En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Port-Louis (asociita historia urbo), reĝa citadelo
Stranga sorto por tiu rifuĝejo ĉe la enfluejo de la rivero Blavet,
fariĝinta dank'al la favoro de la reĝoj de Francio unuaranga haveno en la
XVIIa jarcento kaj de la reĝino Marie-Amélie bana stacio fama en la
XIXa jarcento !
Konata pro la escepta sekureco de sia loko, la urbo tiam nomata Blavet, faras, ekde
la Mezepoko, komercon de salo kaj vino, fiŝoj kaj cerealoj.
Sed tio estas ĝia strategia graveco rimarkata ekde la XVa jarcento de la Duko
Francisko la IIa, ĉe la enirejo de grava komunikvojo, kiu enirigis ĝin en
la historion.
Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Tel : 02 97 82 52 93
Port-Louis : Nacia Muzeo de la Ŝiparo kaj
Muzeo de la Hindia Kompanio (Musée
National de la Marine et
Musée de la Compagnie des Indes)
Citadelo de Port-Louis (Citadelle
du Port-Louis)
|
|
Fondita de la hispanoj en la epoko de la religiaj militoj, la citadelo
de Port-Louis, estis pligrandigita, plifortikigita kaj finita de Ludoviko
la 13-a inter
1616 et 1622. La fameco de la loko perdita en la fundo
de Bretonio, alvenis kun la kreo de la Hindia Kompanio (Compagnie des Indes)
de Colbert en 1664 kaj la disvolviĝo de la haveno kaj de la
magazenoj de la Oriento, kiu fariĝos Lorient.
Dank'al konvencio kun la urbo Lorient, la Muzeo de la Hindia Kompanio
estas lokita en la citadelo. |
Ĝi proksimas al la Muzeo de la Ŝiparo, kiu arigas en pluraj grandaj
ĉambroj, maran muzeon, armilan muzeon kaj ŝipan muzeon.
La vela kaj rema savboato
Philippes
de Kerhallet, konstruita en 1897, estas unu el la plej
rimarkindaj atestaĵoj de la kuraĝo de la marsavistoj.
La Muzeo de la Ŝiparo tie kreskigas ĉirkaŭ la ruinoj
de Mauritius de la holanda VOC, konstantan ekspozicion pri la
ŝipoj de la Hindia Kompanio. |
Utilaj
informoj :
Musée national de la Marine
- Citadelle de Port Louis - 56290 Port Louis
Tel. : 33(0)2.97.12.10.37 - Faks. 33(0)2.97.82.17.28
Musée de la Compagnie des Indes
Tel. : 33 (0)2.97.82.19.13
|