Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: altrangula 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Rennes (arta kaj historia urbo), la ĉefurbo

Informoj pri : Rennes : la muzeo pri belartoj (Le musée des Beaux-Arts)

Urbo pli ol dumiljara, Rennes estis sinsekve ĉefurbo de la Redones je la kelta epoko, urbo de la konsekro je la tempo de la dukoj, sidejo de la Parlamento kaj de la Intendantejo dum la Malnova Reĝimo. Tiuj prestiĝaj roloj sendube klarigas kial ĝia arkitektura heredaĝo estas markita de nobleco kaj de soleneco.
La praa koro de Rennes estas markita per mezepoka influo. Ĝi kontrastas kun la nuna centro komplete rekonstruita post la incendiego de 1720. Sobra sed eleganta kun siaj grandaj ŝtonaj hoteloj, la nuna centro organiziĝis ĉirkaŭ du reĝaj placoj : la placo de la Parlamento kun ties luksa palaco de la la 17-a jarcento kaj la placo de la urbodomo.


 

De la keltepoka loko al la nuna teknologia poluso, Rennes rakontas la jarcentojn. La mezepokaj stratoj borderitaj de lignastrukturaj domoj respondas al la soleneco de la 18a jarcento glorita per du reĝaj placoj. La restaŭrita Parlamento de Bretonio, eksterordinara renna konstruaĵo, atestas pri la pentra kaj arkitektura arto de la franca 17a jarcento. La kapelo Sankta-Ivo (15a jarcento) prezentas la heredaĵon de la urbo al la vizitanto.

Utilaj informoj :

Malkovro de la urbo kun komentoj de gvidistoj-prelegistoj agnoskitaj de la Ministrejo de la Kulturo. Kompletaj vizitoj, vizitoj de la Parlamentejo de Bretonio, temaj vizitoj kaj ludaj prezentoj de la heredaĵo por la infanoj.

Office du Tourisme (Turismoficejo) - 11, rue Saint-Yves - C.S 26410 - 35064 RENNES CEDEX
Tel. : 33 (0)2.99.67.11.11 - Faks. : 33 (0)2.99.67.11.10
E.mail : patrimoine@tourisme-rennes.com


Rennes : la noktofaloj (Les Tombées de la Nuit) komence de julio

De pli ol 22 jaroj, ĝi estas la festivalo de la kultura diverseco.
Esprimado de la eŭropa kreiveco per la talentoj de la regionoj, tiu festivalo estas laŭvice fenestro, atestanto, rivelilo de la nuntempa arta dinamismo.
Forta je inventema programado, ĉirkaŭ la parolo (teatroj, poemoj, kantoj, ktp.)

Multaj strataj spektakloj estas senpagaj.

Por pliaj informoj : 02 99 67 11 11 aŭ www.ville-rennes.fr/rendez/rendez.htm
Rennes : Rencontres Transmusicales (transmuzikaj renkontoj) fine de novembro - komence de decembro
La Trans', en Rennes, tio estas la muzika rendevuo en la koro de la vintro.

Kun aventura spirito, la ĉiugenraj muzikoj invadas la urbon, la kvartalojn, la ĉambrojn , la trinkejojn, ktp. Kaj ĉiuj vivas laŭ la freneza ritmo de tiu festivalo - saltotabulo, kiu propulsas la karieron de talentaj artistoj : Mano Négra, Björk, Nirvana, Ben Harper, Portishead...

De la bosao al la ĝangalo, de la hiphopo al la roko, de la tekno al la salso, de la angla popo al la bretona muziko... dum 3 tagoj (precipe 3 noktoj), tio estas la festego en Rennes.

Parallele al la oficiala programado en la ĉambroj, senpagaj koncertoj aktivigas la trinkejojn. Antaŭaj versioj : Sinsémilia, Louise Attaque, Matmatah...
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo