Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: sono de akvo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Lorient: submarŝipa bazo - Base de sous-marins de Kéroman, ŝipo "Victor Pleven"

Lorient : La submarŝipa bazo (Base de sous-marins) de Kéroman

 

En Lorient, la plej granda fortreso de la 20-a jarcento

La patrina bazo de la atlantika batalo (10% pli granda ol la muzeo Louvre !).
Malplena giganta tombo, moderna piramido. Kial tio ? Kial en Lorient, en la koro de la suda Bretonio ? Klarigoj dumvizite haveblaj de la heredaĵaj gvidistoj.

Adreso : Office de Tourisme Maison de la mer (Turismoficejo - domo de la maro) - quai de Rohan - 56100 LORIENT
Tel. : 33 (0)2.97.21.07.84 - Faks. : 33 (0)2.97.21.99.44
TTT : tourisme-lorient.com - E.adreso : tourisme-lorient@azimail.com


Lorient : la ŝipo "Victor Pleven"

 

Vizitu unu el la plej grandaj novteraj trolŝipoj en la mondo kaj malkovru la grandan fiŝkaptadon. Venu por ekscii pri la vivo kaj la laboro de la maristoj tra surpriza surscenigo, kie ĉiuj viaj sensoj estos vekigitaj. Multaj sonefektoj, filmoj, registraĵoj, akvarioj, manekenoj, ktp.
Antaŭaj maristoj gvidos vin.
Vi kredos esti tie : 1h30 da instrua kaj luda vizito, sed precipe emociplena.

Adreso : Le Victor Pleven - Base des sous-marins de Kéroman - 56100 LORIENT
Tel. : 33 (0)2.97.88.15.12 - Faks. : 33 (0)2.97.88.15.11


Lorient : Festival Interceltique (Interkelta Festivalo) en aŭgusto



Ĝi estas la plej granda monda kuniĝo de la nuntempaj esprimoj de la keltaj landoj. 4500 artistoj,
450 000 spektantoj.
Dek tagoj kaj dek noktoj da kulturo kaj da festo kun Skotlando, Irlando, Kimrujo, Kornvalo, Insulo de Man, Galicio, Asturio, Bretonio, sed ankaŭ kun la tuta mondo.
Tradiciaj, klasikaj, folkaj, ĵazaj aŭ rokaj muzikistoj, kantistoj, dancistoj, pentristoj, skribistoj, skulptistoj, kinistoj, prelegistoj sin sekvas sur la stratoj, sub la tendegoj aŭ sur la scenejoj por granda komuniĝo.


Lorient : Vedettes Transrade / Les croisières découverte (motorboatoj "Transrade" / la malkovrigaj krozadoj)

 

La Rodo de Lorient, la rivero Blavet, la rondiro ĉirkaŭ la insulo Groix

Per la motorboatoj Transrade, partoprenu en la komentataj krozadoj en la rodo de Lorient, sur la rivero Blavet kaj ĉirkaŭ la insulo Groix.
Nova alrigardo al la bordoj sed ankaŭ al la historio de la homoj, kiuj loĝis kaj prilaboris tiun regionon malfermitan al la maro.

Utilaj informoj :

Enŝipiĝo :
Rodo de Lorient : deiroj de Lorient aŭ de Port-Louis
Le Blavet et Ile de Groix : deiroj de Lorient aŭ de Hennebont

Adreso : Vedettes Transrade - Rue Gilles Gahinet - 56923 LORIENT
Tel. : 33(0)2.97.64.77.68 - Faks. : 33(0)2.97.64.77.69

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo