Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: luksa festa manĝo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

100 konsiloj por ŝpari energion

BRUXELLES ENIRONNEMENT
IBGE - Institut Bruxellois pour la Gestion de l'Environnement
Parta traduko kaj adapto fare de Christian Bertin
Julio 2009
meza energi-fakturo de Bruksela hejmo
Hejtado

Bruksela familio elspezas meze 55% de sia energibuĝeto por la hejtado. La hejtado estas la ĉefa fonto de karbondioksida radiado el la loĝejoj.

1) ŝpari sen elspezi pli: Teni maksimuman temperaturon inter 19 kaj 20°C

19° ĝis 20°C estas sana ĉirkaŭa temperaturo kaj tute sufiĉa por certigi komforton. Malpliigi la temperaturon de via loĝejo aŭ de via laborejo je unu grado reduktas vian fakturon je 6 ĝis 7 %. Malpliigo de 22 al 19°C egalas al redukto de 20%.

2) ŝpari sen elspezi pli: Malpliigi la temperaturon dum la nokto kaj dum foresto

Nokte, kiam vi estas sub la plumono, aŭ dum la tago kiam vi forestas, ĉirkaŭa temperaturo de 16°C plene sufiĉas. Se vi foriras por longa periodo (ekzemple por longa semajnfino aŭ ferisemajno), tenu la loĝejon je 12°C maksimume.

3) ŝpari sen elspezi pli: Korekte reguligu viajn termostatajn valvojn

Se vi tion havas, la termostataj valvoj ebligas reguligi la temperaturon de ĉiu ĉambro. Reguligu ilin korekte! Tio evitigas superhejti spacojn, kiuj profitas de senpagaj energivenoj, kiaj la suno, aŭ hejti ejojn nur iomete vizitatajn.
Cifero sur la valvo
Temperaturo en la ĉambro

*
7°C

1
12°C

2
16°C
Dormoĉambroj
3
20°C
Salono
4
24°C
Evitenda
5
25°C
Evitenda

4) ŝpari sen elspezi pli: Drenu viajn radiatorojn

Se la masupra parto de via radiatoro estas varma kaj la supra parto malvarma, tio signifas, ke ĝi bezonas drenon. Faru tion plurfoje en la jaro sen malŝalti vian hejtilon. Se via loĝejo estas pluretaĝa, vi komencu per la malsupraj radiatoroj kaj iom post iom supreniru.

5) ŝpari sen elspezi pli: Neniam kovru viajn radiatorojn

Kovrante vian radiatoron aŭ metante meblon aŭ divanon antaŭ ĝi, vi reduktas la hejtan surfacon kaj la efikecon de via radiatoro je 10%!

6) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu vian hejtilon kaze de longa foresto kaj en somero

La atendoflameto de gashejtilo konsumas energion dum 24 horoj tage, sen paroli pri la perdoj dum ĝia funkciado! En unu jaro, tio estas ĝis 250 kubaj metroj da gaso. Se vi foriras por pli ol unu semajno, malŝaltu komplete vian hejtilon. Se alia aparato produktas vian varman akvon, malŝaltu ankaŭ ĝin dum la tuta periodo sen hejtado de via loĝejo. Por absoluta sekureco, fermu la gaseniran valvon.
Fine elektu senatendoflametan hejtilon (je aŭtomata sparkado) se vi renovigas vian instalaĵon.

7) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de la suno

Kiam la vetero estas bela sed malvarma, profitu de la aperturoj flanke de la suno (fenestroj,  nemalfermeblaj vitroj, kupoloj, ktp.) por nature hejti la loĝejon. Malfermu viajn fenestrajn surkurtenojn ekde la mateno.

8) ŝpari sen elspezi pli: Senpolvigu la hejtajn korpojn

La polvo kaptas varmon. Regule senpolvigu radiatorojn kaj aliajn konvektilojn por certigi ilian optimuman  rendimenton.

Termika izolado
Hejti estas unu afero, ne perdi varmon estas alia afero. Termika izolado de via loĝejo estas evidenta kondiĉo por redukti la varmon produktotan per via hejtilo. Por korekte izoli vian loĝejon, kelkaj elspezoj estos necesaj (vidu poste la investojn). Sed eĉ per tre simplaj lertaĵoj kaj sen konsideri renovigajn laborojn, estas jam eble ŝpari varmenergion.
Izolu sed ventolu!
Somere same kiel vintre, estas grave certigi regulan renovigon de la aero de via loĝejo. Kuiri, hejti kaj simple spiri poluas la internan aeron kaj produktas akvovaporon. Tro humida ĉambro favorigas la multiĝon de la bakterioj kaj fungoj, kiuj povas esti la fonto de spiraj alergioj kaj de doma difektiĝo. Se via loĝejo ne havas ventolsistemon, vi mem povas certigi minimuman ventoladon: ĉiutage (eĉ en vintro) per momenta malŝalto de la hejtilo! en ĉiu ĉambro, grande malfermu la fenestrojn sufiĉe longtempe por renovigi la aeron.

9) ŝpari sen elspezi pli: Fermu la pordojn

Fermu la nehejtatajn ĉambrojn por ne disvastigi la malvarmon en la hejtatajn partojn de la loĝejo. Same, fermu la pordojn inter la vivlokoj kaj la koridoroj por eviti la varmoperdojn.

10) ŝpari sen elspezi pli: Fermu la kurtenojn, la rulkurtenojn kaj la ŝutrojn dum la nokto

Vi reduktos la varmoperdojn tra la fenestroj je 30 ĝis 50%, precipe en malvarma vetero kaj se viaj fenestroj estas unuvitraj. Ne loku la kurtenojn antaŭ la radiatorojn aŭ ĝuste super ili., alikaze vi hejtas la fenestron anstataŭ la ĉambron!

11) kaj por kelkaj eŭroj: Evitu la aerblovojn

Ĉu aero fluas tra la malnovaj framoj de viaj fenestroj aŭ sub viaj pordoj?  Alfiksu izolajn materialojn: kaŭĉukajn aŭ sintezajn juntojn, ŝtopkusenetojn aŭ ŝtoprulaĵojn, ktp. troveblajn en ĉiu hejmaranĝaj magazenoj.

12) kaj por kelkaj eŭroj: Instalu reflektajn tabulojn

Inter viaj muroj kaj radiatoroj, fiksu tabulojn konsistantajn el  frigolito (izolilo) kaj aluminio (reflektilo). Tiel la varmo de la radiatoro estas pli bone uzata por varmigi la ĉambron kaj vi limigas je 70% la perdojn tra la muro, precipe se tiu ne estas izolita kaj estas ekstera muro.

13) kaj por kelkaj eŭroj: Izolu vian tubaron

Metu ŝaŭman ingon ĉirkaŭ la tubojn en la nehejtataj partoj de via loĝejo. Via ŝparo? 6 eŭroj jare por ĉiu metro de izolita tubo.

Ventolado kaj klimatizilo
Niaj kutimoj ŝanĝiĝas kaj ne ĉiam al la bona direkto. Pli kaj pli da familioj akiras klimatizilon por eviti la altajn varmojn en somero. Tio estas tekniko tre multekosta por relativa komforto.

14) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la klimatizadon

Klimatiza sistemo konsumas duoble pli da elektro ol lavmaŝino uzata trifoje semajne. Tio kreskigus vian jaran elektrofakturon ĝis 25%. Krome, por efiki, la klimatizilo devas funkcii kun fermitaj fenestroj, kiam oni scias ke niaj loĝejoj multe suferas pro manko de ventolado, tio ne estas la ideala solvo. Do, forgesu pri la klimatizilo se eblas.

15) ŝpari sen elspezi pli: Ŝirmu vin de la suno kaj aerumu

Tage, fermu la ŝutrojn kaj mallevu la rulkurtenojn  malantaŭ la fenestroj plej direktitaj al la suno. Malfermu la fenestrojn matene kaj nokte, kiam la ekstera temperaturo estas malpli alta ol la interna.

16) ŝpari sen elspezi pli: Favoru bonan naturan ventoladon

La tagvarmo povas malaperi dum la nokto pro venteto. Se la loĝejo havas fenestrojn sur du malsamaj fasadoj, ilia malfermo kreos bonvenan aerblovon. Alikaze, vi provos profiti de vertikala termika fluo (kamenefiko), malfermante parte la fenestrojn en la malvarmigotaj ĉambroj kaj en la supra parto de la loĝejo (tegmentofenestroj por ekzemplo).

17) kaj por kelkaj eŭroj: Favoru ventolilon

Se estas vere tro varme, akiru ventolilon prefere al klimatizilo. Se ĝi ne malvarmigas la aeron, ĝi helpas elteni la varmon kaj malpli konsumas.
Pendigita ventolilo sub plafono pli efikas ĉar ĝi favoras malrapidan kaj regulan ventoladon.

18) kaj por kelkaj eŭroj: Helpu vin per vegetalaro

Favoru la surfasadan kaj surtegmentan vegetalaron. La grimpaj aŭ enkestaj plantoj nature reguligas temperaturon kaj humidecon, somere same kiel vintre.

Domaparatoj
La domaparatoj estas energivoraj. Ili konsistigas preskaŭ 24% de la familiaj energifakturoj. Se fridujo, kuirforno aŭ lavmaŝino estas nemalhaveblaj, raciigi ilian uzon ofte ebligas ŝpari energion kaj do monon.

Pri kuirforno kaj fornoj

19) ŝpari sen elspezi pli: Kovru la kaserolojn

Kiam vi kuiras, kovru viajn kaserolojn: viaj nutraĵoj pli rapide kuiros, vi evitos gravajn varmoperdojn kaj ŝparos 50% da energio por ĉiu kuiro.

20) ŝpari sen elspezi pli: Uzu adekvatajn kaserolojn

 Elektu patojn kaj kaserolojn kun diametro proksima al tiu de la elektra plato aŭ de la gasflamaro. Tro grandaj, la varmigtempo estas multe tro longa, tro malgrandaj, tio estas danĝera kaj estigos gravajn varmoperdojn.

21) ŝpari sen elspezi pli: Ne trouzu akvon

Ne necesas plenigi grandan kaserolon ĝis supera rando por kuiri 200 g da spagetoj! Kuirigu viajn nutraĵojn en la adekvata akvokvanto, vi gajnos tempon kaj ŝparos energion.

22) ŝpari sen elspezi pli: Eligu la superfrostigitajn nutraĵojn pli frue

Eligu la nutraĵojn el la superfrostujo, plurajn horojn antaŭ la kuiro. Ili malkongeliĝos nature kaj pli bone kuiros per malpli da energio.

23) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de termika inercio

Se vi havas elektran kuirfornon, malŝaltu la platon  kelkajn minutojn antaŭ la kuirfino: dank'al al termika inercio (la plato restas varma dum ankoraŭ kelkaj minutoj), la nutraĵoj finkuiriĝas sen konsumi energion.

24) ŝpari sen elspezi pli: Ne lasu la fornon malfermita

Kontrolu kaj zorgu pri viaj pladoj, eltirante ilin rapide el la forno, kiun vi refermu ĉiufoje. Se vi lasas daŭre kaj longtempe la pordon malfermita, vi perdas multe da varmo.

25) ŝpari sen elspezi pli: Preferu la mikroondan fornon

Multaj nutraĵoj (kiaj la terpomoj) povas esti kuirataj aŭ revarmigataj en mikroonda forno. Ĝi konsumas ĝis 75-oble malpli da energio ol tradicia forno. Por malkongeli viajn nutraĵojn, preferu konsilon 22.

26) ŝapri sen elspezi pli: Uzu premmarmiton

Por multaj receptoj kaj por ŝpari de 40 ĝis 70% da tempo kaj energio, uzu kiel eble plej ofte vian premmarmiton.

Pri fridujo kaj superfrostujo

27) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la varmofontojn

Produkti malvarmon postulas multegan energion. Fridujo kaj superfrostujo  konsumas pli ol 25% de via tuta elektra konsumo: evitu loki ilin en varmajn ĉambrojn aŭ proksime de varmofontoj (radiatoro, kuirforno, ĉesuna fenestro).

28) ŝpari sen elspezi pli: Lasu la nutraĵojn malvarmiĝi

Ĉiam lasu la nutraĵojn malvarmiĝi antaŭ ol meti ilin en fridujon. La aparatoj multe pli konsumas se ili devas malvarmigi kaj kongeli la varmajn nutraĵojn.

29) ŝpari sen elspezi pli: Senglaciigu regule

Regule senglaciigu vian fridujon: du milimetretojn da glacio kreskigas ĝian konsumadon je 10%!

30) ŝpari sen elspezi pli: Bone okupu la spacojn

Evitu troplenigi vian fridujon: tio kreskigas la energikonsumon kaj reduktas la konservdaŭron de la nutraĵoj (la malvarma aero malpli facile cirkulas). Male, tenu superfrostujon ĉiam plena, eĉ se vi devas plenigi la malplenajn spacojn per frigolito.

31) ŝpari sen elspezi pli: Rapide fermu la pordojn

Malfermu la aparatpordojn nur mallongtempe por konservi la internan malvarmon.

32) ŝpari sen elspezi pli: Senpolvigu

Regule senpolvigu la malantaŭon de la fridujo kaj superfrostujo; ili malpli konsumos.

33) ŝpari sen elspezi pli: Kontrolu la termostatojn

Tenu la temperaturon de via fridujo inter 4 kaj 6°C kaj tiun de via superfrostujo je -18°C. Temperaturoj pli malaltaj estas nenecesaj kaj multekostaj. Se necesas, vi povas kontroli la fridujan temperaturon per taŭga termometro.

34) kaj por kelkaj eŭroj:  ŝanĝu la juntojn

Se necesas, ŝanĝu la juntojn de la fridujo kaj superfrostujo. Paperfolio ŝovita en la fermitan pordon ne devas fali.kaj eĉ devas rezisti se oni tiras ĝin. Alikaze, ŝanĝu la  likimunan junton kaj ŝparu 10% da energio.

Pri telerlavilo
 

35) ŝpari sen elspezi pli: Plenigu ĝin komplete

Telerlavilo konsumas multe da akvo (inter 12 ĝis 20 litroj por ĉiu uzo) kaj elektro.Po 4 uzoj semajne, tio kostas preskaŭ 50 Eŭrojn. Funkciigu vian telerlavilon nur se ĝi estas plena.

36) ŝpari sen elspezi pli: Ŝpare lavu

La longaj lavoj aŭ je alta temperaturo estas plej ofte neutilaj. Se via aparato proponas programon "ECO" aŭ malaltan temperaturon, preferu ilin.

37) ŝpari sen elspezi pli: Regule purigu la filtrilon

Regule purigata filtrilo kreskigas la vivdaŭron de telerlavilo kaj reduktas ĝian energikonsumon.

Pri tuklavmaŝino

38) ŝpari sen elspezi pli: Laŭspecigu korekte la tukojn

Tio ebligos al vi ĉiam lavi je la kiel eble plej malalta temperaturo.

39) ŝpari sen elspezi pli: Lavu ja malalta temperaturo

Pro la altaj kapabloj de la maŝinoj, estas preskaŭ neutile lavi je alta temperaturo. La programoj je 60 kaj 40°C plene sufiĉas kaj eĉ ofte je 30°C por la modernaj vestaĵoj. Je 40°C, vi ŝparas 70% da energio kompare al lavado je 90°C.

40) ŝpari sen elspezi pli: Evitu antaŭlavadon

Bone plenigu la maŝinon kaj evitu antaŭlavadon. Tio estas longa kaj ofte senutila, precipe por la nunaj lavproduktoj. Via gajno? 15% da akvo kaj da elektro.

41) ŝpari sen elspezi pli: Favoru la programon "ECO"

Vestaĵoj nur iomete malpuraj? Elektu la programon "ECO", kiu reduktas la temperaturon kaj la lavdaŭron: inter 30 kaj 40% da ŝparo kompare al ordinara programo.

42) ŝpari sen elspezi pli: Regule purigu la filtrilon

Regule purigita filtrilo kreskigas la vivdaŭron de via tuklavilo kaj reduktas ĝian energikonsumon.


Pri sekigmaŝino

43) ŝpari sen elspezi pli: Malofte uzu ĝin

La sekigmaŝino estas tre energivora aparato: ĝi konsumas 2- ĝis 3-oble pli da energio ol la tuklavmaŝino. Kiel eble plej ofte, sekigi viajn tolaĵojn ekstere aŭ en ventolata  loko. Ne etendu ilin sur radiatoroj: kovrante ilin, vi  malhelpas ilian funkciadon kaj vi riskas estigi kondensadon en la ĉambro pro la humideco, kiu eliĝas el la tolaĵoj.

44) ŝpari sen elspezi pli: : Sekigu je 1200  rivoluoj/min

Se vi devas absolute uzi  sekigmaŝinon, elektu la plej rapidan sekigon je 1200 rivoluoj/min, kiu estas sufiĉe efika kaj malpli energikonsuma.


Pri elektraj aparatetoj

45) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la vigilreĝimon kaj komplete malŝaltu viajn aparatojn

Televidiloj, DVD-legiloj, malkodiloj, hifiaj sistemoj... ĉiuj tiuj aparatoj, kiuj restas ŝaltitaj en vigilreĝimo (aŭ "stand by") konsumas elektron, kial ili ne estas uzataj. Oni devas malŝalti ilin, tio estas premi la butonon "on/off" sur la aparato mem.
Kiam vi malŝaltas vian komputilon, malŝaltu ankaŭ la ekranon kaj la periferiaĵojn.

46) ŝpari sen elspezi pli: Malkonektu la ŝarĝilojn

Same, estas tute neutile kaj koste lasi konektitaj la ŝarĝilojn por piloj, poŝtelefonoj, dentobrosoj, fotiloj, ktp.: Malkonektu ilin, kiam ili ne servas.

47) kaj por kelkaj eŭroj: Aĉetu plurkonektingojn kun ŝaltilo.

Kiam pluraj aparatoj estas ligitaj al la sama centra aparato, kiel estas por komputiloj, domkinilo aŭ hifia sistemo, estas bona ideo konekti ĉiujn tiujn aparatojn al la sama plurkonektingo kun ŝaltilo. Tiel vi povas malŝalti ĉiujn aparatojn per nur unu gesto kaj tiel ili ne restos en vigilreĝimo.

48) kaj por kelkaj eŭroj: Elektu reŝarĝeblajn pilojn

Se iuj aparatoj devas funkcii per piloj, tiam elektu reŝarĝeblajn pilojn: ili estas multe pli ŝparigaj kaj ekologiaj ol la nereuzeblaj piloj.

49) kaj por kelkaj eŭroj: Preferu malgrandan likvakristalan ekranon

Se vi devas anstataŭigi la ekranon de via komputilo, elektu platan ekranon je likvaj kristaloj (LCD). Vi tiel ŝparos pli ol 60% da energio kompare al klasika katodtuba ekrano. Tamen sciu ke ju pli granda estas la ekrano, des pli ĝi konsumas energion.

Lumado

50) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de la natura lumo

La taglumo estas la plej bona por la homaj okuloj. Malfermu ŝutrojn kaj surkurtenojn ekde via unua aktivado kaj aranĝu vian internan spacon por profiti kiel eble plej multe de tiu natura lumado.

51) ŝpari sen elspezi pli: Elektu helajn tonojn

Se vi devas refarbi aŭ retapeti ĉambron, elektu helajn tonojn. Malhela interno kondukas al duobligo aŭ triobligo de la lumintenso. Same estas por la malhelaj lampŝirmiloj.

52) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu la senutilajn lumojn

En la ĉambroj el kiu vi eliras aŭ kiuj restas senpersonaj, malŝaltu la lumon, se la lumado estas per klasikaj inkandeskaj ampoloj. Malŝalti  neonlampojn estas ĝuste nur por pli ol 20-minuta foresto.

53) ŝpari sen elspezi pli: Purigu viajn lumigilojn

Regule forigu la polvon de viaj lampoj kaj lampŝirmiloj por plibonigi la lumefikon. Purigu ankaŭ ofte viajn travideblajn kurtenojn.

54) ŝpari sen elspezi pli: Cele lumigu

Ne utilas lumigi la tutan ĉambron por legi aŭ labori ĉe skribotablo: preferu celtrafan lumadon, kiu malpli konsumas.

55) kaj por kelkaj eŭroj:  Instalu malaltkonsumajn ampolojn

La tradiciaj inkandeskaj ampoloj, ankoraŭ tre ofte uzataj nun, malbone efikas: 95% de la konsumita energio transformiĝas en varmon kaj nur 5% en lumon. Ankaŭ la halogenaj ampoloj estas tre energivoraj kaj povas kosti 50 ĝis 80 € jare (por surpieda halogena lampo de 300 Vattoj. Elektu la alternativajn solvojn.
Malaltkonsuma ampolo donas lumadpotencon almenaŭ 4-oble pli alta ol klasika ampolo. Energiŝparo: inter 75 kaj 80%. Krome, ĝi varmigas multe mapli kaj daŭras ĝis 15-oble pli longtempe. La akiro, pli multekosta, estas rapide amortizita. La freŝaj modeloj de malaltkonsumaj ampoloj lumas pli varme kaj pli agrable ol la unuaj, kiuj vendiĝis: tial vi povas  instali ilin ĉie.

56) kaj por kelkaj eŭroj: Akiru neonlampojn

La lumtuboj aŭ neontuboj simile efikas al la malaltkonsumaj ampoloj. Ili multe evoluis: ili ekzistas laŭ diversaj grandecoj kaj koloroj kaj ilia lumo varmiĝis. Pensu uzi ilin kiel aldona lumado, ekzemple en via kuirejo, via aŭtejo, via remizo, via kelo, ktp.
Atentu: danĝeraj ruboj!
Se la klasikaj ampoloj kaj la halogenaj ampoloj ne estas danĝeraj, la malaltkonsumaj ampoloj kaj la neontuboj entenas hidrargon. Ili do estas danĝeraj ruboj. Oni devas meti ilin en la kemiajn domrubojn en apartajn kontenerojn por recikligi ilin.

Varma akvo

57) ŝpari sen elspezi pli: Preferu rapidan duŝon

Preferu rapidan duŝon al bano: vi uzos nur 40l da akvo por duŝo kontraŭ 100 ĝis 130l por bano! Por la junaj infanoj, ili povas bani sin duope. Ŝparo: 50%!

58) ŝpari sen elspezi pli: Ĉesigu la fluon

Fermu la kranion, kiam vi sapumas vin: la akvo fluas senutile.

59) ŝpari sen elspezi pli: Limigu la temperaturon

Limigu la temperaturon je 50°C por rekta akvovarmigilo kaj je 60°C por varmakvujo. Tio estas vere sufiĉa temperaturo por lavi sin, vi konsumos malpli da energio kaj vi evitos la tartriĝon de via aparato.

60) ŝpari sen elspezi pli: Ŝtopu la lavkuvon

Kiam vi lavas la telerojn, ne lasu la varman akvon flui senĉese. Plenigu la kuvon kaj uzu la saman sapumitan akvon. Sensapigu per malvarma akvo.

61) ŝpari sen elspezi pli: Rapide sensapigu post uzo

Tuj post uzo, verŝu iom da akvo en la ankoraŭ varmajn kaserolojn: tio efikos kiel antaŭlavado. Plie, simple lavu la nur iom malpurajn ilojn, uzitajn en la kuirejo (kribrilo, miksiloj, ktp.) anstataŭ ol meti ilin en la telerlavilon.

62) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu la sistemon dum longaj forestoj

Malŝaltu la vigilflamon de la akvovarmigilo dum longaj forestoj. Vi tiel ŝparos energion kaj gajnos en sekureco.

63) kaj por kelkaj eŭroj: Ne forgesu sentartrigi

Se vi havas elektran varmakvujon, regule sentartrigu ĝin. La kalko, sin deponante sur la rezistanco, reduktas ties efikecon: vi do konsumas pli da energio por varmigi vian akvon.

64) kaj por kelkaj eŭroj: Izolu la duktaron

Se vi havas varmakvujon, utilas izoli la varmakvajn duktojn.

65) kaj por kelkaj eŭroj: Instalu ŝparigan duŝilon

La duŝilrozo, je reduktebla fluo, kostas iom pli sed ebligas ŝpari varman akvon kaj do energion.

66) kaj por kelaj eŭroj: Instalu programhorloĝon

Se via hejtilo produktas kaj varman akvon por la radiatoroj kaj por la domuzoj (banĉambro, kuirejo), vi povas facile reguligi la varmakvan produktadon laŭ la bezonoj per instalo de programhorloĝo.

67) kaj por kelkaj eŭroj: Preferu la gason

Se necesas akiri aparaton, vi devas scii ke rektaj akvovarmigilo kaj banvarmigilo je natura gaso ĝenerale havas pli bonan rendimenton ol la akumulaj aparatoj kiaj la varmakvujoj. Plie, ili estas ekipitaj per aŭtomata ekigilo, ili ŝparigas eĉ la energion konsumatan de la vigilflamo (40 € jare).
 

Veturoj
La energia buĝeto por la ĉiutagaj iroj preskaŭ ekvivalentas al tiu de la loĝejo, ĉefe pro la iroj per aŭto, kun la sekvantaj konsekvencoj: intensa trafiko, ŝtopiĝoj, poluo, streso, akcidentoj...

68) ŝpari sen elspezi pli: Lasu la aŭton en la aŭtejo por la iretoj

En Brukselo, preskaŭ la duono de la aŭtiroj estas sub 3km. Tiuj estas la plej poluaj! Iri por aĉeti panon aŭ gazeton,  konduki la infanojn al la loka lernejo? Por iretoj, preferu la biciklon aŭ la marŝon: ŝparo de 100% kaj bonege por la sano!

69) ŝpari sen elspezi pli: Pli ofte uzu la komunajn transportilojn

Por pli longaj iroj, la komunaj transportiloj estas tre adekvataj, precipe en urbo. Ili iras ĉie kaj kostas malpli kaj estas pli rapidaj kaj pli sekuraj ol la aŭto.

70) ŝpari sen elspezi pli: Elektu alternativajn solvojn

La kunveturado estas ideala por iri al la laboro kun proksime loĝantaj kolegoj. La alakarta aŭto estas ankaŭ praktika solvo kaj malpli kosta. Kaj kial ne la taksio?

71) ŝpari sen elspezi pli: Ekologie stiradu

La ekologia stirado ŝparigas 20 ĝis 40% da  karburaĵo.
- ekiru dolĉe
- kluĉu rapide al la supera rapidumo
- evitu la abruptajn akcelojn kaj bremsadojn
- uzu la motorbremson prefere al la bremsopedalo
- malŝaltu la motoron por ĉiu pli-ol-unuminuta halto.

72) ŝpari sen elspezi pli: Ne antaŭvarmigu la motoron

Kun la evoluo de la aŭta teknologio, antaŭvarmigo de motoro fariĝis tute senutila: tuj ekiru kaj enŝoviĝu sur la vojo sen tro postuli de la motoro. Tio estas la plej bona maniero por varmigi ĝin, sen sentutila konsumado.

73) ŝpari sen elspezi pli: Ne trouzu la klimatizadon

Aktiva klimatizado konstanta je plena reĝimo povas kreskigi  la karburaĵkonsumadon ĝis 30%.  Ne trouzu ĝin, se vi disponas pri tiu opcio.
  •  Racie uzu la klimatizitan aeron, kiam ŝatebla kaj post venko de la supervarmo per aerumado, sen estigi termikan ŝokon ĉe la eliro el la aŭto.
  • Evitu tro malvarman temperaturon. La ideala por la sano? Maksimume 5°C malpli en la aŭto ol ekstere.
  • Regule funkciigu la sistemon (1 min ĉiusemajne) por eviti la elfuĝoj de  gasoj nocaj por la ozontavolo.

74) ŝpari sen elspezi pli: Regule kontrolu la pneŭpremon.

La aŭtistoj tro malmulte atentas pri la pneŭoj, same pri la ŝveligo kiel pri la eluziĝo. Kontrolu la premon de la pneŭoj ĉiumonate: Taŭge ŝveligitaj pneŭoj evitigas superkonsumadon (manko de premo je 0,14 baroj jam generas superkonsumadon de 1%), evitigas trofruan eluziĝon kaj kreskigas sekurecon.

75) ŝpari sen elspezi pli: Ne troŝarĝu vian veturilon

Evitu ŝarĝi senutile vian veturilon, precipe sur la tegmento. La superkonsumado estigita de ŝarĝita bagaĝportilo povas atingi 40%. Same, fiksu viajn biciklojn malantaŭe: sur la tegmento, ili kreskigas  de 20 ĝis 30% la uzon de karburaĵo.

Iru plu antaŭen: faru ŝparigajn investojn
Vi privilegios:
  • bonan termikan izoladon
  • efikan hejtilon
  • malmulte energivorajn domaparatojn
  • malaltkonsuman lumadon
  • sunan varman akvon
  • prizorgadon de veturilo kaj/aŭ akiron de pura veturilo

Termika izolado
En konstruaĵo, la varmperdoj venas de la muroj por 30%, de la fenestroj por 30%, de la tegmento por 25% kaj de la grundo por 15%. La izolado de via loĝejo ŝirmas vin de la varioj de la ekstera temperaturo kaj stabiligas la internan temperaturon. Do, vi bezonas malpli hejti kaj pro tio, vi reduktas viajn energiajn kostojn.

76) Izolu vian tegmenton

Ne izolita tegmento povas okazigi 25%-an energiperdon. La izolad-tipo dependos de via tegmento (ebena aŭ dekliva, kun aŭ sen vivaranĝita subtegmento). Konsilistoj estas je via dispono sen forgesi la  monpremiojn por renovigo kaj izolado.

77) Anstataŭigu viajn fenestrojn

Elektu duoblajn vitrojn je alta rendimento. La lasta generacio alportas 5-oble superan izolecon kompare al simpla vitro kaj 2-oble superan kompare al tradicia duobla vitro. Vi tiel plibonigos vian komforton, ŝparos energion kaj samtempe plivalorigos vian domon.

Hejtado
Ĝuste post izolado (la plej profitdona investo pri energio),  vi ŝparos plej multe se vi malpli kaj plibone hejtas. Vi ja havas centran hejtadon kaj propran hejtilon? Por ŝpari energion, jen listo de investoj, kiuj rapide repagiĝos.

78) Bontenigu vian hejtilon

Por ŝpari 3% ĝis 5% da karburaĵo kaj garantii vian sekurecon, nenio pli bona ol bontenado de via hejtilo. La jara bontenigo de la  mazutaj hejtiloj estas leĝa devigo. La bontenigo, ĉiun trian jaron de la gashejtiloj, estas konsilita por certigi optimuman rendimenton.

79) Instalu termostaton

Termostato ŝparigas 15 ĝis 25% de via hejta energikonsumado. La programebla termostato ebligas, por la tuta loĝejo, malpliigi la temperaturon dum la nokto aŭ dum foresto, kaj pliigi ĝin aŭtomate iom antaŭ via reveno.

80) Instalu termostatajn valvojn

Ideala komplemento de la termostato, ili ebligas temperaturan reguligon ĉambron post ĉambro kaj ankaŭ redukton de via fakturo je 10%. Ilia instalo estas repagita en malpli ol du jaroj. Vi evitos instali iun en la ĉambro de la ĝenerala termostato, ĉar tio povus perturbi ties funkciadon.

81) Instalu eksteran sondilon

Se vi havas kondensan hejtilon, ĝia funkciado estas optimuma kun ekstera sondilo, kiu certigas idealan akvotemperaturon laŭ la ekstera temperaturo. Tio funkcias aŭtomate.
Por la klasikaj hejtiloj je natura gaso, mem reguligu mane la akvotemperaturon (instalo de ekstera sondilo ne estas konsilita). Programu ĝin je 70°C. Tio vere sufiĉas por certigi komforton dum la tuta vintro.

82) Anstataŭigu vian malnovan hejtilon

Se via hejtilo estas pli ol 20-jara, ne hezitu anstataŭigi ĝin per pliefika hejtilo je kapablo optimuma por la hejtota volumeno. Ĝi devas esti je alta rendimento (HR+ malalta temperaturo) aŭ je kondenso (HR-Top). Ĝia energikonsumo estas multe malpli alta kaj ebligas multe ŝpari kaj tre malpli polui.
Gaso aŭ mazuto, ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn sed la gaso malpli poluas.
Male, vi sciu, ke, por hejti loĝejon, elektro estas nete pli kosta.
Krome, ekzistas alternativoj, kiuj uzas renovigeblan energion.
Por bona funkciado de via instalaĵo, atentu pri bona ventolado de via hejtilejo.

Elektro-aparatoj
Ne ekzisats 50 malsamaj manieroj por investi en elektrajn aparatojn por ŝpari energion. La ĉefa solvo estas: aĉeti la malplej energivorajn aparatojn! Sed ekzistas ankaŭ aliaj interesaj aĉetoj.
klasifiko de energiefikeco

83) Aĉetu energimarkajn aparatojn

En la elektro-aparataj magazenoj, energimarko estas sur ĉiu aparato kia: fridujo, superfrostujo, elektra forno aŭ tuklavilo. Ĝi respondas al klasifiko de A ĝis G: la aparatoj en klaso A (t.e. AAA, A+ kaj A++ laŭ la aparato-tipo) estas nete pli ŝparigaj kaj do multe malpli poluas. La aparatoj en klaso B estas malpli bonaj laŭ efikeco, ktp, la aparatoj en klaso G estas evitendaj. La maŝinoj en klaso A estas iom pli kostaj sed vi profitas je aĉetaj monpremioj .

84) Preferu la gaskuirilojn

Se vi devas akiri novan kuirilon, vi sciu ke la gasaj konsumas duoble mapli da energio ol la elektraj kuiriloj.

85) Elektu sekigilon kun eligo

Se ve ne kapablas malhavi elektran sekigilon kaj se vi disponas pri alekstera apertruo, elektu eligan sekigilon. Ili malpli konsumas ol la kondensaj sekigiloj. Elektu aparaton en la klaso A.

Moviĝoj
 Gravas la bontenado de veturilo.

86) Bontenu regule vian veturilon

Malbone tenata veturilo povas konsumi ĝis 50% pli da karburaĵo!
Kontroligu prioritate:
- la staton de la sparkiloj
- la staton de la aerfiltrilo
- la injektadon
- la geometrion kaj ekvilibron de la radoj

87) Aĉetu "puran veturilon"

Se vi iras ĉe aŭtovendejo, vi vidos sur ĉiu veturilo etikedon, kiu informas pri la karburaĵkonsumado kaj la karbondioksidaj ellasoj.
La veturiloj en klaso A kaj B estas la malplej energivoraj kaj la malplej poluaj. Plie, ili rajtas je aĉetpremioj de la federacia ŝtato en Belgio.
Se nur iuj fabrikistoj proponas veturilojn en tiuj klasoj, oni povas facile veti, ke ĉiuj fabrikistoj pli kaj pli fabrikos purajn kaj ŝparigajn veturilojn.
Je egalaj kapabloj kaj komforto,  prefere elektu la plej bonan kvaliton (ŝparigan kaj ekologian) por prezo.

88) Elektu ŝparmetron aŭ regkomputilon

Se vi  ŝanĝas vian veturilon, elektu iun kun ŝparmetro (superkonsumad-indikilo) aŭ regkomputilo (aktuala mezuro de meza konsumado).
Tiuj du akcesoraĵoj konfirmiĝas findindaj kaj utilaj por regi la karburaĵkonsumadon.

Aŭdacu la renovigeblajn energiojn, tio funkcias!
Aldone al la fosiliaj energioj, la uzo de la renovigeblaj energioj ebligas multe ŝpari, certigas longtempe stabilajn prezojn kaj kontribuas al la redukto de la ĉirkaŭaĵa poluo. La disvolvo de la renovigeblaj energioj plie kreas lokajn kaj daŭrajn postenojn kaj malpli dependigas nin de la landoj, kiuj produktas gason kaj nafton.

89) Varmigu la akvon per la suno

Lokitaj sur la loĝeja tegmento, sunkaptiloj sorbas la sunlumon por transdoni ĝin en formo de varmo al akvorezervujo. Se tiu ĉi ne estas sufiĉe varma, la tradicia akvovarmiga sistemo aŭtomate provizas la mankantajn gradojn. Tiu teknologio pruviĝis efika tra Eŭropo. Eĉ en Brukselo, ĝi ebligas la varmigon de 50% de la akvo uzata de loĝejanaro. Tiu instalaĵtipo estas teknike realigebla en preskaŭ ĉiuj unufamiliaj domoj kaj en multaj apartamentoj.

90) Kaptu la sunelektron

Oni nomas "fotovoltaa" la transformfenomenon de lumradiado en elektron. La fotovoltaa energio estas tute taŭga en urba ĉirkaŭaĵo. Per 10 kv.m.da fotovoltaaj paneloj lokitaj sur via tegmento kaj energiŝpara konduto, preskaŭ 40% de viaj elektro-bezonoj estos servataj. Kaj tio sen ŝanĝi vian komforton.

91) Elektu sunan hejtad-sistemon

La suna hejtad-sistemo konsistas el termikaj sunkaptiloj similaj al tiuj de suna akvovarmigilo, ĝenerale lokitaj sur tegmento aŭ antaŭtegmento. Tiuj kaptiloj sorbas la sunradiadon kaj transformas ĝin en varmon. same kiel por la suna varmigilo, la varmo estas stokita en akvorezervujon, uzatan tiam por hejti la domon per vastaj interŝanĝaj surfacoj. Tia instalaĵo ebligas ankaŭ produkti la plej gravan parton de la bezonoj je hejma varma akvo. Ankaŭ ĝi necesigas la aldonon de klasika hejtadsistemo sed evidentiĝas pli ŝpariga.

92) Elektu lignan hejtad-sistemon

Se vi devas anstataŭigi ekzistantan hejtilon, vi povas akiri modernan hejtilon kun lignopelletoj. Ĝi esta tute aŭtomata kaj same komforta kiel mazuta hejtilo. La karburaĵo estas liverata unufoje jare aŭ pli depende de la stokadvolumeno.
Se vi havas aldonan lignan hejtilon kian hejtoforno aŭ enŝovstovo, sciu ke de kelkaj jaroj, novgeneraciaj aparatoj, aŭtomataj kaj efikaj surmerkatiĝis (inter ili estas lignpelletaj stovoj).

93) Pumpu la varmon

Helpe de elektro, la varmpumpilo ĉerpas la varmon en la aero, la akvo aŭ en la grundo por disigi ĝin tra loĝejo por hejti ĝin. Tiu tekniko esta hibrida: ĝi uzas fontojn de renovigebla energio kaj, sen multe malpli, fosilian energion. Tiu hejtad-tipo estas tute fidinda, malkmulte polua kaj multe ŝpariga. Tamen ĉar ĝi ne taŭgas por ĉiuj loĝejoj, informiĝu antaŭ ol investi en ĝin.

Ĉasu la kaŝitajn elspezojn!
La energio uzata por hejti, lumigi aŭ sin movi estas facile identigebla: oni mezuras ĝin per la pumpilo, per la legado de sia gasa aŭ elektra fakturo. Tamen, ĉio, kion oni konsumas: produkto aŭ servo, necesigas energion: dum sia fabrikado, sia transporto, sia  pakado, sia forigo, kiam ĝi fariĝas rubo... Tio estas la kaŝita energio aŭ griza energio. Da tio ni konsumas pli ol da rekta energio.
Tie ĉi ankaŭ, pensante antaŭ ol aĉeti, oni povas ŝpari grandajn kvantojn da griza energio: ŝparoj same valoraj por la ĉirkaŭaĵo kiel por ni mem.

94) Evitu la senutilajn pakaĵojn

Preferu la nepakitajn produktojn, trinku la kranakvon kaj aĉetu la aliajn trinkaĵojn en fakturitaj boteloj. Uzu reuzeblajn sakojn aŭ kestojn por butikumi. Aĉetu reŝarĝeblajn produktojn (purigajn produktojn, ktp.)

95) Ruze aĉetu

Evitu la individuajn porciojn (pli kostajn kaj pli rubigajn) kaj preferu la koncentritajn produktojn (purigajn, lavajn, ktp.).

96) Evitu malŝpari

Listigu antaŭ ol butikumi, taksu la necesajn kvantojn kaj aĉetu nur tion, kion vi bezonas. En magazeno, kontrolu la konsuman limdaton. Certigu la malvarmĉenon (por ekzemplo, aĉetu la subfrostaĵojn fine). Post manĝo aŭ preparo, pensu pri kongelado de restaĵo. Aliaranĝu viajn restaĵojn por ne ĵeti ilin.

97) Aĉetu loke kaj sezone

Konsumu lokajn kaj sezonajn produktojn (legomojn, fruktojn, terpomojn, ktp.), evidente pli freŝajn kaj sen longaj energikostaj transportoj.

98) Apartigu viajn rubojn

Paperoj, vitro, ladskatoloj, trinkaĵkartonaĵoj, plastaj pakaĵoj, ĉiuj tiuj produktoj havas energikoston. Apartigu ilin por la reciklado por redukti ilian efekton al la ĉirkaŭaĵo.

Informiĝu pli!

99) Informiĝu pri energio kaj ĉirkaŭaĵo!

100) Informiĝu pri la monpremioj kaj la impostreduktoj


Franca-esperanta vortaro
ampoule à incandescence: inkandeska ampolo.
ampoule basse consommation: malaltkonsuma ampolo.
ampoule halogène: halogena ampolo.
ballon d'eau chaude: varmakvujo.
capteur solaire: sunkaptilo.
carsharing (location de voiture à la carte): alakarta aŭto.
chaudière: hejtilo.
chaudière à condensation: kondensa hejtilo.
chauffe-eau: akvovarmigilo.
cocotte-minute: premmarmito.
conduite d'eau: akvodukto.
congélateur: superfrostujo.
convecteur: konvektilo.
covoiturage: kunveturado.
décodeur: malkodilo.
détartrer: sentartrigi.
double-rideau: surkurteno, kurtenego.
écran à cristaux liquides (LCD): likvakristala ekrano.
émission de CO2: karbondioksidaj ellasoj.
énergie fossile: fosilia energio.
énergie photovoltaïque: fotovoltaa energio.
énergie renouvelable: renovigebla energio.
entartrage: tartriĝo.
granulés de bois = pellets: ligno: lignopelletoj.
hi-fi: hifia.
home cinéma: domkinilo, domkina sistemo.
mode veille: vigilreĝimo.
multiprise: plurkonektingo.
néon: neontubo.
pellet, granulés de bois: pelleto.
pomme de douche: duŝilrozo.
recyclage: recikaldo.
réservoir d'eau: akvorezervujo.
rincer: sensapigi.
tenture: 1. kurtenego. 2. murtapiŝo.
tuyau: dukto, tubo.
vanne thermostatique: termostata valvo.
veilleuse: vigilflamo.




Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo