Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: nekredebla rakonto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Varmopumpilo

La varmopumpilo estas aparato kapabla kapti termikan energion (varmon) de la ekstera ĉirkaŭo por transdoni ĝin interne de konstruaĵo por ties hejtado.

La varmo de la ekstera ĉirkaŭo, troviĝanta en la aero, en la grundo aŭ en grunda akvo, estas energio ĉiam havebla, senpaga kaj senĉese rekreita dank'al la suna radiado kaj la pluvoj.

La aero, la akvo kaj la grundo stokas grandan kvanton da varmo, neelĉerpeblan kaj puran.

La akvovarmo estas kaptata el subgrunda akvotavolo, lago, akvorezervujo aŭ rivero.


La grundovarmo estas kaptata el la grundo per :
  • Reto de tuboj disvolvitaj je malalta profundeco (de 0,6 m ĝis 1,2 m) en la grundo se la tereno sufiĉas, ĉar la surfaco de la reto devas esti proksimume 1,5-oble la hejtota surfaco en kvadrataj metroj. Plie ne eblas surplanti plantojn kun profundaj radikoj. Oni parolas pri "horizontala grundovarmo".
  • Vertikalaj tuboj, kiuj povas esti engrundigitaj ĝis profundeco de ĉirkaŭ 100 m. Same la longeco de la vertikalaj tuboj devas proksimume egali la surfacon de la hejtota surfacoen kvadrataj metroj. Oni parolas pri "vertikala grundovarmo".


Varmopumpilo konsistas el 4 ĉefaj elementoj :
  • la kunpremilo;
  • du interŝanĝiloj: unu por kapti la eksteran energion (vaporigilo), la alia por transdoni ĝin interne (kondensilo);
  • la premreduktilo.
Hejtado per varmopumpilo

La ekstera fluido (aero, subgrunda akvo aŭ akvo de grundtemperatura kaptilo), kiu cirkulas en la kapta cirkvito, trairas la unuan interŝanĝilon, kiu estas la vaporigilo, en kiu cirkulas malvarma kaj likvastata varmotransdona fluido. La ekstera fluido estas pli varma ol la varmotransdona fluido, kaj pro tio varmigos la varmotransdonan fluidon. Kaptante tiun varmon la varmotransdona fluido ekbolas kaj transformiĝas en gaso per vaporiĝo (pro tio la nomo "vaporigilo").

La ĉefa propreco de la varmotransdona fluido estas la kapablo vaporiĝi je malalta temperaturo sub atmosfera premo.

La kunpremilo suĉas la varmotransdonan fluidon, kiu estas malalttemperatura kaj gaseca. Per la kunpremo, la temperaturo kaj la premo
de la gaso altiĝas.

Poste, la
varma altprema gaso, kiu eliras el la kunpremilo, trairas la duan interŝanĝilon, kiu estas la kondensilo, en kiu cirkulas varmigota fluido (por ekzemplo, la akvo de la hejta cirkvito aŭ interna aero). Tiel la varma gaso transdonas parton de sia energio kaj tiel plivarmigas la varmigotan fluidon. Samtempe la varmotransdona fluido kondensiĝas, tio estas ĝia stato, kiu estas gasa fariĝas likva (pro tio la nomo "kondensilo").

La varmotransdona fluido, kiu estas nun likva, sed ankoraŭ alte premita, trairas la premreduktilon, en kiu la premo reduktiĝas. Elirante el la premreduktilo, la temperaturo de la varmotransdona fluido estas multe pli malalta kaj pli malalta ol la temperaturo de la ekstera fluido.

Tamen por altigi la temperaturon de la kaptita varmo kaj transdoni ĝin por hejti, necesas konsumi elektran energion.

Grava avantaĝo de la varmopumpiloj estas la malalta konsumo de elektra energio kompare al la transdonata termika energio. Konsumo de 1 kWh da elektra energio transdonas 3 ĝis 4 kWh da termika energio. 
 
La Koeficiento de Efikeco KE (COP: Coefficient de Performance) karakterizas la efikecon de la varmopumpiloj por transdoni energion kaj do ebligas la komparon de la aparatoj en samaj kondiĉoj laŭ la normo EN14511.

La KE (Koeficiento de Efikeco) de aparato estas la rezulto de la divido de la utila termika energio donata de la hejtilo (Q2) per la elektra energio (W) necesa por funkciigi la varmopumpilon. Simple, tio estas la rendimento de varmopumpilo.

Tio estas : KE = Q2/ W

Se KE egalas 3, tio signifas ke la termika energio transdonata por la hejtado estas 3-oble la konsumata (kaj fakturota) elektra energio.

Postuloj por la elekto de varmotransdonaj fluidoj por varmopumpiloj 

  • Granda kapablo sorbi varmon, kiam ili iras de la likva stato al la gasa
  • Respekto de la ĉirkaŭo kaj de la homoj pro la risko de likado en la atmosfero
  • Bona efikeco je la temperaturo de funkciado de la hejtada sistemo
  • Optimuma kosto de la varmopumpilo

Franca-esperanta vortaro

aérothermie: aerovarmo
coefficient de performance (COP): Koeficiento de Efikeco (KE)
compresseur: kunpremilo.
condenseur: kondensilo
détendeur: premreduktilo
évaporateur: vaporigilo
géothermie: grundovarmo
géothermie horizontale: horizontala grundovarmo
géothermie verticale: vertikala grundovarmo
hydrothermie: akvovarmo
liquide frigorigène = réfrigérant: varmotransdona fluido

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo