Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la plej impona universala kongreso de esperanto? 
     
Esperanta vorto por: tajdo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 15-an de septembro 2000, la olimpikoj de la jarmilo

3,5 miliardoj da televidantoj spektos la olimpikojn en la stadionoj de Sidneo. Estos rekordoj, intensaj dueloj kaj kompreneble amaraj elreviĝoj. Pli ol 10000 atletoj estas atendataj. Por ili, verŝajne plej gravas venki, sed antaŭ ĉio, esti alvenintaj je la nivelo de tiuj olimpikoj de la jarmilo, kiuj anoncas sin legendaj.

 

© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION ALL RIGHT RESERVED

Ekologiaj olimpikoj.

© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION ALL RIGHT RESERVED

© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION ALL RIGHT RESERVED

Tipe aŭstralia emblemo : silueto de atleto el bumerangoj

 

La kandidatiĝo de Sidneo, kiu promesis la absolutan respekton de la ĉirkaŭaĵo en sia projekto, profitas je grava subteno fare de la aborigenaj socioj kaj ekologiaj organizoj. La aŭta veturado estos reduktita sur la vojoj al la olimpikaj lokoj. Ĉiuj seĝoj estas mulditaj el senPVC-a materio. La pluvakvo estos kaptita el la stadiona tegmento por akvumi la gazonon kaj multaj ekipaĵoj funkcios dank'al suna energio.

 

Belega olimpika stadiono funde de golfo.

© AUSTRALIAN TOURIST COMMISSION ALL RIGHT RESERVED

 

Por tiuj olimpikoj de la jarmilo, oni atendas pli ol 10000 partoprenantojn por konkuri en 28 sportoj. La olimpika stadiono de Sidneo, kiu similas al papilio, estas la ĉefa elemento de la olimpika parko en Homebush Bay. Dank'al sia noveca dezajno, ĝi povas akcepti 110000 sidantajn spektantojn. Tion oni neniam vidis antaŭe en la historio de la olimpikoj. La triatlono okazos antaŭ la sublima operejo de Sidneo kaj la velkonkursoj okazos en la golfo kaj sur la Pacifika Oceano. Tio estas fabela ĉirkaŭaĵo por la atletoj, same kiel por la milionoj da spektantoj.

 

La estonteco de la olimpikoj.

Malgraŭ la deziroj bremsi la gigantecon, la olimpikoj de la jaro 2000 en Sidneo anonciĝas luksaj. Miliardoj estis investitaj en programo de gravaj laboroj, precipe por infrastrukturoj. La buĝeto de la Sidnea Organiza Komitato por la olimpikoj (Socog) por funkciigi la grandegan olimpikan maŝinon atingas 1,5 miliardojn da Eŭroj. Flanke de la enspezoj, sponsorado alportos 0,5 miliardojn, televidaj rajtoj same impone alportos 0,6 miliardojn. Televido estas nemalhavebla por financi, same kiel por konigi la okazaĵon. Alia afero estas certa : la batalo kontraŭ la dopado estos ankoraŭ pli fortigita. Tio estas maniero por redoni al la olimpikoj la iaman prestiĝon kaj memorigi ke, malgraŭ la miliardoj, la olimpikoj restas antaŭ ĉio ludoj.

 

Triatlono kaj pentatlono.

Du olimpikaj konkursoj arigas plurajn sportofakojn : moderna pentatlono (kurado, rajdado, skermo, naĝado kaj pafado) kaj triatlono (kurado, naĝado, biciklado). Tiu lasta konkurso okazos por la unua fojo en Sidneo. Inoj, por la unua fojo en la olimpika historio, partoprenos en konkursoj de moderna pentatlono. Entute, inoj estos ankoraŭ pli multnombraj en Sidneo ol en Atlanto, kun 42% de la atletoj, sed ilia partopreno restas malegala laŭ la landoj.

 

La naĝisto Michael Klim, stelulo de la aŭstralia sporto.

© ALLSPORT/VANDYSTADT

 

© R MARTIN/VANDYSTADT

Catherine Freman : Multaj senpacience atendas ŝian duelon kun Marie-José Pérec.

 

La fetiĉoj de Sidneo.

 

Ili nomiĝas Millie, Syd kaj Olly kaj simbolas tri virtojn de ĉiuj partoprenantoj : optimismo, dinamismo kaj amikeco. Plie, la tri fetiĉoj de la olimpikoj estas aŭstraliaj : Syd estas ornitorinko, Millie estas ekidno kaj Olly kukaburo.

 

Ateno en 2004.

La organizaj komitatoj bezonas plurajn jaron por prepari kandidatiĝon de siaj urboj. La IOK klopodas por loki la olimpikojn sur la 5 kontinentojn. En 2002 la vintraj olimpikoj okazos en Salt Lake City kaj en 2004 la olimpikoj reiros al la urbo, kie okazis la unuaj olimpikoj de la moderna erao en 1896. Oni ofte pledis ke Ateno devus estis la konstanta loko de la someraj olimpikoj ĉar Grekio estas ties lulilo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo