Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: sono de akvo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Bretonio, dokumento de ENST

Traduction en espéranto d'un document de l'ENST.
Retour au site de l'ENST
Rimarkoj kaj proponoj, klaku al : zorganto
Remarques et propositions : Administrateur




Bretonio : regiono kun tradicioj malkovrinda
Tabelo de la enhavo

ENKONDUKO

I.Bretonio : teritorio
1.Orienta & Okcidenta Bretonioj (Haute & Basse-Bretagne)
2.La megalitoj

II.Tradicia Bretonio
1.La bretona lingvo
2.La bretonaj kufoj kaj kostumoj

III.La bretonaj simboloj
1.La sankta patrono de Bretonio
2.La loko de la arboj
3.La "Gwenn Ha Du" (bretona standardo)
4.La ermeno
5.La triskelo

IV.Muziko kaj Danco en Bretonio
1.Historio de la Muziko en Bretonio
2.La muzikinstrumentoj
3.La tradiciaj bretonaj dancoj
4.Muzika renoviĝo

KONKLUDO





ENKONDUKO

Chateaubriand priskribis Bretonion kun la sento aparteni al marĝena popolo vivanta en regiono, kiu havas nenion komunan kun ĉio, kio ĉirkaŭas ĝin : "Bretonio, ĝis nun apenaŭ konata en nia historio, konsistigis je la okcidenta fino de Francio, ŝtaton malsaman al la resto de la reĝlando pro la genio, la moroj kaj la lingvo de parto de ĝiaj loĝantoj." Chateaubriand ankaŭ estis bildiginta ĝin per malnovaj abatejoj, pajlokovritaj kabanoj, ileksplenaj arbaroj kaj ankaŭ erikoj kun dissemitaj druidaj ŝtonoj.

Certe, la realeco ne estas ekzakte tiu priskribita de la verkisto, sed liaj tekstoj konformas al la tradicia bildo de Bretonio.

Bretonio estas la lando, kie la imago kaj la realo senĉese intermiksiĝas en dekoro, kie la suno konstante ludas kun la brumo. Tio estas lando sur kiu vagas antikvaj tradicioj. Fakte, tio estas la reĝlando de la tradicioj, tiuj, kiujn oni rakontas dum vesperkunvenoj, same kiel tiuj kiuj estas travivataj kaj aktualigitaj de la hodiaŭaj Bretonoj. Ili estas la heredantoj de unu el la plej malnovaj eŭropaj kulturoj, kaj ili fieras pri tio. Tio estas kio konsistigas la bretonan misteron. Tio estas kio diferencigas Bretonion disde la aliaj provincoj : tiu aspekto de la estinteco en eterna nuntempo.

Mi prezentos al vi en tiu dokumento kelkajn bretonajn tradiciojn por dezirigi al vi daŭrigi la malkovron de tiu mistika regiono.

Post precizigo de kelkaj nocioj pri la teritorio de Bretonio, ni montros la tradician flankon de Bretonio, kaj aparte ties lingvon, ties simbolojn kaj ties kostumojn. Fine, la ekzemplo de la muzikevoluo en Bretonio helpos al ni por pli bone kapti la misterajn flankojn de tiu regiono.



I. BRETONIO : TERITORIO

Bretonio (Breizh en la bretona), havas surfacon de 34281 kvadrataj kilometroj, kaj enkalkulas proksimume 3 860 000 enloĝantojn. La nacia lingvo estas la bretona (brezhoneg). Nantes (Naoned) estas ĝia historia ĉefurbo.

1a mapo


La romiaj aŭtoritoj instalis la unuajn bretonajn soldatojn kaj ties familiojn en la duoninsulo, kiun tiuj lastaj nomis "Lodav", por zorgi pri la defendo (La Bretonoj estis romiaj ŝtatanoj ekde la konkero de la insulo Britio en la 43a jaro antaŭ Kristo). La unua concesio de teritorio okazis ekde la 383a jaro, sekvata de grava enmigrado ĝis la VIIa jarcento, konsistiganta landon kun kelta civilizacio, nomatan eta aŭ malpligranda Britio, aŭ pli simple Bretonio. Bretonio fariĝas unuigita kaj sendependa reĝlando en 851, ĝis la Traktato de Unuiĝo inter Francio kaj Bretonio en 1532. Tamen ĝi konservas sian aŭtonomion ĝis 1789, kiam Bretonio estas "forstrekita" per leĝo, kaj poste partigita en 5 departementojn, plus kelkaj vilaĝoj (kontraŭvole) integritaj en la departemento Vendée. Dekreto en 1955, kiu konfirmis la dividon de la 30a de Junio 1941 decidita de la registaro de Vichy, kreis regionon "Bretonio" al kiu mankas la 5a departemento Loire-Atlantique, tio estas unu kvinono de la teritorio, kvarono de la loĝantaro kaj preskaŭ duono de la Brutta Interna Produkto. La administra Bretonio konsistas hodiaŭ el 4 departementoj : Finistero (Finistère signifanta "fino de la tero"), la Armoraj Marbordoj (Côtes d'Armor" signifanta "marbordoj de la marlando" antaŭe nomata Nordaj Marbordoj, france "Côtes du Nord"), Morbihano (Morbihan nomata tiel de la konstituciuloj de 1789, la "malgranda maro"), kaj Illo-kaj-Vileno (Ille-et-Vilaine, de la nomo de du riveroj, kiuj trairas ĝin).


1. Orienta kaj Okcidenta Bretonioj (Haute & Basse-Bretagne)

La armorika duoninsulo partiĝas en du grandaj lingvaj regionoj. En la orienta parto (Orienta Bretonio) oni parolis la galezan lingvon (latinida lingvo). En la okcidenta parto (Okcidenta Bretonio), oni parolis la bretonan (kelta lingvo). Pro tiuj du lingvoj, tiuj du partoj de Bretonio heredis malsamajn tradiciojn kaj kulturojn.

Tiel la parola galeza tradicio (kanzonoj, kontoj de Orienta Bretonio) videble sin ligas al la malnova franca literaturo. La galezoj ĉiam estis kompleksitaj pro sia lingvo (nek bretona, nek franca) kaj pro siaj tradicioj.
La Okcidenta Bretonio (Breizh-Izel), konsistas el kvar grandaj "landoj", kiuj ne respondas al la departementaj limoj sed kiuj kovras la malnovajn episkopejojn de Quimper, de Saint-Pol de Léon, de Tréguier kaj de Vannes. Tiuj landoj nomiĝas Kornvalo (Cornouaille en la franca, Kerne en la bretona), Leono (Léon, Leon), Tregoro (Trégor, Treger) kaj Vannolando (Vannetais, Guénned). Interne de ĉiu "lando", ekzistas subdividoj fonditaj sur komuna sento (pli malpli asertita) de aparteno al iu grundo (bretone "bro") kaj sur apartaj lingvaj, vestaj, dancartaj kaj muzikaj tradicioj. Por ekzemplo, Vannolando konsistas el la Vanna lando (ĝuste nomita) (bretone "Bro Guéned"), la lando de Auray (france "le pays d'Auray", bretone "Bro an Alré"), la lando de Baud (france "le pays de Baud", bretone "Bro Baud"), la lando de Pontivy (france "le pays de Pontivy", bretone "Bro Ponti"), la lando Poulet (france "le pays pourlet", bretone "Bro Pourlet") kaj la lando de Lorient (france "le pays de Lorient", bretone "Bro an Oriant").




2. La Megalitoj

La megalitoj estas grandaj ŝtonoj (de la greka "megas" : granda, kaj "lithos" : ŝtono) lokitaj fare de la homoj de la neolitiko, inter la jaroj 5000 kaj 2000 antaŭ Kristo. Bretonio posedas la plej grandan nombron kaj la plej grandan diversecon de tiuj ŝtonoj. Restas pli ol 3000 da tiuj grandaj ŝtonoj en la sola regiono de Karnak (france "Carnac"). La signifo kaj la origino de tiuj megalitoj estas necertaj. Inter ili, oni distingas du ĉefajn tipojn : la menhirojn kaj la dolmenojn.

LA MENHIROJ
De la bretona vorto signifanta "longa ŝtono", la menhiroj estas lokitaj laŭ pluraj manieroj.
La izolitaj menhiroj, kutime tre altaj, estis lokitaj sur akvopunkto, sur kulmino aŭ proksime de tombo. La menhiro de Kerlaos-en-Plouarzel (departemento "Finistère") estas alta je 20 metroj, la granda menhiro de Locmariaquer (en departemento "Morbihan") hodiaŭ rompita en kvin pecoj, estis longa je 30 metroj kaj pezis proksimume 350 tunojn.



La grupigitaj menhiroj lokitaj laŭvice, nomataj alliniĝoj, estas la restoj de religiaj monumentoj konsekritaj al la sunkulto. Iuj, lokitaj en paralelaj vicoj, aliras al duoncirklo aŭ kromleĥo, kiel en Carnac (departemento "Morbihan"); aliaj sin krucas, kiel en Lagatjar (duoninsulo Crozon, departemento Finistère). Tiuj linioj ŝajnas astronomie direktitaj, pli malpli je kelkaj gradoj, aŭ laŭ la kardinalaj punktoj, aŭ laŭ apartaj sunaj aŭ lunaj leviĝoj aŭ subiroj, tiel ebligante la antaŭvidon de la eklipsoj.
Konsiderante ilian grandecon kaj mason, la menhiroj estis lokitaj fare de la homoj de la neolitiko, kiuj posedis nur malmultajn ilojn kun nesufiĉa grandeco, laŭ la sekvanta maniero :



LA DOLMENOJ
Oni pensas, ke la dolmenoj (de la bretona vorto signifanta "tablo el ŝtono") estas funebraj kameroj. Origine konsistanta el kamero kaj alirkoridoro (Barnenez, la Tablo de la Komercistoj (france "Table des Marchands")...), la dolmeno fariĝas longa kubuta koridoro (les Pierres-Plates, le Rocher), unika longa aŭ ortograma kamero (La Roche aux Mougau) aŭ en formo de Vo (Ty-ar-Boudiged, Liscuis). Megalita arto disvolviĝis sur la vandoj de la dolmenoj (Gavrinis, Table des Marchands, Pierres-Plates...) same kiel sur iuj menhiroj (Granda Menhiro de Locmariaquer, La Tremblaye).
La dolmenoj estis aŭ konstruitaj unue sur la grundo, kaj poste kovritaj per teramaso (la tumulo), aŭ fositaj en la grundo aŭ instalitaj en artefarita groto. La plej multo estas senkovrigitaj kaj sin trovas subĉielaj. La rondaj tumuloj de la interno de la lando estas pli novaj ol la tumuloj kun fermitaj ĉambroj, kiel tiu de Saint-Michel en Carnac longa je 120 metroj kaj alta je 12 metroj. Ilia konstruado daŭris ĝis la jaro 1000 antaŭ Kristo.



La kairnoj estas tumuloj el sekaj ŝtonoj. Tiu de Barnenez superanta la golfeton de Térénez kaj la estuaron de la rivero de Morlaix datumas de pli ol 5000 jaroj antaŭ Kristo. Tiu de Gavrinis, ĉe la enirejo de la golfo de Morbihan estas malpli malnova. Iuj tumuloj liveris neneglekteblajn kvantojn da tre belaj objektoj : poluritaj hakiloj, ornamaĵoj kaj belegaj kolieroj el "callaïs". La muzeoj de Carnac kaj de Vannes prezentas aparte riĉajn kolektojn de tiuj unuaj artaj verkoj.
Norde de Bretonio, oni plej ofte trovas ŝtonkovritajn aleojn, formitajn el duobla vico el starantaj ŝtonoj, kovritaj per slaboj kaj kelkfoje gravuritaj.



II. TRADICIA BRETONIO

1. La bretona lingvo

La bretona lingvo apartenas al la grupo de la keltaj lingvoj, originantaj, same kiel la latina kaj la germana lingvoj de primitiva hindeŭropa lingvo. Oni distingas du kategoriojn da keltaj lingvoj : la gaela kaj la brittona. La unua estas parolata en Irlando, en Skotlando kaj sur la Insulo de Man. La brittona malnovtempe konsistis el la gaŭla lingvo kaj el ĉiuj dialektoj, kiuj elkreiĝis. Ĝi naskis la kimran (cymraeg) en la duoninsulo de Cornwall, kaj fariĝis la nuna bretona (bretone "brezhoneg", en la armorika duoninsulo. En la Xa jarcento, la bretona estis plej parolata : okcidente de linio iranta de la golfeto de la Monteto St Michel al la estuaro de la rivero Loire. Notinde estas ke, Nanto (Nantes) kaj Renno (Rennes), la du ĉefurboj de Bretonio, neniam estis sur bretonlingva teritorio.
Hodiaŭ, la bretona estas parolata ankoraŭ en la Okcidenta Bretonio, sed ĉefe de la personoj sufiĉe aĝaj. Malgraŭ la ekzisto de dulingvaj lernejoj (la lernejoj Diwan), la plej multo de la infanoj ne parolas la bretonan, aŭ nur kelkajn vortojn. Jen pri tio, vortoj el la ĉiutaga vivo kun traduko.
Bonan tagon : Demat, bonvenon : Degemer mat, dankon : Trugarez, ĝis revido : Kenavo, ĝis baldaŭ : Ar wech'al, mi petas : Mar plij, esti : Bezañ...


2. La bretonaj kufoj kaj kostumoj

Ekde la mezo de la XIXa jarcento, la tradiciaj kostumoj de Bretonio fascinas la vizitantojn kaj la artistojn. Se ili preskaŭ malaperis el la ĉiutaga vivo, ili restas, dum la tradiciaj someraj festoj unu el la unuaj turismaj allogaĵoj de la regiono, aparte en Kornvalo (france "Cornouaille"), kie la kufoj kaj la kostumoj prezentas mirindan diversecon.
Apriore, nenie en Eŭropo la popola vestaĵo havis tian diversecon. En la tuto de Bretonio, 66 ĉefaj modoj kaj pli ol 1200 variantoj estis identigitaj. La plej multnombraj estas tiuj de Kornvalo, sude de Finistero kaj okcidente de Morbihano. Verŝajne pro la situacio de Kornvalo en bretonlingva Bretonio aŭ Okcidenta Bretonio, kie la influoj de la najbaraj regionoj estis malpli senteblaj. Diraĵo atestas pri tiu unika varieco : "kant bro, kant giz", kiu signifas : "cent landoj, cent modoj".
La ekonomio, la geografio kaj eĉ la lingvaj variantoj apartigis la teritorion de Okcidenta Bretonio en malgrandajn unuojn. La paroĥo, la eklezia distrikto, tiam estigis fortan senton de aparteno, kies paroĥa kostumo estis unu el la plej videblaj esprimoj. Interne de tiu paroĥa kadro, la metioj kaj la postenoj, la aĝo kaj la geedzeca stato konsistigis faktorojn por plia diverseco, kaj prave oni povis asimili la tradiciajn kostumojn de Bretonio kun tre koditaj formoj, materioj kaj dekoroj al vera identiga socia mapo de tiuj, kiuj surportis ilin.



La "Giz Fouen", modo de Fouesnant, enkalkulis dekon da variantoj, respondantaj al sama nombro da vilaĝoj (Rospoden, Elliant, Scaër, Fouesnant, Le Faouêt, Quimperlé, Pont-Aven... La "chupenn" (vira jako) estas brodita el flava, pro tio ĝia nomo "melenig" (malgranda flava). La virina modo distingiĝas per sia fama kufo kun rubandoj kaj sia larĝa plisita kolumo. La kufo estas kompleksa kunmeto de multaj elementoj pinglitaj unuj al la aliaj : "koef bihan" (eta kufo) el kotono premanta la hartuberon, ĉirkaŭata de silka rubando kaj ornamita de aloj bukle falditaj sur la kufo, "koef braz" (granda kufo) kun puntaj aloj surmetitaj sur la antaŭa kaj kie malantaŭ ĝi flirtas rubando.
Ĉirkaŭ Pont l'Abbé, la bigudena lando ŝuldas sian nomon al la eta pinjono ("beg" signifas "pinto") de la kufo de siaj virinoj. Je la fino de la XIXa jarcento, ĉi-tiu, kiu estis alta je nur kelkaj centimetroj, estis diskreta kvankam metita sur harĉapo ("koef-bleo") ornamita de brilaj rubandoj, brodaĵoj kaj brilaĵetoj. La nombro da supermetitaj korsaĵoj afiŝis la riĉecon de la Bigudenino. Poste, simplaj roversoj anstataŭigis ilin, kudritaj sur la borderaĵo kaj la manikoj de la korsaĵo. La silkaj brodaĵoj kovris la veŝtojn de la virinoj. Ilia bonega kvalito estigis la famon de la brodaj metiejoj de la bigudena lando. Poste la brodaĵoj malaperis profite al la nigra veluro. Por kompensi tiun severecon, la kufo, laŭ la jaroj, sin starigis kiel mitro, kiu eĉ altis je pli ol trideko da centimetroj.



III. LA BRETONAJ SIMBOLOJ

La devizo de Bretonio estas : "Kentoc'h mervel eget bezañ saotret", respondanta al la latina formulo "Malo" (poste anstataŭigita per "Potius") mori quam fœdari "Prefere morto ol makulo" referencanta al la ermeno.
Same kiel la ermeno, la standardo kaj la triskelo estas bretonaj simboloj ankoraŭ hodiaŭ tre videblaj. Ankaŭ la arboj estas integraj partoj de la bretona dekoro. Tiuj kelkaj simboloj, kies signifo estas detaligita ĉi-poste, estas nur la plej famaj el la multnombraj bretonaj simboloj, kiuj enkalkulas ankaŭ la blazonojn, la tritikon, la druidojn, la drakon, la pomon kaj la akronimon BZH.
Oni povas aldoni al tiuj simboloj kelkajn negativajn kliŝojn. Alekstreme, la moko de iuj Francoj iras ĝis konsideri la Bretonojn kiel "Rondajn Ĉapelojn", kiuj faras nur sakflutaĵaĉojn sub konstanta pluveto. La bretona vetero estas ja oceana, sed ne pluvas tiom, kiom oni volas kredigi. Plie, kiel ni vidos poste, la bretona muziko konis grandan ŝanĝiĝon. Fine tiu afero de rondaj ĉapeloj certe ŝuldiĝas al la gesto imitanta rondan ĉapelon, kiu signas la Bretonon en la gesta lingvo de la surduloj kaj mutuloj.

1. La sankta patrono de Bretonio

La sankta patrono de Bretonio estas sankta Ivo (Erwan en la bretona), mortinta en 1303, ankaŭ la patrono de la juristoj, kiun oni festas la 19an de Majo; kaj la patronino estas sankta Anna, avino de la Kristo, kiun oni festas la 26an de Julio. Ambaŭ estas agnoskitaj de la Eklezio por tiuj roloj. Antaŭe, oni dum longa tempo aparte kultis la sep sanktulojn - la fondintojn de Bretonio -, kiun oni komune festas la 9an de Januaro. Temas pri Ŝimŝon (Samson) de Dol, Padern de Vannes, Korenteno (Corentin) de Kornvalo (Cornouaille), Pol de Leono, Tudwal de Tregoro (Trégor), Brieuc kaj Malo. Farante la rondiron al iliaj relikvoj en iliaj respektivaj katedraloj oni iras la faman "Tro-Breizh", pilgrimado, kiun ĉiu Bretono devas fari en sia vivo por gajni sian lokon en la paradizo.

2. La loko de la arboj

La arboj, la arbaretoj kaj la arbaroj havas fortan simbolan dimension en la tradicia kelta mondo. La sanktejoj (bretone "neved") estis ĉiam subĉielaj, ofte centre de arbaraj masivoj. Tiu nomo pluestas per ekzemplo en la arbaro de Neved ("Forêt de Neved") apud Lokronan (Locronan) en Bretonio. La arbo estas la simbolo de la scio. La homonimeco inter la vortoj "Gwez" (arbo) kaj "Gouez" (scio) al kiuj oni povas aldoni "Gwiz" (porkino), estas la simbolo de la druida instruado. Same, oni povas noti ke "kelenn" signifas kaj "ilekso" kaj "leciono" kaj "instruado"; ke la "knaou" (nukso aŭ nukseto) estas la frukto de la scienco, proksima de la elemento "-naou" (kono); ke "mez" (glano) pare iras kun "meiz" (kompreno).
Oni skribis la keltan alfabeton (l'ogham) sur ligno kaj ĉiu litero surhavis nomon de arbo : "Bezv" (betulo) por B, "Ivin" (taksuso) por I, ktp.
Ekzistas ankaŭ speco de ŝakludo, kies nomo signifas en ĉiuj keltaj lingvoj la "inteligenteco de la ligno" (bretone "gwezboell"), ĝi simbolas la intelektan parton de la reĝa agado.
Jen kelkaj ekzemploj de simbolaj arboj en Bretonio.
La kverko ("derv") estas la sakra arbo de la anoj de la pastra klaso, la druidoj.
La visko ("gui") estas la simbolo de formo de supera vivo ĉar ĝi estas la sola planto, kiu ne kreskas sur la grundo. La vorto "gui" signifas "kiu ĉion kuracas" en la gaelaj lingvoj. Ĝi kreskas sur kverko kaj maloftas, pro tio ĝi estas tre serĉata.
La taksuso ("Ivin") estas la arbo de la senmorteco, ĉar ĝi ĉiam verdas kaj ekstraordinare longe vivas. La bretonaj tombejoj sen taksusoj ne estas veraj tombejoj. Ĝi ankaŭ havas la renomon esti la plej malnova el la arboj. La klabo de la druida Dio "Dagha" estas el taksuso same kiel ĝia rado. Oni skribis sorĉalvokojn en "ogham" sur taksusa ligno. Tiu arbo ankaŭ havas militan simbolon : oni faris ŝirmŝildojn kaj lancostangojn el ĝia ligno.

3. La Gwenn Ha Du (la bretona standardo)


"Gwenn Ha Du" (bretone "blanka kaj nigra"), estas la nomo de la bretona standardo. Nuntempe, la standardoj estas ĝenerale la emblemoj la plej uzataj kaj la plej popularaj, kaj la studo de la historio, de la simbolismo kaj de la uzoj de la flagoj, de la standardoj kaj de la flagetoj estas nomata flagologio ("vexillologie").
Oni disponas je malmutaj informoj pri la standardoj uzataj en Bretonio dum la supera Mezepoko, sed en aldono al la Rolanda ĝesto (Rolando estis la milita guberniestro de Markio en Bretonio), estas mencio de "verda standardo kun la sep sanktuloj de Bretonio". Post la krucmilitiroj, la ondo de la standardoj kun kruco atingas Eŭropon. Ekde la IIIa krucmilitiro (1188), malsamaj koloroj aperas depende de la nacieco. Tiel, la ruĝa kruco sur blanka fono estis angla, la blanka kruco sur ruĝa aŭ blua fono estis franca, kaj la Bretonoj batalis sub la nigra kruco sur blanka fono. Nu, en tiu epoko, la suverenoj uzis sian propran standardon, kaj la bretona duka standardo estis ermenplena ekde almenaŭ la jaro 1316. La fino de la bretona sendependeco ne forigis la nigran krucon, sed la popolo sin identiganta iom post iom al sia suvereno, naskiĝas proksimume en la XVIIIa jarcento miksita bretona-franca standardo, kie la franca blanka kruco estas metita sur la bretona nigra kruco, kio aspektas kiel malplenigita nigra kruco. La nigra kruco estas forlasita, oni retrovas ĝin nur en la standardo de la urbo Nantes.
Nur je la fino de la XIXa jarcento, kun la renaskiĝo de la bretona nacia konscienco, la ermena standardo refariĝis aktuala. Nu, malmulte ŝatata ĉar tro ofte konfuzita kun la franca reĝisma standardo (blanka dissemita de oraj lilifloroj), tiu standardo ne povis fariĝi la bretona standardo.
Morvan Marchal (1900-1936), arkitekto naskita en Vitré, proponis novan standardon, inspiratan de la usona "Stars and Stripes". Tiu nova standardo estas partigita en 9 striojn alterne nigrajn kaj blankajn, kaj kun la dukaj ermenoj en kantono. La nigraj bendoj reprezentas la bretonajn provincojn (bretone "bro") de Orienta Bretonio (Dol, Rennes, Saint-Malo) aŭ plejparte en Orienta Bretonio (Nantes, Saint-Brieuc) kaj la blankaj la provincojn de Okcidenta Bretonio (Cornouaille, Léon, Trégor) aŭ plejparte en Okcidenta Bretonio (Vannes aŭ "Bro-Ereg"). Tiu standardo volis simboli la bretonan diversecon kaj samtempe integri tradician simbolon : la ermenon, kaj konservi la fundamentajn bretonajn kolorojn. Proponata en 1925, la standardo estis grava sukceso kaj estis oficiale adoptita kiel la "nacia bretona standardo" en la unua kongreso de la bretona aŭtonomia partio en Rosporden en 1927.
Malgraŭ ĝia grandega populara sukceso, la bretona standardo tute ne estas oficiala. Ĝi nomiĝas komune "Gwenn-ha-Du" (blanka kaj nigra). Ĝenerale oni trovas 11 punktomakulojn de ermeno en kantono, dismetitaj 4-3-4. Fakte, laŭ la ĝeneralaj reguloj de heraldiko kaj la origina desegnaĵo de Morvan Marchal, tio devus esti ermenplena kampo, sed pro facilecaj kaj estetikaj kialoj, la artistoj, desegnistoj kaj fabrikistoj adoptis limigitan nombron da punktomakuloj. Du klarigoj ekzistas por la nombro 11 : tio koincidas kun la standardforma blazonŝildo ("écu en bannière") uzata de la duko Johano la Va la Saĝa (1399-1442), kiam la duklando de Bretonio estis je la kulmino de sia gloro, aŭ ĉu temas pri la nombro de la literoj en la formulo "Breizh dieub" (Bretonio libera).

4. La ermeno



La vorto "ermeno" estas "erminig" en la bretona, kun pluralo en "-ed" por la besto kaj en "-où" por la punktomakulo.
La ermeno estas heraldika pelto, kiu konsistas el blanka fono konsistigita per peltoj de tiu besto kudritaj flankon ĉe flanko kaj altece alternigitaj. Ĉar la felo de tiu eta karnomanĝulo proksima al la mustelo estas senmakule blanka dum la vintro (ruĝe flava dum la somero), tamen la fino de ĝia vosto ĉiam restas nigra. Tiuj nigraj vostoj rombe metitaj centre de ĉiu pelto kaj ligitaj per tri agrafoj, formas la punktomakulojn de ermeno (jen la heraldika esprimo). La desegno de tiuj punktomakuloj modifiĝis kaj stiliĝis dum la jarcentoj laŭplaĉe de la heraldikistoj kaj oni trovas nun grandan variecon de reprezentaĵoj. Kvankam tiu besto vivas ĉie en Eŭropo, la peltoj estis importitaj de Armenio, pro tio la vorto "ermeno".
Pro sia senmakula blankeco, la ermeno estas la simbolo de la pureco, kaj laŭ kredo, kiu datumas de la Antikveco, la ermeno preferas morti ol sin makuli. Tio naskis la devizon de Bretonio : "Kentoc'h mervel eget bezañ saotret", respondanta al la latina formulo "Potius mori quam fœdari", "prefere morto ol makulo". Laŭ la legendo, la dukino Anna vidis iam ermenon, ĉaspelatan de ĉasistoj, kiu preferis morti ol trairi kotmarĉeton, kie ĝi estus makulinta sian blankan felon. Admira antaŭ tiu konduto, ŝi savis la vivon de la besteto kaj prenis ĝin kiel emblemon.

5. La triskelo

La vorto "triskelo" devenas de la greka vorto "trikelês", kiu signifas "kun tri kruroj". De ĝi ekzistas multaj reprezentaĵoj.
La triskelo estas figuro konsistanta el tri kruroj aŭ tri spiraloj, kiuj sugestas rotacian movon ĉirkaŭ centro. Tio estas unu el la ciklaj temoj de la kelta arto de la granda epoko, kiu neniam vere malaperis poste. En Bretonio, ĝi estis uzata en la religia arkitekturo kaj kiel dekora motivo por la kamparaj mebloj de la pasinta jarcento. Ĝi estis popularigita de la Nacia Movado inter la du mondmilitoj kaj fariĝis la emblemo de diversaj naciaj organizaĵoj kiel la Bretona Nacia Partio.
Konkurence kun la ermeno, la triskelo estas hodiaŭ la plej populara emblemo de Bretonio. Tiu lasta emblemo havas pli keltan kaj pli nacian kvalifikon ol la unua. Tio estas la vivanta kaj nestabila bildo de la triopeco en la unuo - koncepto kara al la Keltoj - kaj certe suna simbolo origine. Kiel triopojn en la kelta civilizacio, oni povas citi :
  • La keltan panteonon kaj ties stabon : "Lúgh", la "Daghda" ("taran") kaj "ogme";
  • La unikan diinon, kiu sin prezentas laŭ tri aspektoj : knabino, edzino kaj patrino;
  • La partigon de la socio en tri klasoj : la pastra klaso, la reganta kaj milita klaso, la produkta klaso (metiistoj, agrikulturistoj, fiŝistoj...);
  • La filozofiajn konceptadojn baziĝintajn sur la nombro 3, kiu regus la mondon : la tri cirkloj de la ekzistado, la bardaj triopoj...
Ofte oni aŭdas ke la triskelo reprezentas la tri dinamikajn elementojn : la akvo, la aero kaj la fajro aŭ pli poezie la ondo de la maro, la blovo de la vento kaj la flamo de la fajro. Kelkfoje oni anstataŭigas unu el tiuj elementoj per la tero, ĝi reprezentas la sulkon. Ekzistas ankaŭ pli kompleta interpreto en kiu la centro estas la senmova tero, kiun vivigas la tri dinamikaj elementoj. La fakto, ke la tri branĉoj de la triskelo estas spiralaj, estus simbolo de vivo, dinamismo kaj entuziasmo kompare al ĉio, kio staras kaj estas senmovigita.
Kiam oni desegnas triskelon sola, necesas bone atenti, ke ĝi horloĝe rotaciu, do kun bondona signifo. Desegni ĝin kun invershorloĝa rotacio, donas al ĝi sorĉaĵan signifon, almenaŭ malamikan kaj militeman. La bretonaj dancoj kaj la pardonprocesioj, havas ambaŭ la saman simbolismon, ili rotacias ĉiam kiel horloĝo. La militaj dancoj de la Keltoj, unue rotacias invershorloĝe, signo de defio kaj malamikeco, sed ĉiam finiĝas horloĝe, signo de venko.






IV. LA MUZIKO KAJ LA DANCO EN BRETONIO :

1. Historio de la muziko en Bretonio

LA KELTA MUZIKO
En la Mezepoko, la keltaj voĉoj kaj instrumentoj baziĝis sur kvintona sistemo (kvintona gamo) dum la aliaj popoloj uzis 7 sonojn (do, re, mi, fa sol, la, si). La Keltoj, uzis la trionojn kaj la kvaronojn da tonoj aldone al la tonoj kaj tonduonoj uzataj de la aliaj. Tiu grava diferenco daŭris ĝis la XIa jarcento. Aliflanke, la modalaj skaloj ignoras la rompon de la gamoj kaj de iliaj naturaj sinsekvoj al la mesaj ("mésique") groupoj. Oni retrovas tiun melodian strukturon en la bretona muziko, antaŭ la alveno de "novaj" interpretistoj de la komenco de la XXa jarcento, kiu adoptis tion, kio estas la ĉefa parto de la okcidenta muzika sistemo : la temperita gamo kaj la harmonizado. Rilate al la ritmo, la bretona muziko distingiĝas per nesimetriaj taktoj je primo, konsistigantaj lamajn ritmojn, alternigitaj per simetriaj taktoj. Ni do havas muzikon, kiu abstraktas la regulajn fortajn tempojn (la stabilajn gvidosignojn); tio estas fenomeno konsterna por ne informita orelo.

LA SONISTOJ (LES SONNEURS)
Kvar formoj de voĉa muziko estas distingeblaj : la "Gwerz" (la plendokanto), en kiu la kantisto estas unue rakontisto, la "Sône" ("sonnen" , kanzono), luda kanzono, kun vigla ritmo, la "Kantig" (la kantiko) kaj la "kan da goroll" (danca kanzono), riĉa je onomatopeoj, je ritorneloj sen ia signifo (kun iuj "la ri don gué - la ri don daine - tra la la la le no"), kaj ebligantaj improvizaĵojn, moduladojn. La kantoj kun respondo kiel la "Kan ha Diskan" estas tre oftaj en la dancaj kanzonoj. La "Kan ha diskan" konsistas el du kantoj, en kiu du kantistoj : la "Kaner" kaj la "Diskaner" respondas unu al la alia. Tiu tipo de kantoj estas aparta al la regino de la Montetoj de Arrée, en la okcidenta centro de Bretonio. La "Kaner" komencas kaj la "Diskaner" ripetas ĉiujn frazojn. Ĉiu kantisto bazas sian replikon sur la lastaj silaboj de la lasta frazo de la alia kantisto, estas tio, kio donas al tiu kanto vere apartan stilon, kiel obseda muziko.

La muzika heredaĵo estas ne nur riĉa je dancaj arioj, sed ankaŭ je melodioj origine kantataj. La sonisto (nomo donata al ĉiu instrumentisto en la tradicia socio) ĉiam konservas en sia memoro la voĉan modelon, kaj ĉerpas el ĝi la plejĉefaĵon de sia frazado. Bone soni estas do bone kanti per sia instrumento, por ke la publiko povu estis sensiva al emocioj kaj okazaĵoj sugestataj, rakontataj de la sonisto.
En ĉiu okazaĵo la sonisto dancigas ĉiuj gastojn laŭ arioj de sakfluto, baszumilo ("bombarde"), veŭzo ("veuze"), vjelo, violono, akordiono. Dum geedziĝoj (la geedziĝo estas en tradicia Bretonio la rito de la paso, la ĉefa festo), li akompanas ĉiun fazon de la festo, de la ario por plorigi la edziniĝinton, la ario de la rostaĵo ĝis la ario de la laktosupo (finfina rito, alte simbola).
La sonisto, kies agado estis agnoskita kiel metio antaŭ la dua mondmilito, ekde nun povas soni nur enirante keltan rondon, dum la folkloraj festoj. Alsieĝataj de centoj da bonvolemuloj, la bretona muziko fariĝas pli la fakto de bonvolaj amatoroj ol de metiistaj sonistoj.

2. La muzikinstrumentoj

La sonistoj uzis multajn instrumentojn, kiel ni vidis antaŭe : ili ludis sakfluton (kornemuzo), veŭzon (alia bretona kornemuzo), violonon, akordionon, baszumilon sed ankaŭ radvjelon, klarneton, tamburon kaj harpon. Jen kelkaj detaloj pri la sakfluto, la baszumilon kaj la harpon, same kiel pri ilia loko en la bretonaj tradicioj.

LA SAKFLUTO (KORNEMUZO)



Nomata "bagpipe" aŭ "pipbrock" en Irlando kaj en Skotlando, "binioù" en Bretonio, "gaita" en Galico, la kornemuzo estas instrumento uzata de la keltaj bardoj ekde la plej frua pratempo. La kornemuzo estas la ĉefa reprezentanto de grava familio de blovinstrumentoj kun simpla aŭ duobla anĉo, kiuj ne kontaktas la lipojn de la ludanto kaj kiuj vibras, kiam aerplena peltosako malpleniĝas pro braka premo.
Ĝi konsistas el aerujo (kies materio, formo kaj dimensioj estas tre diversaj), ĝenerale el pelto, el truita tubo (la ŝalmo), kiu ebligas ludi la kanton. Unu aŭ pluraj tuboj (la bordunoj) de malsamaj longoj donas nur unu noton, kiu konstante sonas.
La kornemuzo estis konata ekde la Supera Antikveco : ekzemplero datanta de la jaroj 1500 antaŭ Kristo estis malkovrita en Egiptio; la prauloj nomis ĝin "tibia utricularis".
La sakfluto estas do unu el la plej malnovaj muzikinstrumentoj, ekzistantaj en la tuta mondo. La nuraj plej malnovaj instrumentoj en Keltio estas la harpo, la tamburo kaj la fluto. La kornemuzo estis tre populara dum la unua jarmilo de la kristanisma erao. Ĝi disvastiĝis en la Mezepoko en Eŭropo (dank'al la vilaĝaj violonistoj), kie ĝi akompanis la dancon, la kunirantarojn, ktp. Poste, la Eŭropanoj preferis aŭskulti la muzikon interne de konstruaĵoj, kie la potencaj instrumentoj estas handikapitaj. De tio sekvas relativa forlaso de tiu instrumento, krom en Keltio.
La "Biniou koz" (kornemuzo malnova, kelkfoje nomata "biniou bien" (kornemuzo eta) estas ofte uzata kune kun la baszumilo.
La "Biniou bras" (kornemuzo granda) estas la irlanda-skota kornemuzo ("bagpipe") enkondukita en Bretonio fine de la XIXa jarcento. Tiu sakfluto fariĝis tre populara ekde la jaroj 1930, epoko en kiu la "biniou bras" anstataŭas la "biniou koz". La sakfluto tiam fariĝis uzata de la "Bagad" (grupo en la bretona, plurale : "bagadoù"), similaj al la skotaj "bagpipe band" (sakfluta grupo). La "bagadoù" multiĝis en la jaroj 1950, akompanataj de la baszumiloj kaj de tamburoj.

LA BASZUMILO ("BOMBARDE")



Hodiaŭ, la baszumilo restas la plej ofta bretona instrumento, tiom en la "bagad" kiom en tradicia paro, kaj en solisto. Fakte, tiu instrumento, la plej taŭga por la disvastiĝo de la bretona muziko, pro sia adaptiĝemo, ĝia nuna repertuaro etendiĝas de la arioj por danci en "fest noz" al la interpretado de kantikoj en preĝejo, kaj survoje al la arioj por la ĵazo kaj la rokmuziko sur scenejo.

LA MITA PARO
La du instrumentoj ĵus prezentitaj estas kvazaŭ neapartigeblaj. Oni retrovas ilin en la "bagadoù" (pluralo de "bagad" : bretona orkestro konsistanta el ĉirkaŭ ok baszumiloj, ok sakflutoj, kvar klaraj tamburoj, du tomoj kaj unu tamburego). Multnombraj ikonografioj de la XIXa jarcento montras sonistojn (tiam en paro) sur bareloj, ŝuitajn de lignoŝuoj kaj martelantajn la ritmon de la danco. Tiu rimedo de fizika esprimiĝo, adoptita por doni al la pulsado ankoraŭ pli da ritma ekzakteco kaj da ekscitado, tiel ebligas havi trian instrumenton favorantan la simbiozon inter la du unuaj.

LA HARPO



La harpo estas instrumento kun pinĉitaj kordoj je malsamaj longoj, kun amplekso de ses oktavoj kaj duono. Triangulforma, ĝi enhavas ĝenerale 46 kordojn el kupro.
Konata en la Antikveco de la Egiptoj kaj Hebreoj, ĝi fariĝis poste uzata de la Keltoj. La keltaj bardoj disvastigis ĝian uzon en Eŭropo. Dum la supera Mezepoko, ili instruis la arton de la harpo en la francaj, germanaj kaj burgonjaj sinjoraj kortegoj. Ĉarto de 1065 mencias iun "KADIOU", harpisto de Yoël, konto de Nantes. Dudon de Saint-Quentin alvokis la bretonajn harpistojn por prikanti la gloron de Rikardo ("Richard") la Ia al la dukoj de Normandio. La Renesanco vidis la komenciĝon de ĝia maloftiĝo. Ĝi malaperis kun la bardoj en Bretonio. Tamen, iu bretona liutfaristo de Gourin (Kornalo , Cornouaille), Jord COCHEVELOU, ekfabrikis harpojn ekde 1943 laŭ la modelo de la irlanda eta harpo. Lia filo, konata sub la kaŝnomo "Alan STIVELL" sin direktis al kariero de solisto dum la folka ondo de la 1970aj jaroj, kiam la kelta harpo atingis internacian popularecon, kaj multe anstataŭis la klasikajn harpojn (pli pezaj kaj embarasaj).

3. La tradiciaj bretonaj dancoj

Bretonio estanta tre diversa en sia unueco, oni povas ankoraŭ remencii la diraĵon "Kant bro, Kant giz, Kant parrez, Kant iliz" (cent landoj, cent gustoj, cent paroĥoj, cent preĝejoj) kaj aldoni al ĝi "cent dialektoj, cent dancoj, cent muzikoj". Tiel la listo de la bretonaj dancoj estas sufiĉe longa, sed oni povas identigi komunajn dancojn, kiuj estas la plej disvastigitaj.
La plej malnovaj dancoj estas suitoj en tri partoj, la plej disvastigitaj estas tiuj kun figuroj (rondo, linio). Inter la plej konataj estas la gavoto (suito reguligita laŭ la mezepoka modo), "an dro" aŭ "hanter dro" (paŝoj reguligitaj de la Renesanco), "laridé" aŭ "ridée", (je ses tempoj aŭ je du tempoj, tio estas danco kiu "tremas")...
Iuj bretonaj dancoj estas inspiritaj de tiuj de Francio kaj de Anglio de la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj : "jabadao", "pach-pi", "bals"... Fine la dancoj importitaj en la XIXa kaj XXa jarcentoj : polko, mazurko, skotaj dancoj... kiuj estis adaptitaj kaj fariĝis ankaŭ parto de la bretona kulturo.
La gavoto kaj la "an dro" danciĝas laŭ rondo, laŭ linio aŭ pare. La danco laŭ rondo estas la plej disvastigita (la knaboj kaj la knabinoj estas alternaj). La dancistoj sin movas laŭflanke kun apartaj brakmovoj (en la gavoto, la dancistoj sin tenas per la mano, la antaŭbrakoj paralelaj al la grundo, dum en la "an dro" la brakoj balanciĝas desegnante etan buklon antaŭ la korpo). Ankaŭ la "Rond" de Loudéac kaj la "laridé" danciĝas laŭ rondo, sed oni sin tenas per la etaj fingroj aŭ la mezofingroj. La "laridé" estas karakterizata de konstanta balanciĝo de la brakoj kaj de iom kompleksaj paŝoj. Inverse, la "Rond" de Loudéac estas tre tonusaltiga danco kun relative simplaj paŝoj, sed la stilo de la danco dependas ĉefe de la brakmovo.
Nuntempe, tiuj tradiciaj dancoj estas praktikataj dum la "festoù noz" (pluralo de "fest noz"). Origine loka festo, la "fest noz" (festo nokta, hodiaŭ vira vorto) estas subĉiela festo, al kiu partoprenas ĉiuj generacioj de la vilaĝo, ĝi estas la konkludo de laciga labortago. Tio estas ofte por vilaĝo la tempo por festi siajn tradiciojn : dancojn kaj tipajn kantojn je la sono de la sakfluto, de la baszumilo aŭ de la akordiono, grandaj kunsidantaroj por frandi la lokajn specialaĵojn. Hodiaŭ la "fest noz" estas vera sukceso ĉe la junuloj, tie oni dancas dum la tuta nokto. Cetere, oni trovas en Bretonio kaj aliloke en Francio multajn studentajn asociojn, kiuj proponas kursojn pri bretonaj dancoj.

4. Muzika renoviĝo

LA FENOMENO STIVELL EN LA 70AJ JAROJ
Estante lerninta la pianon, la harpon, la baszumilon kaj la sakfluton kiam tre juna, Alan Stivell fariĝas "penn-soner" (muzika direktoro) de la "Bagad Bleimor". Li animas festnozojn. Paralele ĝis la fino de la 60aj jaroj, li ludas harpon diratan kelta soloe, poste li fondas grupon dotitan per bonega roka ritma sekcio (kun inter aliaj Dan Ar Braz ĉe la gitaro, Michel Santangelli ĉe la tamburaro), tiel kreanta ĝenron proksiman al la folka rokmuziko. De Stivell, oni memoros, ke li sukcesis realigi la revon de sia infanaĝo, disvastigi la keltan harpon en la tuta mondo.

LA TEMPO DE LA FESTIVALOJ

Proksimume en la 70aj jaroj, la bretona muziko konis renoviĝon : la folkloraj festoj (animataj de sonistoj) estas iom post iom forlasataj, kaj folka ondo inundas Bretonion. Multaj festivaloj estas organizataj, kiel la festivalo de kelta popo ("Festival de Pop Celtic") de Keretalg en Aŭgusto 1972, animata de Alan Stivell, Tri Yann An Naoned kaj Gweltaz Ar Fur. En la 80aj jaroj, la tendenco estas plivole ĵazo. La festivalo "Jazz E Breizh" (ĵazo en Bretonio) estas kreata en la Roche Jagu en 1980. Multaj spektakloj (kiel la festivalo de la noktofaloj ("Festival des Tombées de la Nuit") en Rennes kunfandas la tradiciajn kaj novajn muzikojn (ĵazo, nuntempaj muzikoj, kreaĵoj kun klasika orkestro). La festivalo de Lorient, unu el la plej konataj, estas direktata al la interkeltaj kreaĵoj.

ALIAJ BRETONAJ GRUPOJ

La gitaristo de Stivell, Dan Ar Braz, kun sia grupo : la heredaĵo de la Keltoj ("héritage des Celtes") faris multajn koncertojn kaj liaj albumoj tre multe vendiĝis. Pluraj aliaj ĵusaj grupoj, kiel Matmatah, Louise Attaque akiras grandan sukceson kun bretonkonsonancaj muzikoj. Ankoraŭ pli freŝdate, la rapistoj de Manau, bretonoj per iliaj gepatroj aŭ geavoj, reprenis tradiciajn bretonajn ariojn kaj ilia kanzono "La tribu de Dana", reprenita de "Tri Martolod" de Alan Stivell estis la kanzono de la somero 1998.



KONKLUDO

Tiel, Bretonio estas teritorio riĉa je tradicioj. Tamen, la plej multo de tiuj tradicioj emas al malapero. Pli ol unu miliono da personoj parolis la bretonan lingvon en 1900, oni kalkulas nur 240 000 personojn kun lingvaj nocioj en 1995. Laŭ tiu ritmo, oni taksas ke, en 2030 ĝi estos tute malperinta. La tradiciaj kostumoj estas surmetataj nur por la festivaloj, la simboloj estas malpli oftaj ol antaŭe en la ĉiutaga vivo. Nur la muziko ŝajnas antaŭiĝi, kun la multiĝo de la festnozoj.
Sed necesas scii ke aliaj tradicioj kiel la bretonaj legendoj kaj fabeloj (la legendo de Arthur aŭ la historio de Brocéliande) pluvivas de generacio al generacio. Tiu mita karaktero faras de ĝi malkovrindan lokon, lokon por pasigi belegajn feriojn. Fakte, se la interno de la duoninsulo estas alloga pro sia tradicia flanko, la marbordoj ne estas malpli allogaj pro sia beleco. Do, rigardu la sekvantajn bildojn kaj cedu al la tento... "Dont e Breizh!" (Venu en Bretonion!)

KELKAJ BILDOJ....



Dolmeno


Bretonaj kufoj



La Pinto de Saint Mathieu
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo