kun permeso de Glaoda Millour, Claude BROS avec l'auteur, Mireille LE BUHAN, Nicole RIZZONI, Marie Hélène DJAOUCHI tradukis tiun libron kun 82 paĝoj en 2004. Claude BROS petis min relegi tiun tradukon kaj pripensi eldonsolvon.
Post lia morto en novembro 2013, mi promesis fini tiun laboron.

 * Dictionnaire de rimes en espéranto de Claude Bros - Vortaro de esperantlingvaj rimoj de Claude Bros:
Claude Bros a compilé une liste de rimes en espéranto à partir de tous les mots du PIV pour ceux qui écrivent ou traduisent en espéranto des poésies.
Claude Bros kolektis esperantlingvajn rimojn per ĉiuj vortoj el la Plena Ilustrita Vortaro por tiuj, kiuj verkas aŭ tradukas poeziojn en esperanton.

 * Violence à l'égard des femmes - perforto al virinoj
Appel de l'organisation Avaaz contre les violences à l'égard des femmes avec références à des articles de presse et à un rapport de l'ONU sur le sujet (avec traduction de ces documents en espéranto). Il est question de la jeune étudiante violée et battue par six hommes dans un bus de New Delhi, qui est décédée de ses blessures dans un hôpital de Singapour. Un autre article rapporte les propos de Todd Akin, sénateur républicain aux États-Unis déclarant que des viols pouvaient être "légitimes" et la polémique qui a suivi. Un autre article concerne le député marocain Hassan Arif, condamné en première instance pour viol, acquitté en appel pour manque de preuves pourtant nombreuses, et la plaignante a été placée en détention provisoire pour « outrage à magistrat » pour s'être rebellée contre le verdict.

Alvoko de organizo Avaaz kontraŭ perfortoj al virinoj kun referencoj al gazetartikoloj kaj raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri tiu temo (kun traduko en esperanto de tiuj dokumentoj). Temas pri juna studentino seksperfortita kaj batita de ses viroj en buso en NovDelio, kiu mortis sekve de siaj vundoj en hospitalo en Singapuro. Alia artikolo raportas pri la paroloj de Todd Akin, respublika senatano en Usono, deklarinte ke perfortoj povas esti "legitimaj" kaj pri la polemiko kiu sekvis. Alia artikolo estas pri maroka deputito Hassan Arif, kondamnita de unuanivela juĝo, senkulpigita de apelacia kortumo pro manko de pruvoj kvankam multaj, kaj la plendantino estis provizore enkarcerigita pro "ofendo al juĝisto" ĉar ŝi ribelis kontraŭ la verdikto.

 * Biens mal acquis Á qui profite le crime? RECOMMANDATIONS à la France et à l'Union européenne/Fraŭde akiritaj bienoj Al kiu profitas la krimo? REKOMENDOJ al Francio kaj al eŭropa Unio: Franca kaj esperanta versioj de dokumento eldonita de CCFD-Terre solidaire

 * Pakto por solidara tero: Franca kaj esperanta versioj de dokumento eldonita de CCFD-Terre solidaire kun titolo: Élections 2012: 16 propositions pour un monde plus juste (Balotoj 2012: 16 proponoj por pli justa mondo) kun kvar partoj:

  1. Finissons-en avec les paradis fiscaux (Ni finforigu la fiskajn paradizojn),
  2. Responsabilisons les multinationales (Ni respondecigu la multnaciajn kompaniojn),
  3. Luttons contre la spéculation sur les marchés agricoles (Ni luktu kontraŭ la spekulado pri la agrikulturaj merkatoj),
  4. Respectons les droits des migrants (Ni respektu la rajtojn de migrantoj)

 * Priskribo de blazonoj: Tiu artikolo prezentas la strukturon de blazono, la ĉefajn elementojn de heraldiko: koloroj, farboj, metaloj, peltoj. Estas ankaŭ longa ĉapitro pri la heraldikaj mebloj, kiuj povas esti sur blazono: aglo, arbo, koro, leono, leopardo, lilio, monero, stelo, ŝindo, ktp.
Alia ĉapitro estas pri la maniero partigi blazonon per diversaj formoj: paliso, ĉevrono, balteo, forko, trabo, ktp.
En la lasta ĉapitro, estas heraldika vortaro franca-esperanta.

 * Manifesto de konsternitaj ekonomikistoj: fr: Manifeste d’économistes atterrés) 01/09/2010
Krizo kaj ŝuldo en Eŭropo: 10 falsaj evidentaĵoj, 22 debateblaj proponoj por eliri el la senelirejo
(fr: CRISE ET DETTE EN EUROPE : 10 FAUSSES EVIDENCES, 22 MESURES EN DEBAT POUR SORTIR DE L’IMPASSE)
Unuaj subskribintoj : Philippe Askenazy (CNRS, Ecole d’économie de Paris), Thomas Coutrot (Conseil scientifique d’Attac), André Orléan (CNRS, EHESS, président de l’AFEP), Henri Sterdyniak (OFCE)

 * La depoluaj plantoj: La aero de la domoj, apartamentoj kaj oficejoj estas dekoble ĝis centoble pli poluitaj ol la ekstera aero. La poluo de la eja aero devenas de la farboj, gluoj, izolaĵoj, odorkaŝaj produktoj, presiloj, kiuj eligas toksajn kaj volatilajn gasojn.
La volatilaj poluaĵoj (karbona monoksido, benzeno, formaldehido, ktp) povas malutili al nia sano estigante tuson, migrenon, iritadon, ktp.
Iuj plantoj povas helpi nin por depolui niajn ejojn.

 * La kojpo (fr: ragondin, en: coypu, de: Biberratte) aŭ marĉa kastoro originas de suda Ameriko kaj estis enkondukita en Eŭropon en la 19-a jarcento por sia felo.
En la 1930-aj jaroj, ĝia pelto ne plu estis laŭmoda kaj la bredejoj ne plu estis profitdonaj, tiel la kojpoj estis liberigitaj en la naturo, kie ili rapide adaptiĝis.

 * Claude Monet (1840-1926) franca impresionisma seripentristo, pasia pri lumo, akvo kaj ĝardenoj. 38 paĝoj kun multaj bildoj de pentraĵoj. Li estis la gvidanto de la impresionisma movado.

 * Historio de Rennes kun kelkaj bildoj.

 * Lumbildaro pri la monteto Sankta-Mikaelo: utila por prezenti la monteton, kiam vi ricevas esperantistojn aŭ kiam vi vojaĝas en aliaj landoj por prelegi pri la monteto. Uzmaniero: Por vidigi la sekvantan bildon, klaku al la dekstra parto de la bildo, por vidigi la antaŭan, klaku al la maldekstra parto de la bildo.

 * Vizitoj de Rennes: priskribo de du vizitoj de la urbo Rennes: la unua por malkovri la unuan ĉirkaŭmuregon de Rennes, la dua por malkovri la duan ĉirkaŭmuregon de Rennes kun historiaj detaloj pri la diversaj irotaj stratoj kaj monumentoj.

 * Invadaj specioj en Francio: invada specio estas ekzota aŭ indiĝena specio, kiu facile adaptiĝas kaj multiĝas. Tiu multiĝo povas endanĝerigi la kunvivantajn speciojn kaj havi konsekvencojn al la ekosistemo, la homa sano kaj ekonomio.

 * La balenĉasado Traduko de tri artikoloj pri la propono de la internacia balena komisiono por ĉesigi la moratorion pri la ĉasado de la balenoj.

 * SimpleWeb Un système simple de création et de gestion d'un site Web inspiré de Joomla, sans base de données, avec jeux et panier.

 * Koboldoj, Ribelemuloj, en la Ĝardenoj: Polenistoj, Humistoj kaj Kuniĝamo Ĉefartikolo de Dominique Guillet en la revuo numero 2 de la asocio Kokopelli (http://www.kokopelli.asso.fr/).

 * Retoriko - stilfiguroj priskribo de la diversaj stilfiguroj de retoriko: frazfiguroj, literfiguroj, parolfiguroj, stilfiguroj, vortfiguroj, ritmofiguroj, sonfiguroj kun ekzemploj.

 * La varmopumpilo principo kaj funkciado.

 * Bertrand du Guesclin (ĉ. 1320-1380) bretona konestablo de Francio.

 * 100 konsiloj por ŝpari energion.

 * Kompendio de kuracaj plantoj: traduko de "Précis de Phytothérapie". Listo de doloroj, perturboj kaj malsanoj kun nomoj de 120 plantoj en diversaj lingvoj (eo, fr, en, de, es, it) por kuraci ilin.

 * Faits marquants en Bretagne en rapport avec l'Espéranto: éditions, inaugurations, congrès, etc. C'est une ébauche. Si vous avez connaissance de quelque chose lié à votre ville ou à quelqu'un en Bretagne et à l'Espéranto, je suis preneur de l'information pour compléter ce document.

 * Archives de l'activité et des circulaires du Club Espéranto Rennais de 1977 à 1991.

 * Sterkosukoj: receptoj por urtika sterkosuko kaj simfita sterkosuko, naturaj insekticidoj kaj sterkoj.

 * La korea lingvo, prezento de la korea alfabeto kaj kurseto.

 * Renan (Ernest) (1823-1892), franca verkisto, filologo, filozofo kaj historiisto.

 * Chateaubriand (François René de) (1768-1848), vicgrafo, verkisto kaj politikisto.

 * Cartier (Jacques) (1491-1557), franca navigisto, malkovrinto de Kanado.

 * Anna de Bretonio (1477-1514) dukino kaj trifoja reĝino: Resumo de pli longa artikolo kun fotoj kaj genealogioj pri Anna de Bretonio, kiu fariĝis dukino kaj poste edziniĝis al du francaj reĝoj antaŭ ol morti nur 36-jaraĝa.

 * Sudoko, cifertabelo por ludi : La sudoko estas tabelo el 9 linioj kaj el 9 kolumnoj, kiu konsistas el 9 9-fakaj subtabeloj sur kiuj povas esti nur la ciferoj "1" ĝis "9" kaj ĉiu cifero rajtas esti nur unufoje sur ĉiu linio, sur ĉiu kolumno kaj sur ĉiu subtabelo. En tiu artikolo, mi priskribas regulojn por meti la mankajn ciferojn kaj proponas al vi programon por solvi sudokojn tute en esperanto sen kompromiso pri la supersignoj.

 * Sankta Ivo, duaranga patrono de Bretonio, patrono de la advokatoj : Yves Hélory naskiĝis en Bretonio en 1253 kaj mortis la 19-an de Majo 1303. Li estis kanonizita en 1357. Pri li okazis vera kanoniza proceso, kiam ankoraŭ vivis iuj el liaj samtempuloj. Pri li ni ankoraŭ havas la aktojn de tiu kanoniza proceso. Ni festas lin je la 19-a de Majo.

 * La ĉokolado, multforma frandaĵo por ĉiuj gustoj : Prezento de la kakaujo, de la fabujoj, de la faboj. Historio de la ĉokolado ĝis la nuna direktivo de la Eŭropa Unio pri la kakao kaj la ĉokolado, kiu rajtigas la aldonon de iuj tropikaj vegetalaj grasoj al la kakao por fabriki ĉokoladon.

 * Nutraj konsiloj de la franca nacia nutra-sana programo : Por plibonigi la sanecon de la francia loĝantaro per batalo kontraŭ la korvaskulaj malsanoj, la kanceroj, la ostoporeco, la obezeco, ktp.

 * La stato de la bretonlingva eldonado : Nombro da eldonistoj, subvenciado, nombro da eldonoj, plej vendataj eldonoj en 2002.

 * La karceroj kaj la malliberuloj en Francio : Stato de la karceroj kaj nombro da malliberuloj en Francio komence de Aprilo 2003.

 * Kion alportas la nutraĵoj al nia korpo ? (Pri vitaminoj, mineralaj saloj. Kvantoj da kalorioj, protidoj, glucidoj, lipidoj por 100 gramoj da multaj nutraĵoj.)

 * Senpaga produktado de PDF-aj dokumentoj en esperanto (Por tiuj, kiuj deziras senriske intersanĝi esperantajn dokumentojn per la reto)

 * Rapidaj Html-aj paĝoj en esperanto per la redaktilo WORD 2000 kaj aparta dokumentmodelo (tiu kompakta dosiero (37 KB) entenas 2-paĝan WORD-dokumenton kaj WORD dokumentmodelon por facile kaj rapide produkti preseblajn html-ajn paĝojn kun ĉiuj franclingvaj kaj esperantaj kromsignaj literoj)

 * Produktado de leteroj kaj dokumentoj en esperanto per la redaktilo WORD 2000 (tiu kompakta dosiero (213 KB) entenas WORD-dokumenton, WORD dokumentmodelon, programon, datumojn por la programo kaj dosieron kun ĉiuj franclingvaj kaj esperantaj kromsignaj literoj. La dokumento estas la enhavo de la samtitola kurso, kiun mi instruis en Plouézec en Aŭgusto 2002)

 * Produktado de html-aj paĝoj en esperanto per la redaktilo WORD 2000(tiu kompakta dosiero (79 KB) entenas WORD-dokumenton kaj WORD dokumentmodelon. La dokumento estas la enhavo de la samtitola kurso, kiun mi instruis en Plouézec en Aŭgusto 2002)

 * Kiuj estas viaj dikaj ŝtonoj ? filozofia artikolo, Oktobro 2001

 * Mathurin Méheut, la plej grava bretona pentristo inter la du mondmilitoj Septembro 2001

 * Glomel : La kerfalito (orvalora erco en la nordo de Bretonio), Septembro 2001

 * Rennes : la muzeo pri Belartoj (Le musée des Beaux-Arts) Septembro 2001

 * La gravaj bretonaj homoj, Septembro 2001

 * Kermaria-an-isquit, kapelo kun mortodanca fresko Septembro 2001

 * Situacio de la minoritataj lingvoj en Francio, parolado de Jack Lang, ministro pri nacia edukado, Aprilo 2001

 * Nicolas Baudin, havra navigisto, ĉiam en la aŭstraliaj memoroj sed forgesita en Francio, artikolo el "Le Havre Presse", Septembro 2001

 * Listo de la signokodoj uzataj en komputiloj kaj Interneto, verkita en Aŭgusto 2001

 * Postmarko Albert Caquot, la patro de la francaj inĝenieroj, artikolo el "Le Monde", tradukita en Julio 2001

 * La olimpikoj, de la origino al la sidneaj olimpikoj en 2000", artikolo el "Air France Magazine", tradukita en Julio 2001

 * Resumo de la libro "Influprincipoj kaj vendometodoj", verkita de Christian Bertin, Junio 2001

 * Kiel kreskigi vian infanon al "VERA" deliktulo, 12 konsiloj de la polico de Seattle (Usono), Novembro 2000

 * Produktado de francaj esperantaj dokumentoj kaj TTT-aj paĝoj, artikolo de Christian Bertin, por kurso pri "interreto kaj esperanto", Plouézec, Aŭgusto 2000

 * La mondo de la perloj, artikolo de la revuo "Air France Madame", Majo 2000

 * La sangodono, artikolo de la revuo "Rennes transfusion" N° 67 (2a monattrio 2000)

 * Veturado : La vetursignaloj, vojsignaloj por vojirantoj (Junio 2000)

 * Televido : Televida evoluo (dua teksto)

 * Matematiko : Teksto de matematika ekzameno

 * Oficialaj radikoj de esperanto

 * Oficialaj radikoj de esperanto laŭ naŭ oftecaj grupoj

 * La nombroj en la naturo kaj en la vivo,

 * La ludo "Memor" kun bretonaj temoj,

 * Homlisto : La 100 plej grandaj homoj en la mondo,

 * Verkolisto : La 100 plej gravaj verkoj en la mondo,

 * Meteologio : Meteologiaj situacioj en okcidenta Eŭropo, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 6 (ne publikigita)

 * Astronomio : Kiuj ni estas ?, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 6 (ne publikigita)

 * Astronomio : Kun "Voyager 2" proksime de Neptuno, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 4

 * Telekomunikado : La SIDRO de Francio, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 4

 * Televido : Evoluo de la televizio, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 4

 * Telekomunikado : La videotekso kaj la minitelo, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3

 * Astronomio : La rilato de Tully-Fischer kaj la determino de la ekstergalaksiaj distancoj, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3

 * Psikologio : Rilatoj inter laboristoj, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3

 * Astronomio : Europo kaj kosmo-esplorado, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3

 * Religio : La lumturoj de la mortintoj, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 2

 * Civilizacio : La granda iluzio, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 1

 * Astronomio : Gravitecaj lensaroj, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 1

 * Klerigado : DOCMIX, Bankoj de Elektronikaj Bildoj, artstato kaj merkatpostuloj en Eŭropo, artikolo de Scienca Bukedo el Francio, Vol. 1

 * Ekologio : La gipoj reloĝas en la Kaŭsoj, artikolo aperinta en Monato

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo