Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Lizio : karaktera urbeto, la heredaĵo je la servo de la disvolvo - muzeo de la poeto feraĵisto, ekomuzeo de la malnovaj metioj

Nek kastelo nek baziliko en tiu malnova "trève" de la rivero Sérent, sed etaj sanktejoj kaj granitaj domoj, en kiuj loĝis la eminentuloj kaj la makleristoj de la vilaĝo, en la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj, epoko kiam la teksistoj faris la riĉecon de la paroĥo...

Kore de granita tero superata de la fiera urbo Josselin, for de la gravaj komunikaj aksoj, Lizio estis je la komenco de la 1980aj jaroj por multaj nur malgranda bretona vilaĝo destinata al forlaso. Tio estis sen kalkuli kun la fiera decidemo de la loka loĝantaro, kiu tiam decidis relanĉi la ekonomian agadon per sistema politiko de restaŭrado de la arkitektura heredaĵo.

Mairie (Urbodomo)
Place du Martray
56 460 Lizio
Tel : 02 97 74 92 67

Lizio : Muzeo de la poeto feraĵisto (Musée du Poête Ferrailleur)

Neforgesebla vojaĝo

 

1h30 en nekutima kaj turbulenta mondo de regiona artisto. Ekde la rubokolektado, li inventas movajn, akvajn aŭ muzikajn skulptaĵojn, aŭtomataĵojn, amuzajn maŝinojn, mirindajn fontanojn, ktp.
Grandekrana filmo akompanos vian ensorĉiĝon.
Nova kaj senkompara en Francio : ekologia domo, kiu kolektas kaj transformas la postuzan akvon, la sunradiojn kaj la venton.

Adreso : Musée du Poète Ferrailleur - La Ville Stéphant - 56460 LIZIO
Tel./faks. : 33 (0)2.97.74.97.94


Lizio : ekomuzeo de la malnovaj metioj (Ecomusée des Vieux Métiers)

 

Vera memoraĵo de Bretonio : rekonstruo de malnovtempaj butikoj, de internoj de farmobienoj, de metiistaj laborejoj, de klasoĉambro de la jaro 1900, de aŭtoriparejo de la 1900-aj jaroj. Pli ol 50 000 iloj, malnovaj objektoj, mebloj, ludiloj prezentataj en tiestempa etoso, priskribas pli ol 60 malaperintajn metiojn kaj la malnovtempan kamparan vivon.
Miriga kolekto kaj emociplena loko por etuloj kaj altuloj.

Adreso : Ecomusée des Vieux Métiers - Alain GUILLARD - "Bobhuet" - 56460 LIZIO
Tel. : 33 (0)2.97.74.93.01 - Faks. : 33 (0)2.97.74.70.84
E.adreso : guillard@minitel.net

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo