Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: vorteto 'la', gazeta teksto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

François René de Chateaubriand, vicgrafo, verkisto kaj politikisto (1768-1848)

Aŭtoro : Christian Bertin

Dato: 29-an de Septembro 2007

Resumo

Francisko-Renato (François-René) Chateaubriand naskiĝis en Saint-Malo (Bretonio) en 1768.

Li estis la deka kaj lasta infano de ŝipproprietulo, kiu riĉiĝis per la sklavokomerco.

Li multe vojaĝis, verkis kaj aktivis sur la politika kampo.

Politike li havis sintenon kompleksan: advokato pro principo je religio kaj monarĥio (kvankam funde de lia koro, li fakte konsciis pri la nepraveco de la du! sed tio estis alia faceto de lia romantisma malespera koro), samtempe li admonis al plena libereco skriba kaj gazeta.

Lia beletra influo estis vasta, li iniciatis la romantismajn sentojn en Francio, enmodigis la senton pri "romantismaj" pejzaĝoj, kaj ŝaton al naturo, revenigon al religio post epoko de kontraŭreligieco, la temon de la romantisma misestosento, de la malbonfatala junulo, ktp.

Liaj siatempe eldonitaj verkoj tamen nun ne plu furoras kiom en sia tempo, ĉar post du jarcentoj ili aperas ne sufiĉe naturaj, tro efektoserĉemaj, male liaj postmorte eldonitaj "Transtombaj memoraĵoj" nun multe pli ŝatatas, ili aspektas pli aŭtentaj, kaj en kiu brilas ĉiaj liaj stilofacetoj, kaj kie li scias kunteksi historion, sian personan destinon, kaj vivojn de aliaj personoj.

Li mortis en Parizo en 1848 kaj estis entombigita sur la insulo "Grand Bé" en Saint-Malo.

François René de Chateaubriand (Kompleta 12-paĝa artikolo en formato Adobe PDF)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo