En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Quimper (arta kaj historia urbo)
Superata de Mont Frugy, je la kunfluejo de la riveroj Odet kaj Steïr,
kiel indikas ĝia bretona nomo (Kemper = kunfluejo), Quimper okupas
aparte agrablan lokon, kiu faras el ĝi deziratan loĝan kaj
ferian lokon.
Se la kvalito de la arkitektura heredaĵo, superata per la altaj turpintoj
de la katedralo Sankta-Korenteno (Saint-Corentin), multe aldonas al la
kempera vivarto, eble estas la konstanta ĉeesto de la bretona kulturo,
la sensaco esti en urbo iom mita, kiu donas al la ĉefurbo de Kornvalo
(Cornouaille), ĝian tutan magion.
Office de tourisme (Turismoficejo)
Place de la Résistance
29 000 Quimper
Tel : 02 98 53 04 05
Quimper : Bretona Departementa Muzeo (Musée
Départemental Breton)
|
|
Palaco de la episkopoj
La muzeo
situas en la malnova palaco de la episkopoj de Kempero (Quimper). Tie estas prezentataj
riĉaj kolektoj pri arkeologio, malnova arto kaj popola arto de Finistero
(Finistère) : juveloj, statuoj, vitraloj.
Du etaĝoj estas dediĉitaj al bretonaj artoj kaj tradicioj : kostumoj,
meblaro, kempera fajenco, ktp.
|
Utilaj informoj :
Malfermo : de oktobro
al majo, ĉiutage escepte dimanĉe matene, lunde kaj feritagoj
de la 9-a al la 12-a kaj de la 14-a al la 17-a. De junio al septembro,
ĉiutage de la 9-a al la 18-a
Prezoj
: adolto 25F, pensiulo, studento, groupo 15F, senpaga por infanoj
malpli ol 11-jaraj, malpli ol 18-jaraj (de oktobro al majo), lerneja grupo - senpaga
dimanĉe posttagmeze de oktobro al majo
Musée départemental breton (bretona departementa muzeo) - 1, rue du roi Gradlon - 29000 QUIMPER
Tel. : 33 (0)2.98.95.21.60 - Faks. : 33 (0)2.98.95.89.69
E.Adreso : musee.breton@CG29.fr
|
Quimper : Gouélia
Mara kompanio de tradiciaj ŝipoj (Compagnie
maritime de navires traditionnels)
|
|
Krozadoj onborde de "Corentin", "Dalh Mad", "La Belle Angèle".
Kiaj estu via manovradscio aŭ viaj fizikaj kapablecoj,
en situacio de plej granda komforto, vi gustumos la
plezurojn de la tradicia velado.
Vi estos en la agokoro kaj rapide lernos, gvidata de ŝipanaro
feliĉa montri sian scion.
Privilegiitaj atestantoj de la manovroj, vi malkovros la veran signifon
de la vorto "ŝipanaro".
En tajdodaŭro, en daŭro de mara festo aŭ de fora krozado,
enŝipiĝu sole, familie, grupe (kompaniestraro, seminarioj,
kompania komitato, asocio, lernejanoj, ktp).
Gouélia zorgas pri ĉio (onbordaj kaj haltejaj manĝoj,
surtera loĝado, ktp.).
|
Utilaj
informoj :
Pluraj ŝipoj
:
"Corentin" :
Enŝipiĝo por la tago : 27 - por krozado : 12
"La Belle Angèle" :
Enŝipiĝo por la tago : 23 - por krozado 10
"Dalh Mad" :
Enŝipiĝo por la tago : 18 - por krozado : 6
Bazhaveno : Concarneau.
Gouélia,
compagnie bretonne de navires traditionnels - 6, rue J.B Bousques
- 29000 QUIMPER
Tel. : 33 (0)2.98.65.10.00. - Faks. : 33 (0)2.98.65.10.04
|