Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: granda marĉa birdo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Glomel: la kerfalito (fr. : kerphalite), orvalora erco en la nordo de Bretonio

BRETONIO-BRETAGNE-BREIZH : Article paru en français dans la revue du Conseil Général des Côtes d'Armor : Numéro 15 - été 2001 et traduit en espéranto / Artikolo aperinta franclingve en la revuo de la Ĝenerala Konsilio de la departemento Côtes d'Armor : Numero 15 - somero 2001 kaj tradukita en esperanto

Du jarmiliardoj estis necesaj por estigi esceptan riĉecon kaj diversecon de la geologiaj riĉofontoj de la franca departemento "Côtes d'Armor" (eo : ArmorBordoj).

Tiel la industria ekspluatado de la mineraloj konsistigas ankoraŭ nun gravan ekonomian aktivadon kun pli ol 200 kompanioj, 1500 dungitoj kaj pli ol 150 000 tunoj da mineraloj trairantaj ĉiujare la havenojn de Légué kaj de Tréguier. Apud la granito, la ardezo, la grejso kaj la kaolino, la kerfalito okupas apartan lokon.

La andaluzito de Glomel estas nomata kerfalito (de la nomo de la vilaĝo Guerphalès) por distingi ĝin de la klasika andaluzito, multe pli kruda. Malmulte konata, ni tamen uzas ĝin ĉiutage. Ĝi estas ĉie, sur niaj teleroj, en niaj glasoj, en niaj muroj aŭ en niaj aŭtoj. Ĝi eĉ konsistigas 95% de niaj dentopastoj ! La plej belaj kristaloj estas uzataj por juveloj.

Priskribita por la unua foja en 1884 de la oficiala geologo de Bretonio, Charles Barrois, la kuŝejo de andaluzito de Glomel, kun jara produktado de 60 000 tunoj, t.e. kvarono de la monda produktado, kaj sia surfaca ekspluatado jam de trideko da jaroj estas la plej riĉa en la mondo.

Unue posedaĵo de la kompanio "Denain Anzin Minéraux", la minoj estis aĉetitaj en 1986 de DAMREC, hodiaŭ la monda ĉampiono por la andaluzito. La mineralo estas aluminsiliciato droninta en skisto, mem konsistanta el glimoj, kvarcoj kaj aliaj mineraloj kun formo de blankaj kristaloj.

La apartigo de la mineraloj efektiviĝas per diseriĝo de la roko : kunpistado, apartigo de la glimoj, de la kvarco kaj de ĉiuj akcesoraj mineraloj. La fina pura produkto aspektas kiel pulvoro aŭ kiel griza sablo, precipe destinita al la industrio de la refraktaraĵoj ĉar ĝi alportas grandan reziston je alta temperaturo. La kerfalito estas uzata en siderurgio por la fornegoj, en cementejoj (brikoj kaj betono), en vitrejoj por la fornoj, en termika prilaboro, hejtejoj, kuirplatoj, ktp.

En Glomel, cento da personoj skipe laboras dum 24 horoj el 24 en la ekspluatejo, kiu senĉese funkcias. Necesas 600 000 tunoj da rokoj por eltiri 60 000 tunojn da fina produkto. La certigitaj rezervoj daŭros dum almenaŭ 20 jaroj. La dungitaro estas 100% loka, krom sep inĝenieroj. Francio estas la sola lando en la mondo kun SudAfriko, kiu industrie ekspluatas la andaluziton.

"Tio, kio estas malofta", klarigas Philippe Dufour, Direktoro de la mino, "tio ne estas la erco, tio estas ties koncentronivelo en Glomel".

La eltiro estas la unua ŝtupo de procezo en kiu okazas, je ĉiu ŝtupo kaj en plej efikaj laboratorioj, severa kvalitokontrolo pri la aluminenteno de la fina produkto (normo ISO 9000). "Hodiaŭ, ni daŭrigas la esploron de la proprecojn de la materio por trovi aliajn industriajn uzojn, kunlabore kun francaj kaj eksterlandaj universitatoj kaj esplorcentroj. Fakte, la andaluzito estas relative nova mineralo, hodiaŭ uzata precipe en la siderurgio, sed al kiu ni deziras trovi utilon en aliaj kampoj, kaj aparte en fandejoj".

Fine, por tiu ekzempla mino, unika juvelo en la mondo, nenio estas tro bela. Apartaj klopodoj estas faritaj por la kontinua restaŭro de la areo post la ekspluatado : 2 000 ĝis 3 000 arboj estas plantataj ĉiujare.

Roger le Ménec, ŝtonserĉanto

Se la kuŝejo de kerfalito de Glomel estis priskribita ekde la 19-a jarcento de la geologo, Charles Barrois, preskaŭ unu jarcento kaj interveno de neordinara prospektisto estis necesaj por ebligi ĝian remalkovron kaj ekspluatadon.

Vigla okdekjarulo, tajlisto por metihomoj, pentristo ekde sia junaĝo kaj prospektanto-geologo kiam eblas, Roger Le Ménec estas homo plivole humila.

  

"Eĉ se mi studis geologion dum unu jaro en la Katolika Instituto, mi ne frenezas pri ŝtonoj. Reveninta en Bretonio, kie mi junaĝe vivis, mi edziĝis al dentistino de Rostrenen, kie mi setlis en 1959.

Tiam mi esploris kiel profiti de la riĉeco de la subgrundo por komenci ceramikadon.

Mi pasigis mian tempon vagante en la regiono por lokalizi la geologiajn riĉajojn. Fine mi decidis labori pri dentaj protezoj !".

Tamen, la prospektado ĉiam tiklis Roger Le Ménec. Dum vojaĝo al Parizo, li frapis al la pordo de la kompanio "Denain Anzin Matériaux", invitis ties direktoron al vizito de Côtes d'Armor por taksi ties geologiajn riĉaĵojn kaj komenci prospektadon proksime de Gouarec.

"Miajn unuajn interesajn specimenojn, mi trovis en 1965 en la kampoj de la ora triangulo Roserneven, Monstrougant, Guermeur. Poste mi malkovris la andaluziton de Guerphalès, la plej refraktaran el ĉiuj, kun maksimuma termika rezisteco. La kompanio Denain Anzin ne malrapidis por starigi sian unuan pilotan fabrikon en 1970, kaj poste duan kaj trian".

La plej stranga en la irado de Roger Le Ménec estas, ke li ŝajnas komplete senprofitcela, ĉiam ekster la ekspluatado de siaj malkovroj. Por la kerfalito, li kontentiĝis per premio de 10 000 francaj frankoj (t.e. 1500 Eŭroj) por "farita servo", kiel li diras. Neniam li plendis pro tio.

Lia paca vivado en Plouguernével, inter liaj abioj, liaj fosilioj kaj liaj pentraĵoj atestas pri vivo en kiu geologio estas nur parto inter aliaj...

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo