Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: ŝuldo aŭ sumo de ŝuldo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Brest : nacia muzeo de la Ŝiparo

Brest : Nacia Muzeo de la Ŝiparo en la kastelo de Brest (Musée National de la Marine du château de Brest)

 

Fondita en la 3-a j.c. sur la bazoj de gallo-romia kastelo, la kastelo de Brest estas mezepoka fortreso plibonigita de Vauban. Sieĝata de Duguesclin, okupita de Anglio, vizitata de Anna de Bretonio, kiu preĝis en la konservata oratorio, revolucia prizono, bretona antaŭ ol fariĝi franca, la kastelo de Brest estas la koro kaj la animo de la urbo de antaŭ 17 jarcentoj.
Tiu impona fortreso estas ankaŭ la plej rimarkinda monumento en Bretonio.
La muzeo de la ŝiparo (Musée de la Marine) estas en la turo Magdalena (Tour Madeleine), en la portalo Paradizo (Portail Paradis) konstruita en la 15-a j.c. kaj en la ĉefturo starigita inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj. La vizito de la kastelo-muzeo iras tra la turoj kaj la koridoroj kaj malkovrigos al vi belegajn alrigardojn al la rodo, al la havenoj kaj al Penfeld.
La kolektoj de la muzeo priskribas la maran historion de la granda haveno volata de Richelieu ĝis nun.
Arkeologia sekcio estas nun preparata, ariganta gravajn meblarojn el submaraj fosadoj. La submarŝipo s622, unu el la lastaj ekzempleroj de poŝsubmarŝipoj Seehund, same kiel ŝipaĉo de fuĝintoj, estas videblaj dum la rondira vizito.

Adreso : Musée de la marine - Château de Brest - 29240 Brest
Tel. : 33 (0)2.98.22.12.39 - Faks. : 33 (0)2.98.43.30.54


Brest : Société Azénor en rade de Brest (Kompanio Azenor en la rodo de Brest)

 

Belega akvospaco je 150 kv.m, kie preterpasas militŝipoj, nukleaj submarŝipoj, komercaj ŝipoj, plezurŝipoj kaj kurŝipoj.
Krozado - promenado : komentata vizito de la milita haveno kaj de la rodo (1h30).
Krozado tagmanĝo-vespermanĝo : vizito de la rodo ĝis Landévennec (3h15).
Transrodiro Brest-Le Fret (duoninsulo Crozon) : rapida transiro.

Utilaj informoj :

Enŝipiĝo : port de plaisance du Moulin Blanc (plezurhaveno de blanka muelejo) apud Océanopolis kaj port de commerce (1er bassin) (komerca haveno - unua baseno)

Krozadoj de aprilo ĝis septembro sed tutjare por grupoj laŭ mendo.

Société Maritime Azénor - Port de plaisance du Moulin Blanc - BP40 - 29281 BREST CEDEX
Tel. : 33 (0)2.98.41.46.23 - Faks. : 33 (0)2.98.41.46.50


Compagnie maritime Penn Ar Bed (Mara kompanio Penn Ar Bed)

 

Ouessant-Molène-Sein, ĉiutage, tutjare.
Enŝipiĝu por la insuloj Molène, Ouessant kaj Sein kun la mara kompanio Penn Ar Bed.
Malkovru la 3 insulojn de la finistera pinto, onborde de niaj altmaraj ŝipoj, aparte fabrikitaj por la komforto de via transiro.

Utilaj informoj :

Molène - Ouessant : deiro de Brest aŭ de Le Conquet ĉiutage, tutjare; de Camaret nur somere. Tel. : 33 (0)2.98.80.80.80 Faks. : 33 (0)2.98.33.10.08

Sein : Deiro de Audierne (Société Evette = kompanio Evette) ĉiutage, tutjare.
Deiro de Camaret somere dimanĉe. Tel. : 33 (0)2.98.70.70.70; Faks. : 33 (0)2.98.75.01.14

Necesigas rezervadon : TTT : http://www.penn-ar-bed.fr
Adreso : Penn Ar Bed - 1er Eperon Port de Commerce - BP 80713 - 29607 BREST CEDEX

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo