En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La kalvarioj (Les calvaires)
La kalvario, monumento kun originala dezajno en Bretonio, arigas ĉirkaŭ la
krucumita Kristo, akompanata de la Virgulino kaj de Sankta Johano, de la epizodoj
de la Pasiono. La soklo de la kruco estas riĉigita de pli malpli granda nombro
da scenoj de la vivo de la Kristo aŭ de la Virgulino kaj povas havi monumentajn
dimensiojn.
Kelkaj ekzemploj :
- La finisteraj kalvarioj de
Guimiliau (pli ol 200 personstatuoj laŭ du niveloj) (1581-1588),
Saint-Thégonnec (1610),
Pleyben (28 epizodoj de la vido de la Kristo) (1555)
kaj de Plougonven (1554) estas la plej spektindaj.
- La kalvario de Tronoën (Finistère = Finistero),
la plej malnova en Bretonio (1450), estas ortograma kaj laŭ du niveloj.
- La finisteraj kalvarioj de Quilinen
(1547) kaj de Saint-Venec (XVIa), similaj, havas ortograman formon.
La statuo de la krucumita Kristo respondas al la kontraŭflanka statuo
de la resurektita Kristo.
|