Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: natura ĉarniro de korpoparto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La korea lingvo kun plezuro

La korea alfabeto nomata "Hangulo" estis inventita en 1443 de la reĝo Sejong la Granda (1397-1450).

La hangulo estas nek bazita sur malnova skribita lingvo nek imito de iu ajn signaro, sed alfabeto unika al Koreio.

La hangulo estas scienca skriba sistemo, bazita sur lingvistika scio kaj filozofiaj principoj.

Por la plej longa historio de Koreio, la koreoj uzis malnovajn ĉinajn ideogramojn (Hanja) por skribi. Sed ĉar la lingvoj de la du landoj apartenas al malsamaj lingvaj familioj, la ĉinaj ideogramoj ne estis taŭgis por skribi la korean lingvon. En la ĉina lingvo, frazoj estas kvalifikitaj per partikuloj, kiam la korea lingvo uzas sufiksojn por aldoni aŭ modifi signifon. Malgraŭ tiu malavantaĝo la konservativuloj de la superaj klasoj firme subtenis la uzon de la ĉina lingvo.

La reĝo Sejong la Granda, kiu estis tre edukita, analizis la bazajn unuojn de la mezepoka korea parolado, utiligante siajn lingvistikajn konojn kaj sukcesis inventi novan alfabeton el 28 literoj.

La bazaj konsonantoj estas skizaj desegnaĵoj de la homaj parolorganoj en la artikulacio de iuj sonoj. La aliaj konsonantoj estas faritaj per aldono de strekoj al tiuj 5 bazaj formoj.

  • La velaro "" montras la radikon de la lango blokanta la gorĝon,
  • La alveolaro "" havas la formon de la lango tuŝanta la superan palaton,
  • La labialo "" havas la formon de la buŝo,
  • La dentalo "" havas la formon de la tranĉdento,
  • La laringalo "o" (komenca nulo) havas la formon de la gorĝo.

La prononco de la aspira velaro "" (k') estas pli forta ol "" (k) kaj pro tio, ĝi havas plian streketon.

Jen la konsonantoj de la hangulo:
Velaroj:ᄀ ᄏ ᄁ
Alveolaroj:ᄂ ᄃ ᄐ ᄅ ᄄ
Labialoj:ᄆ ᄇ ᄑ ᄈ
Dentaloj:ᄉ ᄌ ᄎ ᄊ ᄍ
Laringaloj:o ᄒ

La vokaloj estis faritaj laŭ la tri fundamentaj simboloj de la orienta filozofio:

  • La rondo "": simbolo de la ĉielo
  • La horizontala streko "": simbolo de la tero
  • La vertikala streko "": simbolo de la homo

Tiuj tri bazaj formoj estas kombinitaj por formi la aliajn vokalojn: ᅡ ᅣ ᅥ ᅧ ᅩ ᅭ ᅮ ᅲ

Ĉiu konsonanto kaj vokalo reprezentas fonemon aŭ parolunuon, kaj kune konsistigas silabon. Por ekzemplo "" ("luno" en la korea) konsistas el (konsonanto), (vokalo) kaj (konsonanto).

Resume la korea lingvo estas samtempe fonema kaj silabo lingvo.

Tiel la korea lingvo estas multe pli facila ol la japana aŭ la ĉina lingvo.

La reĝo Sejong, per la kreo de tiu alfabeto, kiam la intelektuloj kaj la korteganoj nur admiris la ĉinan lingvon kaj konsideris ĝin kiel la simbolon de moderna civilizacio, volis faciligi la edukadon de sia popolo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo