En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Combrit, poldero kaj arbareto de Roscoure (natura areo), muzeo de la cidro
Malnova marĉo, kiun la homoj sekigis per la konstruado de digo meze de la XIXa
jarcento, kaj poste aranĝis kiel grandan anglan parkon, kies muretoj kaj
pontoj ankoraŭ pensigas pri tio, la Poldero de Roscouré estas
hodiaŭ vasta aro da diversaj medioj :
265 hektaroj da arbareto, da malsekaj zonoj, da dunaj masivoj...
Instruaj kaj marŝadaj padoj.
Natura intereso - videblaj specioj :
La poldero kaj la arbareto de Roscouré estas loĝataj de vegetalaro el kverkoj,
frangoloj (bourdaine), orkideoj, salikoj kaj pinoj.
Proksime 60 specioj da censitaj birdoj, kiuj atestas pri la riĉeco de la
faŭno : kanemberizo (bruant des roseaux),
arbara skolopo (bécasse des bois), turfalko (faucon crécerelle),
nigra milvo (milan noir), buteo (buse variable),
griza ardeo (héron cendré), verdkapa tadorno (tadorne de Belon)...
Okazaĵoj :
Vizitoj, lernejaj agadoj tutjare laŭ petoj.
Informoj : 02.98.56.45.04
Combrit : bigudena muzeo de la cidro (Musée
du Cidre Bigouden)
|
|
Tiu muzeo montras la historion de la pomo en Bretonio, la laboron en
la pomarbejo, malnovajn pompremilojn, la transformiĝon de la pomo
en cidron, same kiel la ilojn por produkti brandon el cidro.
Gvidata kaj komentata vizito, sekvata de gustumado de cidro, naskiĝinta
de la harmonio de la grundo kaj de la klimato de la suda bretona marbordo.
La kornvala cidro estas strukturita kun orkolora robo kaj fruktaj aromoj.
|
Aliro : inter Pont l'Abbé kaj Bénodet,
en suda Finistero
Adreso : Musée du cidre - 29120 COMBRIT
Tel. : 33 (0)2.98.51.90.84 - Faks. : 33 (0)2.98.57.05.79
|