Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: luksa festa manĝo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Renkonte al la bazaroj de Bretonio

Miksitaj aromoj, kunmetiĝo el tero kaj akvo, ĉirkaŭbrakas la stratojn kaj la placojn. Manoj sin etendas, aliaj sin premas. La langoj sin liberigas. la gestoj estas ampleksaj kaj la paŝoj netroaj. La kolbasa salkrespo konkurencas la freŝan ostron kaj tie la brodistinoj senfine kroĉetas. Jen tago de bazaro kaj en Bretonio, festotago.



La bretonaj bazaroj estas sennombraj. Neniu urbo aŭ vilaĝo sen la koloroj, la parfumoj, la talentoj, kiuj estas la ĉarmo de la lokoj kaj la identecoj de la grundoj. Loka bazareto aŭ regiona bazarego, ili ĉiuj estas unikaj, kaj ĉiuj allogaj. Marda, sabata, lunda, semajna aŭ sezona, matena aŭ nokta, fiŝa, bova, kriaj, tradiciaj aŭ biologiaj, manĝaj aŭ metiistaj... ĉiam estas bazaro je du paŝoj de via loĝejo.


Laŭ la sezonoj, Bretonio produktas siajn multnombrajn riĉaĵojn kaj eĉ pli, ĝi paradmontras ilin. Artiŝokoj de Roscoff kaj de la regiono Goëlo, florbrasikoj de Saint-Pol de Léon, kokosoj (cocos) de Paimpol, pomoj "renedo de Armoriko"... Famaj inter ĉiuj, la fragoj de Plougastel-Daoulas kaj la andujoj de Guéméné... Plataj ostroj de Belon, de Cancale aŭ de Quiberon, palinuretoj de Loctudy aŭ de Guilvinec, mituloj kaj salikokoj de la golfeto de Mont-Saint-Michel, jakobaj pektenoj de Saint-Brieuc, kortobirdoj de Janzé... La vortaro de la lokaj produktoj estas manĝo ja abunda...


Ĉie en la regiono, bazaroj kaj lokaj festoj aldoniĝas por antaŭigi la produktojn de la grundoj kaj de la marbordoj. Por ili duobla zorgo : aŭtenteco kaj kuniĝamo. Sed ankaŭ la kvaliton, la plejbonon, la kremon de la loko, oni venas por serĉi ĉe la produktistoj, la legomistoj, la bredistoj aŭ la metiistoj. Kiam la detalo kaj la faroscio estas reĝoj. Kiam nur la saporo plej gravas. Kiam ĉiuj postuloj fariĝas leĝo.


Por ekscii pli pri la foiroj kaj la bazaroj de Bretonio (tradicia bazaro, biologia, nokta, farmobiena, "au cadran", foiro de la Teillouse), petu la broŝuron "Marchés de Bretagne" (bazaroj de Bretonio) al :

INFORMOJ PRI BRETONIO : 02.99.36.15.15
E-poŝto : tourism@region-bretagne.fr
Interneto : www.brittanytourism.com
Regiona Interneto : www.region-bretagne.fr
La turismaj oficejoj kaj la turismaj akceptejoj de Bretonio.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo