Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: sovaĝa porko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La kalvarioj kaj ostejoj de Bretonio

Aŭtoro : Christian Bertin

107 paĝoj. Formato A5

Prezo: 6,50 Eŭroj.

 

 

En Bretonio troviĝas originala esprimo de la kredo : la paroĥaj enklavoj kaj la kalvarioj.

 

Ĉirkaŭata de ŝtona muro, la paroĥa enklavo estas sakrala spaco, kien la fideluloj eniras per triumfa pordego, simbolo de la pasejo de la vivmondo al la mortmondo aŭ senmorteco.

En paroĥa enklavo kutime staras:

*      preĝejo kun suda porĉo,

*      malgranda tombejo ĉirkaŭ la preĝejo,

*      kalvario,

*      ostejo,

*      ĉirkaŭmuro, kiu limigas la paroĥan enklavon,

*      triumfa pordego en la ĉirkaŭmuro,

*      alia(j) pasejo(j) en la ĉirkaŭmuro kun baranta ŝtono.

 

La plej gravaj kalvarioj staras en la okcidenta parto de Bretonio. Ili estis konstruitaj inter 1450 kaj 1700 proksimume.

 

La plej grandaj kalvarioj konsistas kutime el :

o     larĝa bazamento kun unu aŭ kelkaj ŝtupoj,

o     volumena ŝtona korpo diversforma kun ĉirkaŭfriso kaj ĉeflanka ofertablo en niĉo aŭ sen niĉo,

o     unu aŭ tri kolonoj starantaj sur la korpo

o     supre de la centra kolono staranta sur la korpo, latina kruco por Kristo kaj sur subaj transtraboj, statuoj de virinoj, sanktuloj kaj/aŭ kavaliroj

o     supre de la du aliaj kolonoj staras du T-formaj krucoj por la krimuloj, kiuj estis krucumitaj kun Kristo.

o     Statuoj sur la korpo ĉirkaŭ la kolonoj

 

La libreto prezentas la ĉefajn kalvariojn, kaj aparte la diversajn scenojn skulptitajn sur ili kun klarigoj per la tekstoj de la nova testamento, kiuj inspiris ilin.

 

Tabelo de la enhavo

1. Kelkaj datoj kaj iom da historio

2. Interesordo laŭ " Guide Michelin "

3. La enirpordego de la paroĥa enklavo

4 La kalvarioj

4.1 La bazamento de la kalvarioj

4.2 La korpo de la kalvarioj

4.3 La kruco de Kristo

4.4 Laŭ la kolono sub la kruco de Kristo

4.5 La krucoj de la krimuloj

4.6 La pieto

5 La scenoj de la kalvarioj

5.1 La geedziĝo de Maria kaj Jozefo

5.2 La anunciacio (la anonco pri gravediĝo al Maria)

5.3 La vizito de Maria al Elizabeto

5.4 La naskiĝo de Jesuo

5.5 La adoro fare de la magoj aŭ saĝuloj

5.6 La cirkumcido de Jesuo

5.7 La prezento al la templo

5.8 La fuĝo al Egiptio

5.9 Jesuo en la templo inter la doktoroj

5.10 La triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon

5.11 La bapto de Jesuo

5.12 La tento al Jesuo fare de la diablo

5.13 La ceno

5.14 La lavado de la piedoj

5.15 Sur la monto Olivarba

5.16 La perfido de Judas kaj la aresto de Jesuo

5.17 Jesuo antaŭ la ĉefpastro Kajafas'

5.18 Pilato sin lavas la manojn

5.19 La skurĝado

5.20 La dornkronado kaj la ofendego al Jesuo

5.21 La portado de la kruco

5.22 Sankta Veronika kun la jesuvizaĝa tuko

5.23 La krucumado

5.24 La primokado, la soifado kaj la morto

5.25 Dekrucigo kaj entombigo de Jesuo

5.26 La resurekto

5.27 Infero

5.28 La lasta juĝo (la "lasta tago" en la Evangelioj)

6 Informoj pri diversaj personoj

6.1 La apostoloj

6.2 La evangeliistoj

6.3 La profetoj

6.4 Aliaj sanktuloj

6.5 La lokaj aŭ regionaj personoj

6.6 La strangaĵoj sur la kalvarioj

7 La ĉefaj kalvarioj

7.1 Tronoën en Saint-Jean-Trolimon (29) (ĉ 1450)

7.2 Guimiliau (29) (1581-1588)

7.3 Plougastel-Daoulas (29) (1602-1604)

7.4 Pleyben (29) (1555, 1650, 1742)

7.5 Plougonven (22) (1554, 1898, 1970)

7.6 Saint-Thégonnec (29) (1610)

7.7 Quilinen en Landrévarzec (29) (Komence de la 16-a jc)

7.8 Kergrist-Moëlou (22) (1528-29, 1896, 1922)

7.9 Guéhenno (56) (1550, 1794, 1853)

7.10 Kerbreudeur en Saint-Hernin (29) (ĉ 1450)

7.11 Pleubian (22) (ĉ 1500)

7.12 Aliaj kalvarioj aŭ krucoj

8 Tombejoj

9 Ostejoj

10 La ĉefaj kalvarioj kaj aliaj monumentoj

11 Tekstoj el la nova testamento

11.1 La Anunciacio (anonco pri gravediĝo al Maria)

11.2 La vizito de Maria al Elizabeto

11.3 La naskiĝo de Jesuo

11.4 La adoro fare de la magoj aŭ saĝuloj

11.5 La prezento de Jesuo al la templo

11.6 La bapto de Jesuo

11.7 La cirkumcido de Jesuo

11.8 La fuĝo al Egiptio

11.9 Jesuo en la templo inter la doktoroj

11.10 La triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon

11.11 La tento de Jesuo fare de la diablo

11.12 La Ceno

11.13 La lavado de la piedoj

11.14 Sur la monto Olivarba

11.15 La perfido de Judas kaj la aresto de Jesuo

11.16 Pilato sin lavas la manojn

11.17 La skurĝado

11.18 La dornkronado de Jesuo

11.19 La portado de la kruco

11.20 La krucumado

11.21 La krucumado de la rabistoj aŭ krimuloj

11.22 La primokado, la soifado

11.23 Maria fariĝas la patrino de la disĉiplo Johano

11.24 Stefatono, tiu, kiu donis al Jesuo trinki

11.25 Longin, la soldato, kiu pikis Jesuon per lanco

11.26 Dekrucigo kaj entombigo de Jesuo

11.27 La Resurekto

11.28 Infero

11.29 La lasta juĝo ("la lasta tago" en la Evangelioj)

12 Franca esperanta vortaro pri paroĥaj enklavoj

13 Referencoj

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo