Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Rochefort-en-Terre : karaktera urbeto, senjora urbo, kastelo

Rochefort-en-Terre estas la frukto de la kuniĝo de la naturo kaj de la homo.

Ĉirkaŭata de profundaj valetoj, norde apartigita de la valo Arz per la rivero Grée, vera barilo el kistoj pikitaj de uleksoj, genistoj, erikoj kaj pinoj, tiu eta urbo estas konstruita en admirinda defenda loko, fronte al la breĉo de Gueuzon, natura pasejo inter Malestroit kaj La Roche-Bernard, kiun regis malnovtempe ĝia kastelo.

Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Place des Halles
56 220 Rochefort-en-terre
Tel : 02 97 43 33 57

Rochefort-en-Terre : kastelo (Château)

 

Rochefort-en-Terre estas fama pro sia renesanca centro kaj sia kastelo. De la feŭda kastelo restas la fortikaĵoj kaj nova nobeldomo transformita en la komenco de la 20-a jarcento de usona pentristo : Alfred Klots. Parto de la konstruaĵoj, kiu entenas la artan kolekton de la familio Klots estas malfermata al la publiko. La kastelo de Rochefort-en-Terre estas posedaĵo de la departemento.

Adreso : Château de Rochefort-en-Terre - 56220 ROCHEFORT-EN-TERRE
Tel. : 33 (0)2.97.43.31.56 - Faks. : 33 (0)2.97.43.31.56
TTT : http://www.golfe-du-morbihan.com


Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo