Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: ŝuldo aŭ sumo de ŝuldo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Clohars-Carnoët : natura bieno de Saint-Maurice, natura areo

La loko etendiĝas sur 120 hektaroj sur la bordoj de la Laïta kaj ĉe la rando de la arbaro de Carnoët.

En St Maurice estas la postrestaĵoj de cistercia abatejo nun restaŭrata ekde 1992. La oranĝarbejo, konstruita de la monaĥoj akceptas la publikon. Pado por longa marŝado G.R. 34 E.

Natura intereso - videblaj specioj :
Ĉeesto de 5 malsamaj medioj : estuaro, arbaro, erikejo, lageto kaj herbejoj.
Multopa flaŭro : sekvojo (séquoia), abela ofriso (ophrys-abeille), vila ajugo (bugle de Genève)...
La estuaro de la Laïta estas restada loko por la birdoj, kiuj sin sekvas laŭ la ritmo de la tajdoj kaj de la sezonoj : malgranda egretardeo (aigrette-garzette), verdkapa tadorno (tadorne de Belon), granda kurlo (courlis cendré), blankventra tringo (chevalier guignette), muta cigno (cygne tuberculé)...

Okazaĵoj :
Liberaj aŭ gvidataj vizitoj ĉiuposttagmeze de la 15a de Junio ĝis la 15a de Septembro kaj ekstersezone laŭ petoj, ekspozicio de la flaŭro, historio de la lokoj tutjare.

Informoj : Abbaye de St Maurice (abatejo) : 02.98.71.65.51

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo