Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: dubranĉa ilo por desegni diskojn 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Carnac : prahistoria muzeo, menhirvicoj de Ménec, arkeoskopo

Carnac : prahistoria muzeo (Musée de Préhistoire)

La evoluo de la vivo de la homo ekde 450 000 jaroj antaŭ Kristo ĝis la fino de la romia epoko en la regiono de Carnac. Riĉa kolekto el pluraj miloj da objektoj : fajnaj poluritaj hakiloj, juveloj, potaĵoj, ktp. ebligos al vi ekscii pri la vivo de la megalit-starigistoj en Neolitiko.

Utilaj informoj : Komentataj vizitoj por la lernejaj grupoj (rezervado necesa).
Vizitresumoj en fremdaj lingvoj.
Alirebleco por handikapulaj rulseĝoj.

Adreso : Musée de la Préhistoire - 10, place de la Chapelle (centre bourg) - 56340 CARNAC
Tel. : 33 (0)2.97.52.22.04 - Faks. : 33 (0)2.97.52.64.04


Carnac : arkeoskopo (Archéoscope)

Menhirvicoj de Ménec (Alignements du Ménec)
Tiu granda multimedia spektaklo klarigas la diversajn hipotezojn pri la ĉeesto de la menhirvicoj.
Utiligante la plej modernajn teknikojn, la arkeoskopo plonĝigos vin en bildan kaj sonan kirliĝon por sentigi al vi la mirindan karakteron de tiu atestaĵo lasita de nia prauloj.

Adreso : Alignements du Ménec - 56340 CARNAC
Tel. : 33 (0)2.97.52.07.49 - Faks. : 33 (0)2.97.52.19.76

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo