Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro estis kreita la asocio 'SAT'? 
     
Esperanta vorto por: epoko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Vitré (arta kaj historia urbo), la mirinda vekiĝo de mezepoka urbo

En la XVa jarcento, la bonhaveco de Vitré estas legebla en la riĉa arkitektura heredaĵo karakterizata de la ĉieesto de domoj kun akuta pinjono, kun lignaj strukturoj kaj porĉo.
Neniu urbo en Bretonio konservas senŝanĝaj tiom da stratetoj de la XVa kaj XVIa jarcentoj, kiel tiuj arigitaj interne de la urbomuroj, sude de la preĝejo Notre-Dame, belega ekzemplo de la flamgotika stilo (1420-1550).
Enkorsetigita en siaj remparoj, apenaŭ reaktivigita en la XIXa jarcento per la alveno de la fervojo, Vitré vivas dum preskaŭ du jarcentoj en profunda letargio kiel vera relikva mezepoka urbo. Ĝi vekiĝas komence de la 70aj jaroj kaj retrovas sian malnovtempan dinamismon por fariĝi unu el la ĉefaj polusoj de la ekonomia disvolviĝo en Bretonio.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Place Saint-Yves
35 500 Vitré
Tel : 02 99 75 04 46


Muzeo de la kastelo (Musée du château)

 

La muzeo (placo de la kastelo) loĝanta en la kastelo de Vitré estis fondita en 1876 de Arthur de la Borderie laŭ la enciklopedia spirito de ties epoko.
Ĝi celas la prezenton de la mezepokan defendokastelon. Tie estas videblaj objektoj.
Malkovrinda estas la "kamero de kuriozaĵoj".

Informoj : servo de la muzeoj kaj heredaĵo (service musées patrimoine) - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.54
Gvidataj vizitoj de la urbo, aliru al la turismoficejo (Office du Tourisme) - 35500 VITRE - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.46


Muzeo de sankta-Nicolas (Musée Saint-Nicolas)

 

Muzeo pri "sakra arto" faka pri religia juvelarto de la 19-a j.c. kaj de la unua duono de la 20-a j.c., situanta en la malnova kapelo de la hospitaloj (strato Pasteur) de la 15-a kaj 16-a j.c. kaj en la ĥoro de la religiulinoj (17-a j.c.). Muraj pentraĵoj (15-a kaj 16-a j.c.).

Informoj : servo de la muzeoj kaj heredaĵo (service musées patrimoine) - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.54
Gvidataj vizitoj de la urbo, aliru al la turismoficejo (Office du Tourisme) - 35500 VITRE - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.46


Muzeo-kastelo Rochers-Sévigné (Musée-château des Rochers-Sévigné)

 

En tiu kastelo de la 15-a kaj 17-a j.c., bretona rezidejo de S-ino de Sévigné, portretoj kaj memoraĵoj de la markizino.
Malkovru la francaspektan ĝardenon, influitan de la desegnaĵoj de Le Nôtre kaj vagu tra la aleoj de la parko de Rochers.

Informoj : servo de la muzeoj kaj heredaĵo (service musées patrimoine) - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.54
Gvidataj vizitoj de la urbo, aliru al la turismoficejo (Office du Tourisme) - 35500 VITRE - Tel. : 33 (0)2.99.75.04.46

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo