Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: asimilpretigo de nutraĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Kiel kreskigi vian infanon al "VERA" deliktulo

12 konsiloj de la polico de Seattle (Usono)

(traduko de Christian Bertin, Novembro 2000)

La estraro de la polico de Seattle (ŝtato de Vaŝingtono, Usono) ĵus publikigis la dekdu regulojn aplikotajn por kreskigi vian infanon al "VERA" deliktulo.

1. Ekde la infanaĝo, donu al li ĉion, kion li deziras. Li kreskos pensante, ke la tuta mondo ŝuldas ĉion al li.

2. Se li eldiras maldecaĵojn, ridu: Li sin kredos tre sprita.

3. Donu al li neniun spiritan instruon. Kiam li estos 21-jara, "li mem elektos".

4. Neniam diru al li : "Tio estas malbona!" Li povus kreskigi komplekson pri kulpeco. Kaj poste, kiam li estos arestita pro ŝtelo de veturiloj, li estos konvinkita, ke la socio persekutas lin.

5. Kolektu ĉion, kion li lasas disa post si. Tiel li estos certa, ke ĉiam estas la aliaj, kiuj respondecas.

6. Lasu lin legi ĉion. Sterilizu lian manĝilaron, sed lasu lian spiriton nutri sin per rubaĵoj.

7. Ĉiam kverelu antaŭ li. Kiam via geedzeco frakasiĝos, li ne estos ŝokita.

8. Donu al li la tutan monon, kiun li deziras. Ke li ne bezonu perlabori ĝin. Estus malbone, se li havus la samajn malfacilaĵojn kiel vi.

9. Ke ĉiuj liaj deziroj estu plenumitaj : nutraĵo, trinkaĵo, komforto, se ne li estos frustraciita.

10. Ĉiam apogu lian sintenon. Estas certe, ke la instruistoj, la polico persekutas lin, tiun malfeliĉan etulon.

11. Kiam li estos sentaŭgulo, rapide proklamu, ke vi neniam sukcesis fari ion per li.

12. Preparu al vi dolorplenan vivon. Vi havos ĝin.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo