Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: sekvanto de doktrino 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La sangodono, le don du sang

Ceci est la traduction en espéranto d'un texte paru en français dans la revue "Rennes transfusion" N° 67, 2e trimestre 2000, bulletin d'information édité par l'établissement français du sang - Bretagne, siège régional : BP 91614 - 35016 Rennes Cedex. Traduction de Christian Bertin.

63 procentoj el la Francoj opinias ke "Doni sian sangon estas natura gesto, simplega, sed tre utila", kaj vi ?

En 1998, oni kalkulis 1,5 milionojn da sangodonintoj en Francio (60 milionoj da enloĝantoj). 31 % estis inter 18-jaraj kaj 29-jaraj, 49% inter 30-jaraj kaj 49-jaraj kaj 21% inter 50-jaraj kaj 66-jaraj.

Necesas demandi sin, kial multaj personoj opinias utilaj la sangodonojn sed tamen ne donas sangon.

Opinioj pri sangodono : vera aŭ falsa ?

1.    "Doni sian sangon dikigas"

FALSA : la korpa pezo dependas de genetikaj faktoroj kaj varias laŭ la nutraj konsumoj kaj laŭ la vivmaniero (sideco, manko de korpaj ekzercoj).

2.    "Doni sian sangon estigas alkutimiĝon"

FALSA : la preno de sangopoŝo estas kompensita de la korpo en tempo, kiu dependas de la sangelemento : proksimume 10 ĝis 20 tagoj por la ruĝaj globuloj (hematioj), 1 ĝis 2 tagoj por la trombocitoj, kelkaj horoj por la plasma volumeno. La medolo ne produktas pli da sangaj ĉeloj ol necesas por la korpo.

3.    "Doni sian sangon lacigas"

FALSA : dono de kompleta sango kondukas al provizora perdo de ruĝaj globuloj sen konsekvenco por sana persono. Tamen, la kuracisto de la sangodona servo kontrolas la foreston de anemio, se necesas per sangelpreneto per fingropinta piko, kiu ebligas rapidan taksadon de la hemoglobina procento.

La dono de plasmo kaj la dono de trombocitoj kompensiĝas en kelkaj horoj.

La regularo, tre protekta al la donantoj, postulas ok semajnojn inter du ĉeldonoj (kompleta sango aŭ trombocitoj) kaj du semajnojn inter plasmodono kaj ĉiu alia donformo.

4.    "Minimuma pezo necesas por doni sian sangon"

VERA : la regularo precizigas ke la elpreno de kompleta sango ne devas superi 8 ml/kg de la korpa pezo.

Aliflanke, la volumeno de antikoagulanto en la sangopoŝo respondas al volumeno de sango inter 400 kaj 500 ml, sangovolumeno necesa por provizi sufiĉan kvanton da hemoglobino por efike trakti unu malsanulon. La kombino de tiuj postuloj trudas minimuman pezon de 50 kg por doni sian sangon, en la intereso de la donanto kaj de la ricevanto.

5.    "Estas necese fasti antaŭ ol doni sian sangon"

FALSA : estas eĉ malkonsilinde fasti antaŭ sangodono. Estas rekomendinde eviti tro pezan manĝon, por pli bona tolereco de la elpreno, kaj pli bona kvalito de la plasmo.

6.    "La bezonoj de sangodonoj malkreskas ĉar oni uzas sango-anstataŭaĵojn"

FALSA : ekzistas anstataŭaĵoj nek por la ruĝaj globuloj, nek por la trombocitoj. Nur la plasmo povas parte esti anstataŭigita per sintezaj likvaĵoj por pluteni la cirkulantan volumenon. Tiuj likvaĵoj kvalifikataj "plenigaj" posedas la proprecojn nek de koagulado nek de kontraŭinfekta defendo apartenantajn al la plasmo.

Iuj proteinoj de la plasmo estas preparataj per genetika genio, kiel la faktoro VIII, por la hemofilia traktado.

Sed ekzistas neniu alternativo al la sangaj produktoj venantaj el donoj (ruĝaj globuloj, trombocitoj, kongelita freŝa plasmo).

7.    "Eblas doni sian sangon plurfoje ĉiujare"

VERA : tamen, la regularo postulas tempodaŭron inter donoj. Aliflanke, la nombro da jaraj donacoj el ĉiu persono estas limigita tiel :

o        5 donoj da kompleta sango ĉiujare el viroj,

o        3 donoj da kompleta sango ĉiujare el virinoj kaj el ĉiu persono pli ol sesdekjara,

o        5 donoj da trombocitoj ĉiujare el viroj kaj el virinoj,

o        20 donoj da plasmo ĉiujare el viroj kaj el virinoj

8.    "Ĉiutage, en Francio, 8000 sangodonoj estas necesaj por flegi la malsanulojn kaj la vunditojn"

VERA : la ĉefaj uzoj estas la kirurgiaj operacioj, la sangomalsanoj, la kanceroj traktataj per kemioterapio, la akcidentoj, la organgreftoj, la medolgreftoj,...

9.    "En Francio, en 1998, oni kalkulis 4,4 donojn por 100 enloĝantoj"

VERA : tamen, 63 % de la Francoj opinias, ke la sangodono estas simpla kaj utila gesto.

10.                     "La donanto de la grupo O estas nomata universala donanto"

VERA : sed atentu, tiu nocio necesigas klarigon. Estas ĉiam prefereble obei la sangogrupon, eĉ se la ruĝaj globuloj de la grupo O povas esti donata al pacientoj kies grupo estas A, B aŭ AB.

Fakte, aliaj antigenoj de la sangogrupo, en la sistemoj de resuso kaj de Kell, estas konsiderataj por respekti la kompatibilecon inter la donanto kaj la ricevanto.

Fine, rilate al la plasmo, la kompatibilecaj reguloj estas inversigitaj, kaj la universala donanto de plasmo estas la donanto de la grupo AB.

11.                     "La kunparolado antaŭ la dono okazas kun kuracisto"

VERA : ĉiu paŝo de la transfuza ĉeno kontribuas al la sekureco de la malsanuloj. La kunparolado kontrolas la tolerecon de la elpreno kaj la foresto de risko, precipe de infekta naturo por la malsanulo. La biologiaj ekzamenoj ne sufiĉas por certigi tiun sekurecon.

Tial la kunagado de la donanto kun la helpo de la kuracisto, dum tiu ekzameno daŭre estas ĉefa elemento de la transfuza sekureco.

12.                     "Ekzistas infektiĝa risko, kiam oni donas sian sangon"

FALSA : la ilaro uzata, por ĉiuj dontipoj, estas sterila kaj nereuzebla. nut la ricevantoj riskas infektiĝon se la sango enhavas infektan aganton nedetekteblan per la biologiaj ekzamenoj.

13.                     "La sango de ĉiu dono estas analizata"

VERA : la analizoj temas pri la identigo de la sangogrupoj, de la hematokrito aŭ de la hemoglobino, la dozitaĵo de la Alat, la testoj por detekti la sifilison, la hepatiton B, la aideson, la hepatiton C kaj la maloftan viruson nomatan HTLV. Post iuj vojaĝoj, la elserĉado de la paludismo estas postulata de la kuracisto. Tamen la analizoj ne mezuras la kolesterolan kvanton, la glukozemian kvanton kaj ĉion, kio ne rekte agas super la transfuza sekureco.

14.                     "La donantoj estas informitaj kaze de malkovro de biologia anomalio"

VERA : se virusa infektiĝo estas detektita, la donanto estas alvokita por kuracista konsultado.

En la aliaj kazoj, la donanto estas informita per letero. La plimulto de la leteroj rilatas al benignaj anomalioj, kiuj ne influas la sanecon de la donanto, sed kiuj ne permesas, pro singardo, la uzon de la sango por malsanulo.

15.                     "La elserĉaj testoj ebligas nun detekti ĉiujn infektiĝojn"

FALSA : testo serĉas iun infektiĝon kaj nur tiun. La principo de la nunaj testoj estas la detekto de la apartaj antiksenoj produktitaj de la korpo kontraŭ infekta aganto; ilia detekto, kiam ĝi estas konfirmita, nerekte signalas la ĉeeston de infekta aganto en la korpo.

En la unuaj semajnoj de la infektiĝo, la korpo ankoraŭ ne produktis antiksenojn. La elserĉa testo tiam estas negativa, kvankam la infekta aganto jam enestas. Tiu periodo estas la "serologika fenestro".

Dum la antaŭdona kunparolado, la kuracisto taksas la riskon, por la donvolontulo sin trovi en tiu periodo.

La kunparolado serĉas ankaŭ la riskojn de kontaktiĝo al iuj malsanoj (kiel la malsano de Creutzfeldt-Jakob aŭ la bakteriaj infektiĝoj) por kiuj ankoraŭ ne ekzistas elserĉaj testoj aplikeblaj al la sango.

 
 

Informoj legindaj antaŭ ol doni sian sangon por malsanulo.

La kunparolado kun la kuracisto de la sangodona servo havas du celojn :

·         esti certa pri la tolereco de la donanto por elpreno de 450 ml da sango,

·         esti certa kun la donanto ke la donita sango povas utili al la preparode sangaj produktoj sen risko por la ricevonta malsanulo

La kuracisto akceptos vian songodonon nur se le sekvantaj kondiĉoj estas validaj :

·         aĝi inter 18 kaj 65 jaroj

·         bone farti

·         pezi almenaŭ 50 kg

·         neniam esti flegita en via vivo per unu el sekvantaj traktadoj : sanga transfuzo, histogreftado aŭ organgreftado, kreskiga hormono, neŭrokirurgia cerba operacio

Inverse, medikamentoj estas malofte kontraŭpreskribo por sangodonoj. Plej ofte tio estas la malsano por kiuj ili estis preskribitaj kiu malpermesas la donon.

·         ne havi en via familio, iun personon kiu estis trafita de la malsano de Creutzfeldt-Jakob

·         ne esti trapasinta en la ses lastaj monatoj endoskopian ekzamenon (kojloskopio, celiakoskopio...)

·         la tempodaŭro post kirurgia operacio aŭ ĝenerala anestezo povas varii inter unu kaj ses monatoj depende de la operacia tipo.

·         ne esti vojaĝinta, de antaŭ malpli ol kvar monatoj en lando, kie ekzistas paludismo

·         ne esti anemia (manko de ruĝaj globuloj), ne havi kuracadon kun fera bazo

·         ne montri signojn de infektiĝo je la donmomento aŭ en la ses tagoj antaŭ la dono.

La transfuza sekureco estas grava celo de la Administracio pri publika sano. Por eviti ĉiujn infektajn riskojn al malsanuloj okaze de sanga transfuzo, oni petas la personojn, kies risko kontaktiĝi kun virusaj malsanoj estas pli verŝajna, ne doni sian sangon. Tio povas esti la kazo :

·         se vi kutime havas plurajn seksajn partnerojn

·         se vi estas viro kaj se vi havas seksajn rilatojn kun alia viro

·         se vi havis en via vivo seksajn rilatojn interŝanĝe kun mono aŭ narko

·         se vi havis, eĉ nur unufoje, konsumita narkon per vejna injekto.

·         se via seksa partnero estas en unu el la kvar antaŭaj situacioj

·         se via seksa partnero estas seropozitiva por VIH (viruso de aideso), la viruso de la hepatito B aŭ de la hepatito C

·         se vi jam havis seksajn rilatojn kun persono, kiu iam loĝis kaj havis seksan rilaton en iu afrika lando (krom la Magrebo)

Fine, por ĉiu seksa rilato kun nova partnero aŭ okaza partnero, minimuma tempodaŭro de kvar monatoj estas necesa antaŭ ol doni sian sangon.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo