En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: la natura parko de Armoriko - le parc naturel d'Armorique
Tiu parko etendiĝas sur 39 kamparaj vilaĝoj de Finistère, tio
estas 172 000 hektaroj kaj ĝi arigas 56 000 loĝantojn.
Ĝi enhavas insulan kaj maran parton kaj parton, kiu enhavas la malnovan montaron de
la Montoj de Arrée.
Malkovrindaj lokoj :
- la mueliloj de Kerouat en Commana,
- la domo Coenec en Saint-Rivoal,
- la domo de la rivero kaj la domo pri fiŝbredado en Sizun,
- la domo de la mineraloj en Crozon,
- la muzeo de la kampara lernejo en Tregarvan,
- la muzeo de la abatejo en Landevennec,
- la muzeo de la sovaĝa bestaro kaj de la ĉasado en Scrignac,
- la domo de la paroĥestro en Loquefret,
- la domo de Niou kaj la muzeo de la lumturoj kaj flossignaloj en Ouessant,
- la muzeo de la kampoj en St-Ségal,
- la nacia botanika parko de Brest,
- la muelilo de Chaos en Huelgoat.
Parc national
régional d'Armorique
15, place aux foires
BP 27
29 590 Le Faou
Tél : 02 98 81 90 08
|