Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: decido inter diversaj vidpunktoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Paimpol, areo kaj abatejo de Beauport, muzeoj

Paimpola epopeo pri fiŝkaptado de moruoj en Islando, prelego de Louisette Rigault en Plouézec (Aŭgusto 2000)

Abatejo de la 13-a jarcento konstruita sur privilegia natura loko inkludanta arbarmasivon kaj marbordan masivon je 40 hektaroj, kies monaĥoj sciis tiri profiton dum jarcentoj. Nuna programo por reliefigi ĝin kaj restaŭri la lokon kaj la monumenton.
Marborda pado G.R.34 (longa marŝado).

Natura intereso - videblaj specioj :
La marĉo apartenas al la malseka zono de la golfeto de Kerity, kiu akceptas vintrajn akvobirdojn : kolringa ansero (bernache cravant), malgranda egretardeo (aigrette garzette).
Kanejo utilas por la nestado de la marĉa silvio (fauvette de marais) kaj la kanbirdo (rousserole effarvate).

Okazaĵoj :
Ekspozicioj, liberaj kaj gvidataj vizitoj, lernejaj agadoj tutjare kaj kulturaj agadoj lunde en Julio kaj jaŭde en Aŭgusto.

Informoj : Abbaye de Beaufort (abatejo) : 02.96.20.97.69


Abatejo (Abbaye) de Beauport

  Fondita en la 13-a j.c., tiu abatejo estis en la mezepoko, grava haltejo por la anglaj pilgrimantoj sur la vojo al Kompostelo. Ĝi estis unuaranga ekonomia centro kaj ĝi montras hodiaŭ la rebrilon de sia brila pasinteco. La bieno de Beaufort estas areo de la marborda konservatorio (Conservatoire du Littoral).

Proponoj 2000 : marborda rondiro " 8 jarcentoj da naturo ĉirkaŭ Beauport ", komentataj vizitoj de la abatejo ĉiutage en Julio kaj Aŭgusto

Spektakloj : lunde, julie, rakonta nokta promenado "nokte, la ŝtonoj kantas"; aŭguste, torĉlumigitaj vesperoj kun tradiciaj bretonaj kontoj je la 21-a.

Informoj kaj spektakla rezervado Tel. : 33 (0)2.96.55.18.58 - Faks. : 33 (0)2.96.55.18.56

Adreso : Abbaye de Beauport - 22500 PAIMPOL
TTT : www.abbaye-beauport.com - E.adreso : abbaye.de.beauport@wanadoo.fr


Muzeo de la maro (Musée de la Mer)

  Ekspozicio "fiŝkaptisto en Islando, de Loti al Rudaux"
De la 24-a de aprilo ĝis la 17-a de septembro

La Muzeo de la Maro, situanta sur la strato de Labenne (Rue de Labenne), je du paŝoj de la haveno, enhavas konstantan kolekton pri la loka mara heredaĵo priskribantan la islandan epopeon. Unu el la ĉambroj akceptos la ekspozicion "fiŝkaptisto en Islando, de Loti al Rudaux".

Office de Tourisme - Place de la République - 22500 PAIMPOL
Tel. : 33(0)2.96.20.83.16 - Faks. : 33(0)2.96.55.11.12


Muzeo de la kostumo (Musée du Costume)

  Kreita en 1990, vivigata de la kultura klubo "Anjela Duval" kaj de la magistrato, la muzeo de la kostumo elmontras sur la teretaĝo la tradician domon de la regiono Goëlo-Trégor.

Informoj al la turismoficejo : Office du Tourisme au 33 (0)2.96.20.83.16

Adreso : Musée du Costume - Rue Raymond Pellier - 22500 PAIMPOL


La vaportrajno de Trieux (La Vapeur du Trieux)

  Inter Paimpol kaj Pontrieux, revivu la ĉarmojn de la malnovtempaj vojaĝoj onborde de la fama vaportrajno de Trieux ! 40-minuta halto ĉe la nobeldomo de Traou-nez, en la mezo de arbaro, ebligos al vi gustumi la lokaj frandaĵojn je la sono de bretona muziko.
Deviga rezervado.

Adreso : La Vapeur du Trieux - Avenue du Général de Gaulle - 22500 PAIMPOL
Tel. : 33 (0)2.96.20.52.06 - Faks. : 33 (0)2.96.55.18.76


Paimpol : ŝipo Le"Vieux Copain" (la malnova amiko)

 

Bela tago neniam finiĝas...
Franda miksaĵo de navigado tra la 96 insuloj el rozkolora granito de la arkipelago de Bréhat, kaj de piedira malkovro de la diversaj heredaĵoj : natura, arkitektura, homa, arta (kolonio de marbirdoj, abatejo de Beauport, maraj lumturoj, estuaro de Trieux, maraj muelejoj, maristoj kamparanoj, vitromastroj, fiŝkaptistoj).

Utilaj informoj : luebla ŝipo por 28 personoj.

SARL " Vieux Copain " - 49, rue du Goas-Plat - 22500 PAIMPOL
Tel. : 33 (0)2.96.20.59.30 - Fax : 33 (0)2.96.22.07.33
E.adreso : Vieux-Copain@wanadoo.fr

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo