Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malfermaĵo, fendo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La kojpo (sc. nomo: Myocastor coypus)

 

Aŭtoro: Christian Bertin

Dato: Januaro 2011

 

 

Foto el

http://www.roc.asso.fr/protection-faune/ragondin.html

La kojpo (fr: ragondin, en: coypu, de: Biberratte) aŭ marĉa kastoro estas la sola specio de la genro "miokastoro", kiu estas la sola genro de la familio de la "miokastoredoj". Ĝi originas de suda Ameriko kaj estis enkondukita en Eŭropon en la 19-a jarcento por sia felo.

En la 1930-aj jaroj, ĝia pelto ne plu estis laŭmoda kaj la bredejoj ne plu estis profitdonaj, tiel la kojpoj estis liberigitaj en la naturo, kie ili rapide adaptiĝis.

 

1         Priskribo

Foto el

http://www.roc.asso.fr/protection-faune/ragondin.html

La kojpoj estas grizaj-brunaj, oranĝetaj sub la oreloj kaj sub la ventro kaj kun longaj lipharoj,

Foto el http://eo.wikipedia.org/wiki/Kojpo

La kojpo rimarkiĝas per siaj kvar oranĝkoloraj preskaŭ ruĝaj incizivoj, per siaj malantaŭaj palmoformaj piedoj kaj siaj malgrandaj oreloj.

 

La korpo de la kojpo estas kovrita de dika akvimuna felo, ŝatata de la peltistoj.

 

La kojpo estas multe pli granda ol la miogalo (fr: rat musqué) kun ronda vosto, kiam tiu de la miogalo estas ovala.

 

Adolta kojpo pezas inter 5 kaj 9 kilogramojn kun meza valoro de 6 kilogramoj kaj ĝi longas inter 40 kaj 60 centimetrojn kun vosto longa je 25 ĝis 45 centimetroj.

 

La kojpo aktivas prefere vespere kaj nokte sed ankaŭ tage.

 

Foto el http://www.piegeur61.com/

 

Jen la spuroj de la kojpoj.

 

La fekbuloj estas cilindraj, verdecaj kaj kanelitaj, longaj je 3 cm, kun 1cm-a diametro.

 

La ŝovpadoj de la kojpoj estas larĝaj je 15 ĝis 20 cm inter la akvaj herboj.

 

Pro sia tropika origino, trorigoraj vintroj estas mortigaj por la kojpoj, male al la kastoroj. La frostego frostigas la voston de la kojpo, kiu mortas post gangreniĝo.

 

En sia origina ĉirkaŭo, la nombro de la kojpoj estas limigata de ties naturaj predantoj, kiuj estas la kajmanoj kaj la pumoj. En la landoj, kien ĝi estis enkondukita, estas neniu natura predanto por la adoltoj, sed la junaj kojpoj povas esti la predoj de mamaj predantoj, kiaj la foino (fr: fouine) aŭ de birdoj kiaj la marĉa cirkuo (fr: busard des roseaux) aŭ la turstrigo (fr: chouette effraie).

2         Vivejo

Foto el http://eo.wikipedia.org/wiki/Kojpo

La kojpoj preferas vivi en la dolĉakvaj medioj: marĉoj, lagoj, riveroj, kanaloj, fosaĵoj, kiam estas proksime riĉa akva kaj tera vegetalaro.

 

La kojpoj moviĝas malrapide sur la grundo sed bone plonĝas kaj naĝas.

 

Ili fosas bestotruon longan je 6 aŭ 7 metroj, laŭlonge de la bordoj, kun pluraj enirejoj, unu el ili estanta subakva.

 

Kiam ili multas en iuj regionoj, ili kontribuas al la malstabiligo de la bordoj kaj plie pro la tero eltirita de la truoj al la kanaloj aŭ fosaĵoj, la kojpoj akcelas ilian repleniĝon.

 

Kelkfoje, la kojpoj reuzas la truojn faritajn de la miogaloj kaj konkurencas unu la alian.

 

La kojpoj kapablas ankaŭ konstrui folikabanetojn.

 

3         Nutrado

La kojpoj estas herbomanĝaj ronĝuloj.

Ili manĝas terajn kaj akvajn vegetalojn sed ankaŭ cerealojn (maizo, tritiko). Vintre, la kojpoj manĝas radikojn kaj arboŝelojn.

Ili povas manĝi ankaŭ dolĉakvajn mitulojn.

 

4         Reproduktiĝo

Du junaj kojpoj en Plélan-le-Petit (22 - Côtes d'Armor)

 

En sia natura ĉirkaŭo, la kojpoj estas sekse maturaj, ekde kiam ili estas sesmonataj. La maskloj estas sekse aktivaj dum la tuta jaro.

La inoj povas naski inter 2 kaj 9 idojn du- aŭ tri-foje jare, komence de aŭtuno kaj fine de vintro. La gravedo daŭras dum proksimume 130 tagoj.

La idoj naskiĝas kun malfermitaj okuloj.

La inoj mamnutras siajn idojn dum 7 aŭ 8 semajnoj. Rimarkinda estas la pozicio de la kojpinaj mamoj, pli proksimaj de la flankoj, kaj ne sub la ventro kiel por la plimulto de la mamuloj; tio ebligas al la inoj, naĝi kun la suĉantaj idoj.

Kiam la idoj estas trimonataj, la patrino forlasas ilin.

La kojpoj vivas dum proskimume dek jaroj.

5         La problemoj rilataj al la kojpoj

La kojpo, pro sia vivmaniero kaj sia invada karakterizo, estas klasita inter la malutiluloj en pluraj eŭropaj landoj, inkluzive de Francio.

 

Ili estas akuzataj pro :

  • Difektado de la bordoj
  • Malfortigo de la fundamento de riveraj baraĵoj
  • Damaĝoj al la kultivoj (cerealoj, legomoj, ŝeloj de poplejoj, ktp.)
  • Minaco al iuj vegetalaj specioj (precipe subakvaj) pro trokonsumado
  • Detruo de nestoj de akvaj birdoj
  • Risko de propagado de malsanoj, kiaj la hepatvermo (fr: douve du foie) aŭ la leptospirozo (fr: leptospirose).

 

La "Ecological Society of America" klasis la kojpon kape de la dek ekzotaj specioj la plej malutilaj de Eŭropo.

La eŭropa projekto Daisie (Deliverling Alien Invasive Species Inventories for Europe) klasis la kojpon inter la 922 specioj la plej invadaj.

 

En Italio, inter 1995 kaj 2000, malgraŭ batalplano de 3 milionoj da Eŭroj, la damaĝoj al la bordoj kaj agrikulturo estis taksitaj je 11 milionoj da Eŭroj.

 

En Francio, la kojpo estas oficiale registrita en la listo de la bestoj klaseblaj inter la malutiluloj. En iuj regionoj, ĝi estis la celo de kolektivaj batalplanoj, je la skalo de dekoj da komunumoj. La metodoj por lukti kontraŭ la kojpoj estas la samaj kiel por la aliaj malutiluloj: fusilpafo, arkpafo, kapto, elgrundigo, ktp. La venenado, malpermesita ekde 2006, kaŭzis gravajn damaĝojn al la ĉirkaŭo, mortigante aliajn bestojn kaj estis risko por la homa sano.

 

Inverse, kiam ili ne estas tro multaj, ili ludas pozitivan rolon en la bontenado de la vegetalaro de la marĉoj: junkoj (fr: roseaux), lemnoj (fr: lentilles d'eau).

 

6         La sandanĝeroj pro la kojpoj

Fonto: http://www.piegeur61.com

La leptospirozo estis propagata nur de la kloakratoj, kaj por tio ĝi estis aparta malsano de la parizaj kloakistoj.

Esploroj de la bestkuraca lernejo de Nantes sciigis ke 60% de la kojpoj kaj miogaloj vivas kun leptospiroj similaj al tiuj de la kloakratoj.

La homoj kaj la domaj bestoj infektiĝas per haŭta kontakto kun la urino de la kojpo, kiu estas la vehiklo de la leptospiroj.

Kiam la homa epidermo kontaktas malpurigitajn herbojn, pajlon aŭ la kojpan felon la leptospiroj eniras la homan korpon tra la haŭtaj poroj kaj atakas la renojn kaj la hepaton.

Ĉar tiu patologio estas malofta, la diagnozo estas ofte prokrastita kaj malfacile  farebla. Unue la febro, poste simptomoj, kiuj similas al tiuj de iktero (flavmalsano, fr: jaunisse), pro tio ofte okazas kuraca eraro. Poste, tre grava febro, kaj la morto povas rapide okazi.

Eĉ kuracita, la paciento ofte konservas neinversigeblajn gravajn lezojn de la hepato kaj de la renoj.

Ŝajnas ke tiu malsano progresas. Ĉiujare, laŭ la Instituto Pasteur, oni nombras 300 malsanulojn kaj pli ol 30 mortintojn.

Tiu zoonozo estas kontrolata de la Observejo de la parazitaj malsanoj (fr: Observatoire des maladies parasitaires).

Por la preventado de la leptospirozo, gravas la persona higieno kaj la informado al la riskantoj (profesiuloj, kaptantoj, ĉasantoj kaj dolĉakvaj fiŝkaptistoj) pri la obeotaj reguloj: meti gantojn kaj botojn, eviti tuŝi la akvon per nudaj manoj, sisteme lavi siajn manojn. La banado en dolĉa akvo devas okazi en agnoskitaj banlokoj, kie la akvo estas ofte kontrolata.

7         Ĉasado kaj bredado

La kojpo povas esti ĉasata aŭ bredata por sia felo kaj karno, kondiĉe de posedo de atesto de kapableco, same kiel por la bredado de la cervinoj aŭ aproj.

 

8         Receptoj de kojpo

Ĉar la kojpo laŭ gusto kaj karno similas al la leporo, la receptoj de leporo estas uzeblaj por la kojpo kaj inverse.

8.1    Raguo de kojpo

Fonto: http://www.supertoinette.com

Preparado: 60 min.

Kuirado: 180 min.

Ingrediencoj por 6 personoj:

  • 1 kojpo peza je 3 aŭ 4 kg, kruroj kaj dorsaĵo,
  • 1/2 tranĉo de grasa-malgrasa ŝinko,
  • 1 glaso da armanjaka likvoro,
  • 2 kuleroj da tre bona vinagro,
  • 1 dika cepo,
  • 7 ŝalotoj,
  • 3 eroj da ajlo,
  • 1 kondimenta bukedo,
  • 1/2 kafkulero da provencaj herboj,
  • 1 kulero da tomatpureo,
  • 4 kuleroj da faruno,
  • 1/2 glaso da olivoleo,
  • 1 stango da nigra amara ĉokolado,
  • 1 litro da ruĝa vino,
  • salo kaj pipro,
  • 1 pinĉo da kajenpipro,

 

Recepto:

  • Distranĉi la kojpon, rezervante la hepaton, la pulmojn kaj la koron,
  • Subrosti tre longtempe la pecojn en olivoleo en tre granda rostkaserolo, iom antaŭ la fino, aldoni la ŝinkon pecigitan en tre malgrandajn kubojn,
  • Kiam la pecoj estas brunetigitaj, elpreni ilin kaj flamumi ilin en armanjako, sali kaj multe pipri kaj flankenmeti.
  • Haketi la cepon, la ŝalotojn, la ajlerojn, aldoni la tomatpureon, la hepaton, la pulmojn kaj la koron. Brunigi tre longtempe en la sama oleo. Kiam la haketaĵo estas tre brunigita, aldoni la vinagron kaj vaporigi dum kelkaj minutoj sur vigla fajro. Disŝuti la farunon kaj denove brunigi longtempe.
  • En pato, varmigi la vinon kaj flamumi ĝin, verŝi ĝin sur la haketaĵon movante ĝin ĝis bolado kaj verŝi ankaŭ sur la flankenmetitajn pecojn en la gismarmito, aldoni la kondimentan bukedon, la provencajn herbojn kaj la ĉokoladstangon. Denove sali kaj pipri.
  • Kovri kaj kuiri sur vigla fajro dum momento kaj poste sur dolĉa fajro dum almenaŭ 3 horoj.
  • Iom antaŭ la kuirfino, aldoni la trian eron de ajlo bone pistita.
  • Kontroli la spicadon kaj la saŭcon. Se necesas dilui unu kuleron da terpoma fekulo kun kelkaj kuleroj da malvarma akvo kaj enkorpigi ĝin en la saŭcon.

 

8.2    Raguo de kojpo

Fonto: http://www.marmiton.org

Ingrediencoj por 6 personoj:

  • Unu kojpo peza je 2 kg pecigita,
  • 500 g da maturaj tomatoj,
  • 1 kg da terpomoj,
  • 2 kg da  karotoj,
  • 1 branĉo da celerio,
  • 1 poreo,
  • 2 cepoj,
  • 2 eroj da ajlo,
  • 1 bukedo da petroselo,
  • 1 kondimenta bukedo (timiano, laŭro, ...)
  • 1 dl da ruĝa vino,
  • 1 dl da kokina buljono,
  • Salo, pipro.

 

Recepto:

  • Subrosti la kojpajn pecojn sur vigla fajro en rostkaserolo kun supkulero da arakida oleo ĝis bona bruniĝo. Elgutigi kaj rezervi.
  • Subrosti en la sama ujo la pecetigitajn karotojn, la celerion, la poreon kaj la cepojn. Kuiri sur vigla fajro dum 5 minutoj.
  • Aldoni la pecigitajn tomatojn, la ajlon kaj la haketitan petroselon, la kondimentan bukedon. Sali kaj pipri.
  • Redukti la fajron kaj lasi malvigle kuiriĝi dum proksimume 15 min.
  • Aldoni la kojpajn pecojn, malsekigi per ruĝa vino kaj buljono. Varmigi ĝis bolado, kaj poste lasi malvigle kuiriĝi dum 45 min sub mezvigla fajro.
  • Aldoni la pecigitajn terpomojn kaj lasi kuiriĝi dum ankoraŭ proksimume 25 min.
  • Servi kun ruĝa kaj tre alkoholigita vino

 

8.3    Raguo de kojpo

Fonto: http://annagaloreleblog.blogs-de-voyage.fr/archive/2010/05/24/de-la-recette-du-ragondin-au-restau-etoile.html

 

Ingrediencoj:

  • 1 kojpo peza je 3 aŭ 4 kg. La plej bonaj estus la dujaraj kojpinoj.
  • Pecigi la kojpon kaj tralavi ilin dum sufiĉe longa tempo.
  • Pretigi marinaĵon: enigi ajlerojn en la karnon kiel por la ŝafidfemuraĵo, aldoni cepojn, ŝalotojn kaj du litrojn da vino "Côtes du Rhone" kaj glason da akvo.
  • Lasi marini dum almenaŭ tuta nokto.
  • Rosti la kojpajn pecojn sur ligna fajro.
  • Servi kun rizo, verdaj paprikofruktoj kaj tomatoj laŭ provenca maniero.

 

8.4    Pasteĉo de kojpo

Fonto: http://www.marmiton.org

Preparado: 30 min

Kuirado: 1h30

Ingrediencoj por 10 personoj:

  • 1 kg da kojpa karno,
  • 1 kg da porka brustaĵo,
  • Larda tranĉo,
  • 3 ovoj,
  • 1 glaso da konjaka likvoro,
  • 1 cepo,
  • 30 g da salo,
  • 10 g da pipro,
  • Laŭro

 

Recepto:

  • Senostigi la kojpon. Haketi la karnojn (kojpo kaj brustaĵo). Aldoni la aliajn ingrediencojn al la haketaĵo, bone miksi la tuton.
  • Kovri la pasteĉpoton per la lardaj tranĉoj, aldoni la haketaĵon kaj kovri ĝin per lardaj tranĉoj. Fermi la pasteĉpoton kaj enfornigi ĝin je 180°C (termostato 6) dum 1h30.
  • Lasi malvarmiĝi, meti en la fridujon kaj atendi se eblas dum 2 aŭ 3 tagoj antaŭ ol gustumi ĝin.

 

La sama recepto estas uzebla por fari leporan aŭ kuniklan pasteĉon.

 

9         Referencoj

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo