Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam fondiĝis la Universala Esperanto Asocio? 
     
Esperanta vorto por: dubranĉa ilo por desegni diskojn 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Kurso de korea lingvo

Tiu kurso estas traduko de la angla kurso trovebla ĉe hejmo. Vi povas skribi al la aŭtoro klakante al skribi

Unua leciono

La korea alfabeto estis inventita de la reĝo Seojong la Granda en 14xx. Ĝi konsistas el 24 literoj kunigeblaj en silabojn. Tiel la korea lingvo estas multe pli facila ol la japana aŭ la ĉina lingvo. La reĝo Seojong, per la kreo de tiu alfabeto, kiam la intelektuloj kaj la korteganoj nur admiris la ĉinan lingvon kaj konsideris ĝin kiel la simbolo de moderna civilizacio, volis faciligi la edukadon de sia popolo.

Jen la literoj:

Literonomoprononcosono
Bieuppb aŭdigu
 a aŭdigu

Jen silaboj kun tiuj du literoj. Ĉu vi povas prononci ilin? Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

바바

Jen plia litero:

Literonomoprononcosono
Nieunn aŭdigu

Jen silaboj kun tiuj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

나나
바나나

Ĉiu korea silabo devas komenci per konsonanto. Por indiki silabon, kiu komenciĝas per vokalo oni metas konsonanton sen prononco, pro tio ĝia formo aspektas kiel la cifero nulo.

Literonomoprononcosono
Ieungsen prononco aŭdigu
Tiel la silabo a estas skribita kiel .

Jen ekzemploj de silaboj per la lernitaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

아바
아바나
안나

Dua leciono

Jen nova litero "ᄆ (m):

Literonomoprononcosono
Mieumm aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova litero "ᄆ" (m) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

마나마
안남
암만

Jen nova vokalo "ᅵ" (i), aldone al la jam konata "ᅡ" (a):

Literonomoprononcosono
ii aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova litero "ᅵ" (i) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

나미비아

Jen nova konsonanto "ᄅ" (r aŭ l):

Literonomoprononcosono
Rieulrl aŭdigu

En la korea lingvo, ĝi estas ĉiam skribita "l".

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄅ" (l) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

바바라
이란
리마
마닐라
말리
마일
리비아

Jen nova konsonanto "ᄀ" (g aŭ k):

Literonomoprononcosono
Giyeokgk aŭdigu

La formo de tiu litero povas varii depende de la apuda vokalo. Tiel "gi" skribiĝas: .

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄀ" (g aŭ k) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

가나
기니
리가
알바니아
가이아나
감비아

Tria leciono

Jen nova vokalo "ᅩ" (o), aldone al la jam konataj "ᅵ" (i) kaj "ᅡ" (a):

Literonomoprononcosono
oo aŭdigu

Ĉar tiu vokalo estas multe pli larĝa ol alta, ĝi ne lokiĝas apud la konsonanto sed sub ĝi.

Jen ekzercoj per la nova litero "ᅩ" (o) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

오만
밀라노
로마
모로니
나이로비
일리노이

Eĉ se la vokalo "ᅩ" (o) jam estas sub konsonanto, eblas ankoraŭ meti plian konsonanton sub ĝi por silabo, kiu finiĝas per konsonanto. Jen ekzemploj:

볼리비아
바이올린

Jen nova konsonanto "ᄃ" (t aŭ d):

Literonomoprononcosono
Digeuttd aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄃ" (t aŭ d) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

안도라
인인도
라디오
비디오

Jen nova konsonanto "ᄉ" (s) nomata "Shiot":

Literonomoprononcosono
Shiots aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄉ" (s) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

사나
시리아
미시간
소말리아
사담

Jen nova vokalo "ᅳ" (kiel la franca "u" aŭ la germana "ü"):

Literonomoprononcosono
eufranca "u" aŭ la germana "ü" aŭdigu

Ofte uzata inter konsonantoj por igi la eksterlandajn vortojn pli facile prononceblajn por koreoj. Oni transkribas ĝin per eu.

Jen ekzercoj per la nova vokalo "ᅳ" (franca "u" aŭ germana "ü") kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

보스니아
아그라
그리스
그린란드
아이슬란드
라오스
아디스아바바
이슬라마바드
리스본
마드리드
오슬로
시드니

Alia ekzerco. Ĉu vi kapablas skribi en la korea lingvo la sekvantajn vortojn? Necesas diri ke ĉar korea silabo ne povas finiĝi per "s" oni devas aldoni silabon. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Asmara, (a-seu-ma-ra)
Madras (ma-deu-ra-seu)

La litero o, kiu ne prononciĝas antaŭ vokalo komence de silabo, prononciĝas fine de silabo kiel ng en rango.

Jen ekzercoj per la litero "o" fine de silabo ("ng").

가봉
앙골라
리옹
몽골
볼링
빌딩

Kvara leciono

Jen nova vokalo "ᅮ" (u):

Literonomoprononcosono
 "u" aŭdigu

Jen prononcaj ekzercoj per la nova vokalo "ᅮ" (u) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

두바이
사우디아라비아
불가리아
루마니아
온두라스
우간다
수리남

Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Luanda (Rŭando, afrika lando)
Bulundi (Burundio, afrika lando)
Busan (dua pli granda urbo de Koreio)
Beurunai (Brunejo, mezorienta lando)
Sudan (Sudano, orientafrika lando)
Ulsan (granda urbo de Koreio)

Jen nova vokalo "ᅥ" (eo):

Literonomoprononcosono
eokiel u en angla jug aŭdigu

Jen prononcaj ekzercoj per la nova vokalo "ᅥ" (eo) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

더블린
런던
서울
서비스
보일러
엄마

Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Samseung (korea kompanio)
Oligeun (Oregono, usona ŝtato)
beoseu (buso)
baileoseu (viruso)

Jen nova vokalo "ᅦ" (e):

Literonomoprononcosono
e"e" kiel en la angla "bed"  

Jen prononca ekzerco per la nova vokalo "ᅦ" (e) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

봄베이
게임
메일
로메
인도네네시아
말레이시아
레모네이드
이스라엘엘
벨기에
덴버
방글라데시

Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Kobe (Kobeo, japana urbo)
Lebanon (Libano, mezorienta lando)
Senegal (Senegalio, okcidentafrika lando)
Mein (Majno, usona ŝtato, angle: Maine)
Bellaruseu (Belorusio, orienteŭropa lando)
Geulenada (Grenado, antila lando)
Buenoseuaileseu (angle: Buenos Aires)
Benesuella (Venezuelo, sudamerika lando)
Elsalbadoreu (Salvadoro, centramerika lando)

Jen nova vokalo "ᅢ" (ae):

Literonomoprononcosono
aekiel "a" en la angla "land"  

Jen prononca ekzerco per la nova vokalo "ᅢ" (ae) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci la sekvantajn vortojn! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

마이애미
댈러스
댄서
앨라배마
네바다

Jen skriba ekzerco. Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Daegu
Saendieigo (San Diego, usona urbo)
Melillaendeu (Maryland, usona ŝtato)
Rodeuaillaendeu (Rhode Island, usona ŝtato)

Jen nova konsonanto "ᄒ" (h) nomata "hieut":

Literonomoprononcosono
Hieuth aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄒ" (h) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

바하마
헝가리
하라레
호놀룰루
햄버겧

Jen skriba ekzerco per la konsonanto "ᄒ" (h). Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Doha
Hanoi (Hanojo, vjetnama urbo)
Ohaio (Ohio, usona ŝtato)
Sanghai (Ŝhanghajo, ĉina urbo)

Jen nova konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ) nomata "Jieut":

Literonomoprononcosono
Jieut"ĉ" aŭ "ĝ" aŭdigu

Jen ekzercoj per la nova konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ) kaj ĉiuj antaŭaj literoj. Provu prononci ilin! Por kontroli la prononcon, movu la kursoron sur la vorton.

나이지리아
이미지
엔진
메시지
로스앤젤레스
조지아
개라지
오랜지주스
루이지애나
버지니아

Jen skriba ekzerco per la konsonanto "ᄌ" (ĉ aŭ ĝ). Provu skribi la sekvantajn vortojn. Por kontroli la skribon vi povas movi la kursoron sur la vorton.

Soju (tradicia korea trinkaĵo)
Abuja
Nanjing
Beijing
Daejeon
Nijereu (Niĝero, afrika lando)
Jeneba (Ĝenevo, svislanda urbo, angle: Geneva)
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo