Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malnova muzikinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Albert Caquot, la "patro de la francaj inĝenieroj"

(Laŭ artikolo de Pierre Jullien, franclingve aperinta en la gazeto "Le Monde", tradukita de Christian Bertin)

 

 

La franca poŝto ekvendis, en la unua de Julio 2001, poŝtmarkon kun valoro de 0,69 Eŭro (4,50 francaj frankoj), dediĉita al Albert Caquot (1881-1976).

Akceptita en la Politeknika Altlernejo kiam li estis 18-jara, Albert Caquot elektis la korpuson de la "Pontoj kaj Ŝoseoj". Dum la unua mondmilito, li inventis longforman observan balonon kun empeno, videbla sur la poŝtmarko.

Post kelkaj jaroj en la fluga ministrejo, li aliris civilan laboron kaj interesiĝis pri betono kaj partoprenis en la konstruado de pli ol 300 pontoj, inter ili la ponto La Fayette en Parizo, la unua ponto kun stajoj en Donzère en 1954 aŭ la levponto de Martrou (poŝtmarko emisiita en 1968).

Inter multaj konstruaĵoj, ni ŝuldas al li la baraĵon de la Girotte en 1949, la grandan kluzon de Donzère-Mondragon en 1950 (poŝtmarko emisiita en 1956), la dezajnon de la betona strukturo de la Kristo en Rio de Janeiro (Brazilo) kaj la tajdobaraĵo de la Rance en 1965 (poŝtmarko emisiita en 1966).

La unua internacia konferenco Albert Caquot pri "modelado kaj simulado en civila konstruarto" okazos de la 3-a ĝis la 5-a de Julio (?) 2001 en Parizo.

La poŝtmarko, laŭ pejzaĝa formato (35 x 26 mm), desegnita kaj gravurita de Claude Andréotto estas kuprogravure presita sur 40-poŝtmarkaj folioj.

La anticipita vendo "unua tago" okazis sabate en la 30-a de Junio kaj dimanĉe en la unua de Julio, en la festohalo de Vouziers (departemento Ardennes), urbo, kie naskiĝis la inĝeniero. Tie la poŝtoficejo uzis stampon kun lia vizaĝo ekde la 9-a de Decembro.

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo