Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la plej impona universala kongreso de esperanto? 
     
Esperanta vorto por: fendego en muro 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La mondo de la perloj

Artikolo de Gisèle Tavernier, revuo "Air France Madame", majo 2000
Tradukis Christian Bertin

Kiel distingi naturajn perlojn disde kultivitaj perloj ? En kiuj globmaroj oni trovas la plej belajn ?

Mirindaĵoj de la naturo, la naturaj perloj, hazarde naskiĝintaj, maloftiĝas. Ekde nun, la kultivitaj perloj, kiuj similas al ili, kiel du akvogutoj, akiris agnoskon de la gravaj juvelistoj. Du fakuloj, Claudie Plé, naturperla negocistino, kaj Marie-Laure Grospiron, kultivperla negocistino, invitas nin al la malkovro de tiuj unikaj kreaĵoj.

Kiel apartigi la perlojn ?

La plej alte taksata perlo estas perfekte ronda kaj kiel eble plej dika. La rozblanka koloro estas la plej serĉata. La valoraj nigraj perloj ("peacock") prezentas verdajn, bluajn aŭ melongenkolorajn (kuproviole ruĝajn) rebrilojn. La oriento estas la iriza rebrilo, kiu eliras el la perlcentro. Ju pli la perlmateriaj tavoloj estas fajnaj - sed multnombraj - des pli la perlo prezentas orienton. La brileco indikas la kvaliton de ĝia rebrilo, kiam la lumo reflektiĝas sur ĝi.

La natura perlo. Ĉio komenciĝas per sablero aŭ koralpeceto aŭ malgrandega algo, kiu eniras en la karnon de sovaĝa ostro. Ĝi tiam defendas sin kovrante iom kaj iom la entrudiĝanton per samcentraj perlmateriaj tavoloj - mikroskopaj kristaloj el aragonito - kiuj, laŭ la fluo de l'jaroj, konsistigos perlon.

La kultivita perlo. La plej belaj variantoj de la perlostroj, bredataj sur marfundoj, estas elektitaj por fariĝi portpatrinoj. Tio estas la grefto de perlamotkerno aŭ de organika enplantaĵo en ilian karnon, kiu estigas la sekreciadon de perlo. Ju pli la ostro retas en la akvo - ĝis du jaroj por tiuj de la Sudaj Maroj kaj ĉirkaŭ ok monatoj por la akojoj ("akoya") kaj la mituloj de la sensalaj akvoj - des pli la perlo estos kovrita de perlmateriaj tavoloj.

La imita perlo estas fabrikata, uzante vitran aŭ plastan globeton, kiun oni ŝmiras per farbo el mineralsala bazo. Tiu verniso donas la aspekton de natura aŭ kultivita perlo.

Kie oni trovas ilin ?

Barejno : Antaŭ dumil jaroj, la Grekoj kaj la Romianoj tie plukis perlojn, simbolojn de amo. Ankoraŭ hodiaŭ, la varieco de iliaj formoj, iliaj esceptaj oriento kaj brileco, la pureco de ilia haŭto (la surfaco), ilia rozblanka koloro estigas netakseblaj tiujn perlojn, kiujn oni trovas ankaŭ en la Ruĝa Maro.

Aŭstralio : Kelkaj naturaj perloj ankoraŭ dormus sur la marfundoj de la regiono de Broome, ĉe la okcidenta marbordo. En la publikaj vendoj, oni identigas tiujn perlojn per ilia diafana haŭto kaj per ilia blanka koloro iom arĝentkolora. Ili rivalas pri beleco kun iliaj konkurantoj el la Persa golfo aŭ el la insularo Touamotou. Hodiaŭ Kvinslando kaj Broome produktas la plej altvalorajn kultivitajn perlojn. Tiuj blankaj perloj el la Sudaj maroj ofte prezentas metalan rebrilon, kaj ĉiuj la plej belajn nuancojn.

Birmo : Oni trovas la naturajn perlojn en la insularo Mergui, apud la marbordoj. La giganta ostro (latine "Pinctada maxima") produktas la plej dikajn naturajn perlojn kun belega oriento. La kultivitajn perlojn oni plukas en la golfeto Mergui. La koloro de la birmaj perloj estas onidire, nekomparebla : de la silke blanka, rozkrema -malofta - ĝis ora. El la dumil perloj ĉiujare produktataj, nur 10% estas perfekte rondaj. Tio klarigas la grandan valoron de tiuj birmaj kolieroj.

Indonezio : Kiel iliaj kuzoj el Birmo, la indoneziaj kultivitaj perloj prezentas belajn nuancojn : de la rozkrema al la intense krema, sen forgesi la oran.

Filipinoj : Malnovtempe, la naturaj perloj "mootara" eliris el la ondoj de la insularo Sulu. La kultivitaj perloj, plukitaj el la maro Mindanao estas samtempe krem- kaj rozkoloraj. La "gold" estas famaj.

Tahitio : Maloftegaj, la grizaj naturaj perloj naskiĝas en la lagunoj de Touamotou. la sekreto de la malhela haŭto de tiuj polineziaj ? La perlamoto de la sovaĝa perlo "margaritifera" estas griza. Atenton al la falsaj : iuj naturaj perloj, tro flavaj, estus reciklitaj helpe de nigra tinto el mineralsala bazo. Nur la ultraviolaj radioj kapablas riveli la trompon. Furora inter la juvelistoj, la kultivitaj perloj el Tahiti estiĝas en la atoloj, ŝirme de la ciklonoj. Banita per lumo en akvoj je konstanta temperaturo, la ostro "margaritifera" prezentas koloron de la hela grizo al la plej intensa nigro.

Japanio : Kobe restas la centro de la monda komerco de la kultivitaj perloj. Komence de la jarcento, tie du fakuloj finpretigis la faman teknikon de la grefto de perlamota kerno en la ostroj patrinoj "akoya" famaj pro ilia beleco. Nun, la poluitaj akvoj kaj la malsanoj emas al malpliigi ilian kvaliton.

Ĉinio : Malnovtempe, la naturaj perloj el la sovaĝaj mituloj abundis en la riveroj kaj en la lagoj. Hodiaŭ, la mituloj el la riverego Lee produktas tutan ĉielarkon da kultivitaj perloj. Blankaj aŭ orbrunaj, ili povas prezenti ankaŭ flavajn, salmkolorajn aŭ violajn tonojn, sed, tro frue plukitaj, ilia perlmateria tavolo estas ofte maldika. Okoble pli multnombraj ol la "akoya", tiuj belaj ĉinaj perloj inundas la merkaton.

Majorko : Ekde 1800, la Balearoj pogrande produktas la famajn imitajn perlojn Majorica. Tavolon post tavolo, la opalvitraĵa kerno estas kovrita per perlamoto.

Kiel konservi la rebrilon de la perloj ?

Ili malŝatas esti metitaj sur marmoron aŭ sur lavtablon tuj post surportado; la juvelojn el diamanto aŭ el malmolaj noblaj ŝtonoj, kiuj strias ilin; la kosmetikaĵojn, lakojn kaj parfumojn, kiuj difektas ilin; la marbanojn, kiuj korodas ilin; la kotono, kiu sufokas ilin.

Ili ŝategas estis viŝataj per ĉamledo kaj volvitaj en silkopapero; la kontakton de la haŭto, kiu rehidratas ilin. Por konservi ilin pli longtempe, retredigu vian kolieron unufoje ĉiujare : la silka fadeno enhavas poluajn agantojn, kiuj nigrigas ilin.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo