Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: forta antipatio 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: St-Just : Erikejoj de Cojoux kaj de Tréal, natura areo

Loko akirita kaj aranĝita de la "departementa konsilio".

Kun granda pejzaĝa riĉeco, tiu loko konsistas el erikejo tre diversa kun genistoj, uleksoj, erikoj kaj pinoj, finiĝanta per klifo super interkruta valeto, kiu ŝirmas la belan lageton de Val. La longa skista kresto de oriento al okcidento surhavas eksterordinaran megalitan aron el ŝtonkovritaj aleoj, dolmenoj, menhirlinioj , kies rango estas la dua post Carnac. Multaj marŝadaj padoj.

Ornitologia intereso - videblaj birdoj :
Purpura silvio (fauvette pitchou), blankgorĝa silvio (fauvette grisette), melodia hipolao (hypolaïs polyglotte), filoskopo (pouillot véloce), flava emberizo (bruant jaune), nigragorĝulo (tarier pâtre), eŭropa kaprimulgo (engoulevent d'Europe), turfalko (faucon crécerelle), buteo (buse variable), marĉa cirkuo (busard des roseaux) kaj blua cirkuo (busard St Martin), suda najtingalo (rossignol philomèle), arbalaŭdo (alouette lulu).

Okazaĵoj :
Ekspozicioj kaj agadoj, dimanĉe gvidataj vizitoj kaj ornitologiaj promenoj de S.E.P.N.B., tutjare laŭ petoj.

Informoj : F.A.R. 02 99 72 61 02 / SEPNB : 02 99 31 45 76

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo