Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro mortis Zamenhof? 
     
Esperanta vorto por: la ŝipo konstruita de Noa 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Simfita kaj urtika sterkosukoj

Simfita sterkosuko

Simfita sterkosuko estas natura sterko kaj insekticido (kontraŭ la afidoj).

Malpli azotriĉa ol la urtika sterkosuko, ĝia potasa enteno favoras floradon, fruktadon kaj tuberiĝon. Rekomendita por la florlegomoj (artiŝokoj, ktp), la fragujoj, la ruĝaberaj arbustoj, la tomatoj. Ĝi estas ankaŭ kompoŝta aktivigilo.

La simfita sterkosuko estas riĉa je mineraloj, kiuj profitas al la plantoj: kalio (K), kalcio (Ca), magnezio (M), kupro (Cu), zinko (Zn), mangano (Mn), fero (Fe) kaj boro (B).

Tamen la troa uzo de la simfita sterkosuko altigas la PH de la grundo.

Por produkti simfitan sterkosukon, macerigi 1kg da freŝaj folioj en 10 litrojn da akvo dum 4-6 semajnoj en nemetala kovrita ujo (Por eviti la naskiĝon de moskitoj kaj de eristaloj), regule movante la miksaĵon.

La miksaĵo estas uzebla almenaŭ dum 3 semajnoj.

Post filtrado kaj diluado je 10%, ĝi estas uzebla por:

  • Ŝprucigo al la foliaro
  • Akvumo al la plantopiedoj

La pura simfita sterkosuko estas malpli danĝera ol la urtika sterkosuko, ĝi ne bruligas la haŭton.

 

Urtika sterkosuko

Urtiko kreskanta inter ruĝaberaj arbutestoj (frambujoj, grosujoj, ktp), alportas al ili gravajn nutrajn elementojn. La arbustoj fariĝas pli rezistaj kaj la fruktoj fariĝas pli belaj kaj multaj.

Urtiko voras nitratojn kaj fosfatojn kaj tiel sanigas la grundon.

Ŝprucigo de diluita urtika sterkosuko anstataŭas kemiajn insekticidojn, ĝi forpelas insektojn kaj ĝardendamaĝajn bestojn.

Urtika sterkosuko estas ankaŭ natura azotriĉa sterko, efika por la kreskado de la plantoj kaj por plibongustigi la legomojn.

Evitu la florplantojn ĉar la forta enteno en azoto stimulas la foliaron malfavore al la florado.

Kiel produkti urtikan sterkosukon?

  • Printempe pluki grandajn urtikojn ankoraŭ ne grajniĝintaj (gantoj estas necesaj)
  • Dishaki la freŝajn utikojn en pecetojn (1kg en 10 litroj da akvo)
  • Macerigi en plasta aŭ ligna ujo (nemetala) ekstere en angulo ĉar la odoro dum la macerado estas tute malagrabla:
    • Dum 12 ĝis 24 horoj je ĉirkaŭ 18°C por produkti insekticidon
    • Dum 10 ĝis 15 tagoj je ĉirkaŭ 18°C por produkti sterkosukon kaj kreskigilon. Movu la miksaĵon ĉiun duan tagon. Ĝi estos preta, kiam movata, ĝi ne estigas aervezikojn. Tio plirapidas kiam varmas.
  • Filtri ĝin se necesas por ŝprucigi ĝin.
  • Fajna filtrado per tuko estas necesa por konservi ĝin preskaŭ ĝis unu jaro en fermitaj boteloj (por eviti refermentadon) en aŭtujo aŭ kavo.
  • Almetu la enhavon de la filtrilo al la kompoŝtujo. La urtika sterkosuko ankaŭ akcelas la kompoŝtadon, ne hezitu surverŝi ĝin.
  • Atentu, la sterkosuko estas tre koncentrita, ne uzu ĝin tia.
  • Por ŝprucigi al folioj ĉiujn 10-15 tagoj, dilui ĝin je 5% (insekticido)
  • Por akvumi aŭ ŝprucigi plantopiede ĉiujn 10-15 tagoj, dilui ĝin je 10% (sterko)

Miksita urtika kaj simfita sterkosuko

La miksita urtika kaj simfita sterkosuko konsistigas kompletan sterkon taŭgan por preskaŭ ĉiuj bezonoj de la plantoj sen flankaj misefikoj malsame kiel la sintezaj kaj kemiaj sterkoj.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo