Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro estis kreita la asocio 'SAT'? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Ernest Renan, franca verkisto, filologo, filozofo kaj historiisto (1823-1892)

Aŭtoro/tradukinto : Christian Bertin

Dato: Decembro 2007

Resumo

Ernest Renan naskiĝis en familio de fiŝkaptistoj en Tréguier (Côtes-d'Armor, Bretonio) en la 28-a de Februaro 1823.

Kiam li vivis, Ernest Renan estis precipe konata, kiel la aŭtoro de la populara "Vivo de Jesuo". Tiu libro enhavas tre debatitan tezon, laŭ kiu la biografio de Jesuo devas esti priskribata, kiel tiu de iu ajn homo kaj la Biblio devas esti submetata al kritika ekzameno, kiel iu ajn historia dokumento. Tio estigis pasiajn debatojn kaj la koleron de la katolika Eklezio.

Renan famiĝis pro la difino de nacio, kiun li donis en sia parolado en 1882 "Kio estas nacio?". Dum la germanaj filozofoj, kiuj Fichte, estis difinintaj la nacion laŭ okjektivaj kriterioj, kiaj la "raso" aŭ la etna grupo (la Popolo), havanta komunajn karakterizojn (la lingvo por ekzemplo), Renan difinis ĝin simple per la volo kune vivi. En la kunteksto de la kverelo pri la aparteneco de la regiono Alzaco-Loreno, li deklaris, ke la ekzisto de nacio dependis de "ĉiutaga plebiscito".

Li mortis en la 2-a de Oktobro 1892 en Parizo.

Ernest Renan (Kompleta 16-paĝa artikolo en formato Adobe PDF)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo