Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro estis kreita la asocio 'SAT'? 
     
Esperanta vorto por: decido inter diversaj vidpunktoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Vannes (arta kaj historia urbo), la konstanteco de dumiljara urbo

Situanta en la fundo de la golfo de Morbihan, Vannes, laŭ la jarcentoj sukcesis daŭrigi siajn tradiciojn kaj siajn agadojn. Turisma poluso, la urbo ankaŭ sukcesis plusavi la riĉan heredaĵon de sia pasinteco.

Kiam Julio Cezaro konkeras Armorikon, la popolo de la Venetoj estas tiu, kiu plej reziste kontraŭas lin. "Darioritum" fariĝas la administra centro de la regiono. Kun la ribeletoj, kiuj akompanas la dekadencon de la Imperio, kaj poste la alveno de la Bretonoj, Vannes tiam nomata Venetis, fariĝas unu el la ĉefaj fortikaĵoj de Markio disputata inter la frankaj reĝoj kaj la bretonaj ĉefoj, el kiuj la fama Waroc'h en la VIa jarcento.

Office de tourisme (Turismoficejo)
1, rue Thiers
56 000 Vannes
Tel : 02 97 47 24 34

Vannes : Festival de Jazz (Ĵazfestivalo) komence de aŭgusto

De pli ol 20 jaroj, ĝi estas la muzika rendevuo de la bretonaj kaj francaj ĵazartistoj.
Subĉiela festivalo, koncertoj, strataktivaĵoj, ekspozicioj...
Jam partoprenis en la festivalo multaj francaj steloj : Michel Petrucciani, Claude Luter, Marc Laferriere, Eric Baret, Claude Nougaro... kaj eksterlandaj : Liz Mc Comb, Dee Dee Bridgewater, Abbey Lincoln, John Mc Laughin...

Service d'Animation Culturelle (Servo pri kultura agado) : jean-philippe.breton@wanadoo.fr


Vannes : Navix "Cap sur les îles" (Kabon al la insuloj)

 

Le Golfe du Morbihan, Belle Ile en Mer, Houat (La Golfo de Morbihano, insuloj "Belle Ile en Mer" kaj Houat

Bonvenon onborde de "Navispace" por tagmanĝo, vespermanĝo-krozado inter la 42 insuloj de la Golfo.
Enŝipiĝu onborde de "navigolfes" por la rondiro de la Golfo kaj la vizito de la insuloj : Insulo de la Monaĥoj (Ile aux Moines), insulo Arz.
Profitu de tio por halti sur la insulo Arz kaj por tagmanĝi fronte al la Golfo en la restoracio "L'escale en Arz".
Vi povas ankaŭ foriri por malkovri la insulon Belle Ile en Mer per rapida motorboato.

Utilaj informoj :

Rondiro de la Golfo : deiroj de Vannes, Port Navalo, Locmariaquer, Auray, Le Bono.

Belle Ile en Mer kaj Houat : deiroj de Vannes, Port Navalo kaj de La Trinité sur Mer.
Petu niajn dokumentojn.

Adreso : Navix - Parc du Golfe - Gare maritime - 56000 VANNES
Tel. : 33(0)2.97.46.60.00 - Faks. : 33(0)2.97.46.60.29


Vannes : Compagnie des Iles (Kompanio de la Insuloj)

 

Golfe du Morbihan - Ria d'Etel (Golfo de Morbihan - Rio de Etel)

Komentataj krozadoj, rondiro de la Golfo de Morbihan deirante de Vannes " Parc du Golfe " (De Pasko ĝis oktobro), deirante de Port-Navalo (Arzon), deirante de Port Haliguen (Quiberon) kaj deirante de La Trinité sur Mer (15-a de junio - 15-a de septembro), kun aŭ sen halto sur la insuloj : Insulo de la Monaĥoj (Ile aux Moines) kaj insulo Arz.
Malkovro de la Rio de Etel - komentata krozado (1h30) deirante de Etel (de Pasko ĝis fino de septembro)

Utilaj informoj :

Adreso : Compagnie des Iles - Parc du Golfe - 56000 VANNES
Tel. : 33(0)2.97046.18.19 - Faks. : 33(0)2.97.57.14.72

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo