Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: societo dependa de alia 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Jacques Cartier, franca navigisto, malkovrinto de Kanado (1491-1557)

Aŭtoro : Christian Bertin

Dato: 22-an de Junio 2007.

Resumo

Por la franca reĝo Francisko la Unua, Jacques Cartier faris tri ekspediciojn por serĉi pasejon al Ĉinio kaj Japanio tra la nordo de la Nova Mondo kaj trovi riĉaĵojn. La unua vojaĝo okazis en 1534, li albordiĝis en Kanado (vorto, kiu originas de la irokeza vorto "Kanata", kiu signifas vilaĝon) kaj esploris la golfon de Sankta-Laŭrenco sen malkovri la riveregon.

Okaze de la dua ekspedicio en 1535-1536, li malkovris kaj supreniris la riveregon Sankta-Laŭrenco ĝis Hochelaga sur insulo, al la monteto sur la insulo, li donis la nomon Mont Royal (Montréal). Tie li trapasis sian unuan vintron.

Okaze de la tria ekspedicio en 1541-1542, li instalis kolonion en Charlesbourg-Roy (apud Kebeko) sed pro la severaj vintroj, la skorbuto kaj la problemoj kun la amerindianoj, la franca reĝo rehejmigis la postvivintojn de la kolonio en 1543.

Poste, li restadis en sia bieno apud Saint-Malo ĝis sia morto en 1557, pro la pesto, kiu frapis la regionon.

Li estas konsiderata kiel la malkovrinto de Kanado.

Jacques Cartier (Kompleta 22-paĝa artikolo en formato Adobe PDF)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo