Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: luksa festa manĝo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Nicolas Baudin (1754-1803), havra navigisto, ĉiam en la aŭstraliaj memoroj sed forgesita en Francio

Article de Julien Braud paru en français dans le journal "LE HAVRE-PRESSE DIMANCHE", le dimanche 2 septembre 2001 et traduit en espéranto par Christian Bertin.

Franclingva artikolo de Julien Braud aperinta en la gazeto "LE HAVRE-PRESSE DIMANCHE", dimanĉon la 2-an de septembro 2001, tradukita de Christian Bertin.

Esploristo, kies verkon oni ŝtelis

La du ŝipoj de la misio de Baudin : la "Géographe" kaj la "Naturaliste"

La historio ne memoras la nomon de Nicolas Baudin. Domaĝe, ĉar tiu navigisto el Le Havre (haveno de Normandio - Francio) indas lokon en ĝi. Komence de la 19-a j.c., li gvidis unu el la plej grandaj francaj ekspedicioj de tiu epoko al Aŭstralio.

Nicolas Baudin, tio estas forgesita nomo. Tamen, tiu havrano (loĝanto en la franca haveno Le Havre) apartenas al la plej famaj personoj de la mara historio. Iuj diris pri li, ke li estis "unu el la nekonataj francoj, kiuj ŝanĝis la vizaĝon de la mondo". Kial ? Pro lia misio al Aŭstralio, komence de la 19-a j.c.

Ni reiru al la 19-a de oktobro 1800. Tiutage, du ŝipoj, la "Géographe" (Geografo) kaj la "Naturaliste" (Naturalisto) eliras el la haveno de Le Havre celantaj la aŭstran kontinenton.

Nicolas Baudin estas la estro de tiu ekspedicio kaj ties inciatinto. Li konvinkis Bonaparton mem por ekipi tiujn du ŝipojn. Je tiu epoko, la "kaporaleto", simpla konsulo, estis nur latenta imperiestro.

Li volis etendi la influon de Francio kaj kontraŭi tiun de Britio, la intima malamiko, en la sudaj maroj.

Mapo de la ekspedicio de Nicolas Baudin al Aŭstralio

Tri jaroj, kvin monatoj kaj kvar tagoj

Tiu ekspedicio al Novholando (la nomo de Aŭstralio en tiu epoko) estis bona okazo por setli en la nordo kaj en la sudo de tiu kontinento, liberaj de ĉiu regado.

Kaŝe sub scienca misio, Nicolas Baudin deiras.

Tri jarojn, kvin monatojn kaj kvar tagojn poste, la ŝipo "Géographe" revene eniras la havenon de Lorient. Lia ŝipanaro forte reduktiĝis pro skorbuto, disenterio kaj ribeloj.

La ŝipo "Naturaliste" estis reveninta kelkajn monatojn antaŭe. La havra navigisto neniam revidos Francion : li mortis sur la Insulo de Francio (nuna insulo Maŭricio) en septembro 1803 pro tuberkulozo.

Kartografio ĉiam aktuala

La bilanco de la ekspedicio, de "lia" ekspedicio, estis escepta. La du ŝipoj plurfoje preskaŭ komplete rondiris Aŭstralion. La sciencistoj surmapigis tri kvaronojn el la marbordoj : ili malkovris la kontinenton de la markolo de Dremen sude al tiu, kiu apartigas ĝin de Novgvineo norde.

Kaj tie, kie aliaj navigistoj antaŭpasis, li desegnis tiel ekzaktan kartografion, ke ĝi poste preskaŭ neniam estos modifita.

Pli ol cento da lokoj en Aŭstralio ankoraŭ havas nun la nomojn, kiujn la havrano donis al ili : la pinto d'Entrecasteaux, la kanalo de la naturalisto, tiu de la geografo.

Pri la scienca flanko, la kolektoj revene kunportitaj en la holdofakoj de la ŝipoj estis netakseblaj. Charles-Alexandre Lesueur, havra ankaŭ li, kaj François Perron desegnis aŭ revenportis 100 000 specimenojn da vegetaĵoj kaj mineraloj, el kiuj 1500 estis tiam nekonataj.

Lesueur profitis realan gloron pro tiu misio, eĉ se pli malfrue, flanke de la havranoj.

"Lesueur estas eble el ĉiuj vivantaj homoj tiu, kiu plej multe scias pri natura historio", diris pri li unu el liaj samtempuloj, en korespondaĵo. Do, kial Baudin ne ricevis ŝuldoagnoskon, eĉ postmortan ?

Kulpas la imperiestro ?

Verŝajne Napoleono kulpas pri tio. Ofendita pro la akaparo de la insulo kontinento fare de la Angloj antaŭ ol li, la imperiestro tutsimple volis forgesigi la memoron pri Baudin, sur kiu li ĵetis la kulpon. Li estus dirinta "Domaĝe ke li jam mortis, ĉar mi estus pendumiginta lin". Pli konkrete, li forviŝigis la nomon de la navigisto el la priskriboj pri la ekspedicio. La redaktintoj, el kiuj Perron, profitis de tio por arogi al si la tutan gloron.

Baudin ankaŭ estis la viktimo de sia necedigebla karaktero, de sia ektrema postuleco al si mem kaj al siaj duaranguloj. Tio, kio estis lia marista forto malprofitis al li post surteriĝo.

La historio ne memoras lian nomon, kiu verŝajne indus aperi en bona pozicio flanke de tiuj de la anglo Cook kaj de la franco Bougainville, aliaj gravaj esploristoj de tiu parto de la mondo.

Julien Braud

Nicolas Baudin (1754-1803)

Nicolas Baudin, kelnero fariĝinta esploristo

Nicolas Baudin (1754-1803) estis filo de komercisto, kiu devenis de la insulo Ré.

Setlita en la havra regiono, li komencis sian karieron kiel kelnero sur la komercaj ŝipoj. Post pluraj iroj al la insulo Maŭricio, li engaĝiĝis en la reĝan ŝiparon.

Longtempe li restadis en Pondichéry (Hindio). Li partoprenis en la sendependeca milito de la usonaj kolonioj. Post multaj bataloj kontraŭ la angloj en la Antiloj, li fariĝis fregat-kapitano.

Seniluziiĝinta pri la ofertitaj perspektivoj, li demisiis por reiri en la komercan ŝiparon. Jozefo la 2-a, imperiestro de Aŭstrio, konfidis al li multajn botanikajn misiojn en Afriko, Azio kaj en Amerikoj. Post la franca revolucio, li reiris al Francio kaj ŝipdeluis en 1796 por tropika ekspedicio pri natura historio. De ĝi, li revenis kun kolektegoj da vegetaĵoj, insektoj kaj birdoj por la muzeo pri natura historio en Parizo. Tiu vojaĝo utilis kiel referenco por la sekvo de lia kariero, interalie por la organizado de la granda ekspedicio al Aŭstralio.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo