Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: malnova muzikinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Anna de Bretonio, dukino kaj trifoja reĝino (1477-1514)


Aŭtoro : Christian Bertin
Dato: Septembro 2006
Kompleta artikolo en formato PDF

Resumo

Francisko la Dua, la patro de Anna, fariĝis duko de Bretonio la 26-an de Decembro 1458 post la morto de sia onklo Arturo la Tria, konestablo de Richemont.

Francisko la Dua edziĝis al Margareta de Bretonio en 1455 kaj tiel iĝis ankaŭ la bofilo de la bretonia duko Francisko la Unua, kiu mortis en 1450.

Francisko la Dua havis nur unu filon kun la dukino Margareta de Bretonio. Li nomiĝis Francisko. Li naskiĝis la 29-an de Junio 1463 sed mortis la 25-an de Aŭgusto en la sama jaro. Li estis entombigita en la katedralo de Nantes.

En la 25-a de Septembro 1469 mortis Margareta de Bretonio, dukino de Bretonio. Ŝi multe suferis pro la prefero de la duko al Antoinette de Maignelais, lia amorantino.

La 26-an de Junio 1471, Francisko la Dua reedziĝis kun Margareta de Foix, tria filino de la grafo de Foix. Kial tiu edziĝo? Eble por altiri la patron de Margareta en la aliancon kontraŭ la franca reĝo.

Interne de la duklando, estis du partioj, kiuj luktis unu kontraŭ la alia pri la estonta politika stato de Bretonio: unue, la partio de Guillaume Chauvin, kanceliero de Bretonio, favora al la franca reĝo, due, la partio de Pierre Landais, la trezoristo, favora al la rezistado kontraŭ la reĝo.

La partio de Guillaume Chauvin konsistis el la senjoroj kaj la prelatoj, kiuj havis bienojn, pensionojn aŭ avantaĝojn en Francio kaj kiuj timis perdi ilin . Plie tiuj partianoj estis ofte subaĉetitaj de la reĝo.

Pierre Landais estis drapisto, kiu riĉiĝis per la komercado. Lia partio arigis la negocistojn kaj la sendependistojn.

En 1475, mortis Antoinette de Maignelais, damo de Villequier, la tre influa amorantino de la duko Francisko la Dua. Ŝi estis naskinta kvar infanojn de la duko: Francisko (barono de Avaugour), Antono de Bretonio, Franciska kaj alia filino. Ĉiuj bastardoj vivis ĉe la korto de la duko en Nantes.

En 1475, pro la minaco de Karolo la Maltima kaj de angla armeo, la franca reĝo Ludoviko la Dekunua devis subskribi novan traktaton en Senlis kaj redoni la fortikajn urbojn laŭ la landlimo de Bretonio.

La 25-an de Januaro 1477, naskiĝis Anna de Bretonio en la kastelo de Nantes. Per sia patro, la bretonia duko Francisko la Dua, ŝi estis duone franca-bretona kaj per sia patrino, Margareta de Foix, duone gaskona-hispana.

La duko Francisko la Dua, kiu naskiĝis en 1435, estis 42-jara. Li seniluziiĝis. Kompreneble li preferis filon ĉar la heredo de la duklando, laŭ la traktato de Guérande, restus en la familio de Montfort nur se estus vira heredanto kaj alikaze irus al la familio de Pentievro.

La sorto de Anna dependis de eventuala naskiĝo de frato.

La duko kaj Landais konfidis la edukadon de Anna al Franciska de Dinan, nevino de Johano la Dua de Rohan kaj estonta grafino de Laval.

En 1478 (aŭ 1481??), naskiĝis Isabeau, la dua filino de la duko.

Konvinkita ke la reĝo volis akapari la duklandon, la duko strebis al nova alianciĝo kun Anglio kaj Maksimiliano de Aŭstrio.

En la 16-a de Aprilo 1481, Francisko la Dua subskribis traktaton kun Maksimiliano de Austrio kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la Dekunua.

La 10-an de Majo 1481, la duko subskribis novan aliancan traktaton kun Anglio, kiu enhavis promeson pri edziniĝo de lia filino Anna al la angla kronprinco aŭ mankokaze al la duko de York, ambaŭ filoj de la angla reĝo Eduardo la Kvara.

En 1483 mortis la reĝo de Francio, Ludoviko la Dekunua, sed Anna de Beaujeu, ŝia filino, kiu fariĝis regentino de Francio dum la neplenaĝeco de Karolo la Oka, agis tute simile al sia patro, tio estas senskrupule, trompe kaj perfide.

Okazis diskutoj inter la duko kaj la regentino, kies konkludo estis la traktato de Bourges inter la duko kaj la reĝo en kiu ili ĵuris unu al la alia "eternan pacon, amikecon, alianciĝon, ktp." Tiu traktato ne estis pli obeata ol la antaŭaj.

La duko timis la heredajn problemojn post sia morto. Li eĉ ne fidis iujn membrojn de sia familio: Avaugour (lia neleĝa filo) kaj Rohan (lia bofrato). Pro tio, la 8-an de Februaro 1486, la duko kunvenigis la Ĝeneralajn Ŝtatojn de Bretonio en Rennes por agnoskigi la rajtojn de siaj filinoj: Anna kaj Isabeau per ĵuro.

En 1486 mortis Margareta de Foix, la dua edzino de la duko Francisko la Dua. Anna estis nur 9-jara kaj Isabeau, ŝia fratino, nur 8-jara.

En marto 1487, Franciska de Dinan kunigis la malkontentulojn en Châteaubriant. Ŝi deklaris, ke la reĝo promesis 6000 soldatojn por forpeli la princojn el la duklando. Interŝanĝe, la bretoniaj senjoroj (Rieux, Laval, Rohan, ktp) subskribis traktaton, kiu agnoskis la rajtojn de la reĝo super la duklando. Tio estis nova perfido de la bretoniaj senjoroj.

La reĝa armeo eniris Bretonion per la urboj liveritaj de Rieux.

La 28-an de Julio 1488, okazis la batalo de Saint-Aubin-du-Cormier inter la reĝa kaj la duka armeoj. La duka armeo konsistis el apenaŭ 12000 soldatoj el kiuj estis 4600 eksterbretoniaj soldatoj (angloj, germanoj, hispanoj, gaskonoj, ktp).

La bretonoj perdis 6000 batalantojn kaj la francoj nur 1500.

La 19-an de Aŭgusto 1488, traktato pri paco estis subskribita inter la duko kaj la reĝo en Le Verger. La duko Francisko la Dua konsentis pri:

  • La forigo de la eksterlandaj senjoroj
  • Akiro de reĝa konsento antaŭ ol edzinigi siajn filinojn.

La reĝo konservis Saint-Malo, Fougères, Dinan kaj Saint-Aubin du Cormier ĝis la heredo de la dukeco. La reĝo foriris kun sia armeo sen postuli kompensaĵojn.

La 9-an de Septembro 1488, la duko Francisko la Dua, kiu ne eltenis la malvenkon, post falo de ĉevalo, mortis. Li testamentis por sia entombigo apud sia unua edzino en Nantes kaj por la tutoreco de siaj filinoj. Li konfidis siajn filinojn al la marŝalo de Rieux kaj al Franciska de Dinan, grafino de Laval, kvankam tiuj personoj ofte estis komplotintaj kontraŭ li.

Anna, la filino de Francisko la Dua, estis 11-jara, kiam ŝi heredis la duklandon. La konsilio de Anna konsistis el Philippe de Montauban, kiu estis la kanceliero de Bretonio, la marŝalo de Rieux, Dunois kaj Albret.

Multaj kandidatoj deziris edziĝi al Anna de Bretonio. Inter ili estis Albret, kiu estis 50-jara kaj jam havis 7 leĝajn infanojn (preferata de Rieux), Maksimiliano de Aŭstrio, la filo de la vicgrafo de Rohan kaj aliaj.

La 10-an de Februaro 1489, Anna, kiu estis nur 12-jara, estis kronita dukino en la katedralo de Rennes meze de entuziasma loĝantaro. La bretonoj jam admiris ŝian kuraĝon kaj ŝian malfeliĉan situacion.

La reĝo de Francio, Karolo la Oka deklaris la militon al Bretonio. Armeo el 12000 soldatoj atakis la duklandon.

Pro la milito kun Maksimiliano de Aŭstrio, Karolo la Oka devis subskribi traktaton pri paco en Frankfurto la 22-an de Julio 1489. Bretonio, aliancano de Maksimiliano estis en tiu traktato. Sekve mallonga paca periodo daŭris en la duklando.

Anna decidis rekonkeri Nantes, kaj pro tio arigis armeon. La marŝalo de Rieux finfine akceptis redoni la urbon sen kontraŭ 100 000 eskudoj.

En 1490, Isabeau, la fratino de Anna, fianĉiniĝis al la filo de Alano de Albret (tiu, kiun Anna forte rifuzis). La geedziĝo ne okazis ĉar ŝi mortis en la 24-a de Aŭgusto 1490 en Rennes, kie oni entombigis ŝin.

La 19-an de Decembro 1490, Anna edziniĝis al Maksimiliano de Aŭstrio, estonta imperiestro de Germanio, per prokuro kun la espero certigi la sendependecon de Bretonio. Maksimiliano, kiu estis edziĝinta al Maria de Burgonjo, filino de Karolo la Maltima, post ŝia morto estis vidva. Simbole, Von Polheim, la sendinto de Maksimiliano enŝovis sian nudan gambon en la lito de Anna, kiu tiel fariĝis la reĝino de la romianoj.

Sed tio estis malobee al la traktato de Le Verger, kiu postulis ke edziniĝo de la filinoj de la duko Francisko la Dua ne povus okazi sen antaŭa akiro de konsento de la franca reĝo.

Pro tio la franca reĝo decidis la almarŝon de sia armeo al Bretonio.

La 20-an de Marto 1491 (aŭ la 4-an de Aprilo), Nantes estis liverita al la francoj pro la perfido de la senjoro de Albret. Poste la reĝo eniris Bretonion kaj en Aŭgusto li estis konkerinta la tutan duklandon krom Rennes.

La reĝo decidis la eksieĝadon de Rennes. Iom post iom Anna konvinkiĝis ke Maksimiliano, kiu batalis kontraŭ la turkoj, ne defendos ŝin. Post du monatoj sub intensa sieĝado, Anna finfine konsentis pri la edziniĝo al la franca reĝo.

La 15-an de Novembro 1491, Anna kaj Karolo la Oka subskribis traktaton pri paco.

Tamen, Karolo la Oka estis jam fianĉigita de 7 jaroj al Margareta de Aŭstrio, filino de Maksimiliano. Stranga situacio, en kiu la reĝo ŝtelis la edzinon de Maksimiliano kaj perfidis sian promeson edziĝi al filino de Maksimiliano. Plie, Karolo devis peti nuligon de la geedziĝon de Anna kun Maksimiliano al la papo. Estis do multaj malfacilaĵoj kaj timoj pri la reago de Maksimiliano. Pro tio, oni decidis rapide agi.

La 19-an de Novembro 1491, Anna kaj Karolo la Oka gefianĉiĝis en la kapelo de Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle en Rennes.

La 6-an de Decembro 1491, Anna, dukino de Bretonio, edziniĝis al Karolo la Oka, reĝo de Francio en la kastelo de Langeais en regiono Touraine.

Ŝi estis 14-jara kaj Karolo la Oka estis 21-jara.

La kontrakto inter la dukino kaj la reĝo donis unu al la alia la rajtojn pri Bretonio. Se Karolo mortus antaŭ Anna sen lasi infanon, Anna ne rajtis edzniĝi laŭ ŝia deziro; ŝi povus nur edziniĝi al la estonta reĝo "se li tion volos kaj se eblos".

Karolo la Oka agnoskis al la bretonoj:

  • La rajton pagi nur la impostojn laŭ la decidoj de la bretonia ordarasembleo,
  • La rajton utiligi la akcizojn al la defendo de la duklando,
  • La rajton por la bretonoj esti juĝata nur en Bretonio

Anna, nova reĝino de Francio, ne plu rolis en la administrado de la duklando. Ŝi naskis 4 infanojn sed neniu el ili post vivis.

En 1494, Karolo la Oka lanĉis ekspedicion al Italio ĝis Napolo, en kiun li eniris en la22-a de Februaro 1495. Lia armeo estis bone akceptita, sed iom post iom ĝi malbone kondutis kaj Karolo la Oka devis reveni al Francio post la nedecida batalo de Fornoue, kiu okazis en la 6-a de Julio 1495.

La 7-an de Aprilo 1498, Karolo la Oka, kies kapo estis frapinta la lintelon de pordo, mortis.

Anna estis 21-jara, kiam ŝi fariĝis vidvino. La 9-an de Aprilo 1498, mesaĝisto deiris al la duklando por anonci ke la reĝino restaŭris la kancelieran postenon kaj renomumis Philippe de Mautauban por okupi tiun postenon.

Anna reakiris siajn rajtojn pri la duklando.

En la 27-an de Majo 1498, Ludoviko de Orléans estis kronita kiel nova franca reĝo sub la nomo Ludoviko la Dekdua. Li estis la edzo de Johana de Francio, la lama filino de Ludoviko la Dekunua kaj la fratino de Karolo la Oka. Li estis ankaŭ la duko de Orléans, kiu antaŭ dek jaroj estis unu el la komandantoj de la bretona armeo kontraŭ la franca reĝo.

Anna konsentis edziniĝi al la nova reĝo, laŭ la kontrakto kun la antaŭa reĝo, kondiĉe ke Ludoviko la Dekdua sukcesu nuligi sian propran edziĝon kun Johana de Francio. La reĝo promesis redoni ĉiujn fortikajn urbojn, kiujn li okupis en Bretonio, escepte de Fougères kaj Nantes, kiujn li decidis konservi ankoraŭ dum unu jaro. Se la geedziĝo ne okazus en tiu periodo, tiam Anna refariĝus libera kaj la reĝo devus forcedi la du fortikajn urbojn.

De la 10-a de Aŭgusto al la 17-a de Decembro 1498, okazis la proceso, kiu nuligis la edziĝon de la reĝo. Ludoviko la Dekdua pledis, ke li edziĝis al Johana de Francio sub la minaco de la reĝo kaj ke plie ŝi pro korpaj difektoj ne kapablis plenumi la geedzajn agojn. La papo Aleksandro la Sesa Borgia konsentis pri tio.

La 8-an de Januaro 1499, Anna de Bretonio edziniĝis al Ludoviko la Dekdua en la kapelo de la kastelo de Nantes, ŝi estis en forta pozicio por trudi siajn kondiĉojn.

En la 13-a de Oktobro 1499, naskiĝis Klaŭda en Romorantin. Ŝi nevole tuj ludis gravan rolon en la eŭropa diplomatio pro ŝia rajto pri la duklando de Bretonio.

Anna plu deziris konservi la aŭtonomecon de sia duklando, pro tio ŝi preferis edzinigi Klaŭdan al Karolo de Luksemburgio, la nepino de Maksimiliano de Aŭstrio. Sed la konsilantoj de la reĝo forte kontraŭis tiun ideon kaj insistis por ke, Klaŭda edziniĝu al la heredonto de la franca reĝlando. Anna devis cedi kaj akcepti tiun lastan proponon.

En Septembro 1504, Anna sukcesis subskribigi la traktaton de Blois, kiu antaŭvidis la geedziĝon de ŝia filino, Klaŭda de Francio, kun Karolo de Luksemburgio, estonta Karola la Kvina, germana imperiestro.

Sed post grava malsano, en Majo 1505, la franca reĝo skribis testamenton, en kiu li rompis la fianĉiniĝon de Klaŭda kaj ordonis kiel eble plej rapidan edziniĝon al Francisko de Angoulême.

La 21-an de Majo 1506 okazis la gefianĉigo de Klaŭda kaj Francisko de Angoulême.

Anna naskis Renatan, sian duan filinon en Blezo, la 20-an de Oktobro 1510.

Anna kaj Ludoviko la Dekdua havis kvin infanojn sed nur Klaŭda kaj Renata postvivis.

La 9-an de Januaro 1514, Anna, dukino de Bretonio, reĝino de Francio mortis en Blois, kiam ŝi estis 36-jara. La funebraj ceremonioj estis grandiozaj kaj daŭris dum kvin semajnoj.

La 8-an aŭ la 18-an de Majo 1514, Klaŭda, la pliaĝa filino de Anna, kiu estis 15-jara edziniĝis al Francisko, kuzo de Ludoviko la Dekdua kaj grafo de Angoulême, kiu estis 19-jara.

La 21-an de Decembro 1514, Ludoviko la Dekdua mortis sen infanoj. Li estis entombigita en la baziliko Saint-Denis apud sia edzino Anna de Bretonio.

La 1-an de Januaro 1515, Francisko de Angoulême fariĝis reĝo de Francio sub la nomo Francisko la Unua. Klaŭda, ŝia edzino, kiu ne havis la karakteron de sia patrino, forcedis ĉiujn siajn rajton pri la duklando al sia edzo.

En 1532, la Ordarasembleo de Bretonio aprobis la kuniĝon de Bretonio al la franca reĝlando. Tamen ili decidis la konservon de la privilegioj, la justica kaj imposta aŭtonomeco de Bretonio.

Anna estis 10-foje graveda. Ŝi naskis 4 mortintajn infanojn kaj 3 aliajn, kiuj mortis nelonge post la nasko, filo (Charles-Orland) mortis junaĝe kaj nur du filinoj (Klaŭda kaj Renata) postvivis.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo