Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: ŝanĝi, modifi 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Depoluaj plantoj

Aŭtoro: Christian Bertin

Dato: Januaro 2011

 

1      La poluo de la ejoj

La aero de la domoj, apartamentoj kaj oficejoj estas dekoble ĝis centoble pli poluitaj ol la ekstera aero. La poluo de la eja aero devenas de la farboj, gluoj, izolaĵoj, odorkaŝaj produktoj, presiloj, kiuj eligas toksajn kaj volatilajn gasojn.

Nia eja aero entenas multajn volatilajn poluaĵojn (karbona monoksido, benzeno, formaldehido, ktp), kiuj povas malutili al nia sano estigante tuson, migrenon, iritadon, ktp.

2      Iom da historio

En 1973, kiam revenis la spaca ŝipo Skylab 3, la NASA (Usona Nacia Organizo por Aeronaŭtiko kaj Spaco) malkovris en ĝi, pli ol cent volatilajn organikajn kombinaĵojn (VOK).

 

Ekde la fino de la sesdekaj jaroj, doktoro William Wolverton laboris kiel ĉirkaŭa esploristo por la usona armeo por forigi la difektojn al la ĉirkaŭo fare de la biologiaj armiloj. Estro de komisio en Florido, li malkovris, ke la marĉaj plantoj kapablis forigi la agenton oranĝa.

 

Li estis komisiita trovi solvon por purigi la uzitajn akvojn de la NASA per plantoj. Li inventis sistemon ankoraŭ nun uzatan, por anstataŭigi la tradiciajn kontraŭsepsajn fosojn per hiacintaj basenoj.

Li daŭrigis siajn esplorojn en la Stennis Space Center de NASA. Tie estis kreita la "BioHome", ejo hermetike barita, kie estis metitaj multaj komunaj plantoj. La celo estis forigi la kemiajn substancojn el tiu ejo.

Postaj esploroj konfirmis la efikon de iuj ejaj plantoj kontraŭ la kemiaĵoj en la aero, kiaj formaldehido, benzeno aŭ trikoretileno. Tiuj kemiaĵoj devenas de la difektiĝo de la materialoj uzataj por la konstruaĵoj, de la uzo de amoniakaj purigaĵoj, de la fumado.

En la ĉirkaŭbaritaj ejoj, tiuj volatilaj organikaj kombinaĵoj ŝvebas kaj ne povas esti reciklitaj per la natura purigado de la tera ekosistemo.

Neniu planto kapablas forigi ĉiujn aerajn kemiaĵojn. Pro tio necesas akiri plurajn malsamajn plantojn.

Oni suspektas, ke la poluo de la eja aero ludas gravan rolon en la kresko de diversaj kronikaj patologioj kaj respiraj alergioj.

Fontoj kaj vehikloj de poluaĵoj estas la konstruaj, ornamaj kaj meblaj materialoj, la purigaĵoj, la hejtiloj, la akvovarmigiloj, la hejmlaboroj, la homa ĉeesto, la agoj ligitaj al la ĉiutagaj bezonoj (kuirado, higieno kaj lavado), aliaj agoj aŭ produktoj (fumado, kandeloj, incenso, kosmetikaĵoj, plantoj kaj domaj bestoj), ekstera aero, ktp.

Komence de la 2000-aj jaroj, la asocio "Plant'Airpur" fondita de Geneviève Chaudet enkondukis la temon de la aerpurigo per la plantoj en Francio.

Nacia kampanjo farita de la Observejo pri la kvalito de la eja aero (fr.: OQAI  = Observatoire de la Qualité de l'Air Intérieur) dum la periodo 2003-2005, kun pli ol 500 loĝejoj, sufiĉis por starigi la unuan staton de la poluo de la loĝejoj en Francio.

La organika kemia poluo ne estas homogena inter la loĝejoj. Por nur 9% de la loĝejoj estas tre alta koncentriĝo de pluraj poluaĵoj. Inverse 45% de la loĝejoj estas kun tre malforta koncentriĝo por la tuto de la mezuritaj poluaĵoj.

Raporto de "UFC Que Choisir ?" de la 23-a de Novembro 2006 menciis la esploron de la Observejo de la kvalito de la eja aero (fr.: Observatoire de la qualité de l'air intérieur) pri la eja poluo.

3      La puriga procezo

La aeraj poluaĵoj estas sorbitaj de la folioj per gasa interŝanĝo.

Mikro-organismoj en la radikoj transformas la poluaĵojn en organikajn produktojn, kiuj nutras la planton.

La planto eligas akvovaporon, kio plibonigas la kvanton de humideco kaj oksigeno.

Ju pli grandaj la plantoj, des pli grava estas la gasa interŝanĝo.

4                  La poluaĵoj kaj la respondaj depoluaj plantoj

La internacia esplorcentro pri la kancero (fr: CIRC = Centre International de recherche sur le Cancer) klasifikis la substancojn laŭ kancerogeneco. Ekzistas 5 kategorioj :

  • Kategorio 1 : kancerogena por la homo.
  • Kategorio 2A : verŝajne kancerogena por la homo.
  • Kategorio 2B : eble kancerogena por la homo.
  • Kategorio 3 : neklasebla rilate al kancerogeneco por la homo.
  • Kategorio 4 : verŝajne nekancerogena por la homo.

 

La Observejo de la kvalito de la eja aero klasifikis la substancojn en 4 klasojn:

         Grupo A: "alte prioritataj substancoj" kun 7 substancoj: formaldehido, benzeno, acetaldehido, partikloj, radono, etilheksila ftalato (fr: éthylhexyl-phtalate = DEHP) kaj diklorvoso (fr: dichlorvos).

         Grupo B: "tre prioritataj substancoj" kun 12 substancoj : nitra dióxido (fr: dioxyde d'azote), alergiigaĵoj de hundo (fr: allergènes de chien), akaruloj (fr: acariens), tolueno, trikloretileno, plumbo, tetrakloretileno, dieldrino, alergiigaĵoj de kato, aldrino, kloraj parafinoj kun eta ĉeno (fr: paraffines chlorées à chaîne courte) kaj karbona monoksido.

         Grupo C "prioritataj substancoj" kun 51 substancoj: inter ili la biocidoj (fr;: biocides), la tre malaltfrekvencaj elektromagnetaj kampoj, iuj volatilaj organikaj kombinaĵoj, iuj glikolaj eteroj, la endotoksinoj, iuj ftalatoj, iuj organoŝtanoj (fr: organoétains) kaj la artefaritaj mineralaj fibroj.

         Grupo D "neprioritataj substancoj" kun-22 substancoj: inter ili la 1,1,1-trikoretano (fr: 1,1,1-trichloroéthane), iuj biocidoj, iuj ftalatoj (DMP), iuj alkilaj fenoloj (fr: alkyls phénols) kaj iuj organoŝtanoj (fr: organoétains)

         Grupo I "neklasifikeblaj substancoj" kun 8 substancoj: inter ili la 2-etoksietilacetato (fr: 2-éthoxyéthylacétate), la 2-metoksietanolo (fr: 2-méthoxyéthanol), la 2-metoksietilacetato (fr: 2-méthoxyéthyleacétate), la alkila fenolo 4NP (fr: alkyl phénol), iuj ftalatoj (DPP), la endosulfano (fr: endosulfan), la 2-etoksietanolo (fr: 2-éthoxyéthanol) kaj la oksadiazono (fr: oxadiazon).

 

La karbona monoksido troviĝas en la brulaj hejtiloj, cigaredoj, gaskuiriloj, malfermitaj kamenoj, mazutaj hejtiloj, akvovarmigiloj, ktp. Eĉ en malgranda koncentriĝo, ĝi estigas kapdolorojn, naŭzojn, vertiĝojn.

La karbona monoksido estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)

klorofito, pothos, sanseviero, hedero

La formaldehido troviĝas en la tabakfumo, en la fumo el la lignaj hejtiloj, en la mebloj, en la teksaĵoj (kurtenoj, littukoj, vestaĵoj, glutapiŝoj, ktp.), en la domzorgaj produktoj kaj en multaj aliaj produktoj (lakoj, gluoj, ungovernisoj, farboj, ktp.) kaj en oficejaj aparatoj (komputiloj, presiloj, kopiiloj).

La formaldehido estas irita, kapdoloriga kaj alergiiga gaso. En 2004, la internacia esplorcentro pri kancero (fr.: CIRC = Centre international de recherche sur le cancer) altigis ĝin de "verŝajne kancerogena" al "certe kancerogena" por la homo.

La formaldehido estas inter la "sep alte prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)

ficus benjamina, klorofito, filodendro, sanseviero, draceno, spatifilo

La amoniako troviĝas en multaj domaj purigaĵoj, sterkoj, cigaredoj, fridujoj. Ĝi povas iriti la respirajn vojojn.

azaleo, rhapis

 

La trikloretileno troviĝas en detergiloj, solviloj, vernisoj, gluoj por murteksaĵoj kaj glutapiŝoj.

La trikloretileno estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)

spatifilo, hedero

 

La pentaklorofenolo (PCP) troviĝas en la kontraŭfungaj produktoj, do precipe en la mebloj. Ĝi eliĝas multajn jarojn post la apliko.

filodendro

 

La volatilaj organikaj kombinaĵoj (VOK) iritas la haŭton kaj la respiran sistemon. Ili naŭzas. Ili estas kancerogenaj kiam kronike submetataj. Oni suspektas ilin pri redukto de la fekundeco.

 

La tolueno estas volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en la farboj, vernisoj, silikonaj kalfatraĵoj, benzinvaporoj, gluoj, inkoj, kosmetikaj solviloj, ktp. do en la mebloj, pargetoj, glutapiŝoj.

La tolueno estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)

aglaonemo, klorofito

La benzeno estas volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en la cigaredoj, farboj, vernisoj, konstruaj materialoj, plastaĵoj, senodoriloj, aerparfumoj, inkoj, ktp.

La benzeno estas inter la "sep alte prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)

hedero, sanseviero, aglaonemo, spatifilo, draceno

La ksileno estas volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en rezinoj, farboj, inkoj, feltkrajonoj, ktp. kaj do en presiloj kaj pargetoj

 

 

La elektromagnetaj ondoj venas de la elektraj kaj elektronikaj aparatoj, mikroondaj kuiriloj, kuiraj platoj, televidilo, radiofono, komputilo, elektraj kabloj, poŝtelefono, ktp. Ili estigas kapdolorojn.

kakto, grasplantoj

5                  La plej efikaj depoluaj plantoj

La mezuroj pri la efikeco de la plantoj kontraŭ la poluo de la kemiaĵoj estas la rezulto de eksperimentoj faritaj en skatoloj kun trudita aermovo kaj koncentroj de poluaĵoj tre superaj al la normala koncentro en loĝejoj. Estas neniu pruvo, ke je normala koncentro, en preskaŭ senmova aero kaj en normalaj potoj, tiuj plantoj same efikas.

 

 

Aglaonema communtatum (fr: , eo: aglaonemo??)

 

Forigas 48 % de la benzeno, 92 % de la tolueno.

 

Aloe vera (fr: aloe vera, eo: aloevero??)

 

Forigas 90% de la formaldehido;

 

Foto el http://www.garden-beginner.com/2010/02/growing-aloe-vera-plant-tips-advice/

 

 

Anthurium andreanum (fr: anturium, eo: anturio PIV)

 

Plej efika kontraŭ la amoniako en la vivoĉambro.

 

Foto el http://my-flower.org/item/144

 

 

 

Aracaena marginata (fr: , eo: araceno??)

 

Forigas 78 % de la benzeno kaj 60 % de la formaldehido.

 

 

Cereus peruvianus (fr: cactus colonnaire, eo: perua kakto??)

 

Plej efika kontraŭ la elektromagnetaj ondoj en la vivoĉambro, la kuirejo kaj la oficejo.

 

Foto el http://www.gardening.eu/plants/Succulent-Plants/Cereus-peruvianus/3804/stamp.asp

 

 

 

Chamaedorea elegans (fr: palmier nain, eo: nana palmo??)

 

Tre bona kontraŭ la formaldehido, la benzeno, la ksileno kaj la amoniako en la vivoĉambro, dormoĉambro kaj oficejo.

 

 

Foto el http://www.frenchams.com.au/plant_gallery.html

 

 

Chlorophytum cosmosum "vitattum" (fr: plante araignée, eo: klorofito??)

 

Plej efika kontraŭ la karbona monoksido, la benzeno kaj la tolueno en la kuirejo, banĉambro kaj vivoĉambro.

 

Chrysalidocarpus lutescens (fr: areca, eo: palmo)

 

Plej efika kontraŭ la tolueno kaj la ksileno en la vivoĉambro.

 

Foto el http://afootinthedoor.files.wordpress.com/2010/08/areca.jpg

 

 

Chrysanthemum (fr: chrysanthème, eo:  krizantemo PIV)

 

Forigas la trikloretilenon.

Alia fonto indikas efikon kontraŭ la benzeno kaj la formaldehido.

 

Foto el http://www.appealingflowers.com/

 

Crassula arborescens (fr: arbre de Jade, eo: krasulo PIV).

 

Plej efika kontraŭ la amoniako.

 

Dracaena marginata (fr:  dracaena marginé, dragonnier, eo: draceno marĝena PIV)

 

Plej efika kontraŭ la ksileno sed ankaŭ tre bona kontraŭ la karbona monoksido, la tolueno kaj la trikloretileno en la vivoĉambro, dormoĉambro kaj oficejo.

 

Ficus benjamina (fr: figuier pleureur, eo: fikuso PIV)

 

Tre bona kontraŭ la formaldehido, la ksileno kaj la amoniako en la vivoĉambro kaj oficejo.

 

Foto el http://lahore.olx.com.pk/ficus-benjamina-black-iid-133809352

 

 

Ficus elastica  (fr: caoutchouc, eo: gumfigarbo)

 

Plej efika kontraŭ la formaldehido en la vivoĉambro kaj la oficejo.

 

Foto el http://www.sgaonline.org.au/?p=684

 

 

Gerbera jamesonii (fr: gerbera, eo: gerbero??)

 

Plej efika kontraŭ la benzeno, la trikloretieleno kaj la formaldehido.

 

Foto el http://davesgarden.com/guides/pf/showimage/66891/

 

 

Hedera helix (fr: lierre, eo: hedero PIV)

 

Plej efika kontraŭ la benzeno kaj la formaldehido sed ankaŭ tre bona por en la kuirejo, banĉambro, dormoĉambro, oficejo kaj vivoĉambro.

 

Nephrolepsis exaltata Bostonienis (fr: fougère de Boston, eo: bostona filiko??)

 

Tre bona kontraŭ la formaldehido kaj la ksileno en la vivoĉambro.

 

Foto el http://en.academic.ru/dic.nsf/enwiki/713890

 

 

Phoenix roebelenii (fr: phoenix, eo: feniko PIV)

 

Ĝi estas la kvara en la ordo de la plantoj kontraŭ la formaldehido laŭ la NASA.

 

Ĝiaj branĉoj povas atingi unu metron.

 

Foto el http://plantsrescue.com/phoenix-roebelenii/

 

 

Philodendron monstera (fr: philodendron, eo: filodendro PIV)

 

Forigas 86% de la formaldehido kaj efika kontraŭ la ksileno kaj la pentaklorofenolo.

 

Foto el http://toptropicals.com/

 

 

Rhapis excelsia (fr:, eo: )

 

Plej efika kontraŭ la amoniako.

 

 

Foto el http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rhapis_excelsa.jpg

 

Rhododendron simsii (fr: azalée, eo: azaleo)

 

Forigas la amoniakon.

 

Sansevieria trifasciata (fr: sansévière, langue de belle-mère, eo: sanseviero PIV)

 

Forigas 53 % de la benzeno.

 

Schefflera actinophylla (fr: schefflera, eo: ŝeflero??)

 

Tre bona kontraŭ la formaldehido, la benzeno kaj la ksileno en la kuirejo, la vivoĉambro, la banĉambro kaj la oficejo.

 

 

Foto el http://www.mobot.org/

 

 

Scindapsus aureus (fr: pothos, arum grimpant, lierre du diable, eo: scindapso??)

 

Plej efika kontraŭ la tolueno, la benzeno kaj la karbona monoksido sed ankaŭ tre bona kontraŭ la formaldehido en la kuirejo, la vivoĉambro, la banĉambro kaj la oficejo.

 

Spathiphyllum wallissi (fr: fleur de lune, eo: spatifilo??)

 

Plej efika kontraŭ la benzeno kaj la trikloretileno sed ankaŭ tre bona kontraŭ la formaldehido, la tolueno, la ksileno kaj la amoniako en la kuirejo, la vivoĉambro, la dormoĉambro kaj la oficejo.

 

 

Foto el http://www.lherbivore.com/

 

Noto: Plej efika (****), tre bona (***).

6                  Kelkaj konsiloj por la depoluaj plantoj

Konsiloj por helpi la depoluajn plantojn

  • Renovigi la aeron. Por tio vi devas malfermi le fenestrojn dum 15 minutoj matene kaj vespere.
  • La ventolaj kradoj, kiuj troviĝas en la ĉambroj, malŝtopitaj.
  • Redukti la polufontojn. Vi devas eviti la kemiaĵojn. Vi devas preferi la ekologiajn kaj senparfumajn purigajn produktojn. Vi devas elekti sanajn materialojn por la konstruado kaj la renovigo.
  • Regule kontroli la hejtilojn kaj purigi la kamentubojn.

Plantokoktelo por depolui la ejojn:

  • Marĝena draceno (kontraŭ la trikloretileno, la ksileno, la tolueno kaj la karbona monoksido), krizantemo (kontraŭ la benzeno kaj la formaldehido) kaj Anthurium andreanum (aŭ Rhapis excelsia) (kontraŭ la amoniako).
  • Scindapsus aureus (kontraŭ la benzeno, la tolueno kaj la karbona monoksido), Phoenix roebelenii (aŭ Nephrolepsis exaltata Bostonienis) (kontraŭ la ksileno kaj la formaldehido), Gerbera jamesonii (kontraŭ la benzeno, la trikloretileno kaj la formaldehido), kaj Anthurium andreanum (aŭ Rhapis excelsia) (kontraŭ la amoniako).

Iuj plantoj estas toksaj, do se estas knaboj en la domo, vi ne metos aglaonemon, anturion, filodendron kaj scindapson.

Spertuloj asertas ke maksimuma efiko atingeblas per minimumo de unu planto en 9 kv.m, kio dependas de la grandeco de la plantoj.

Ĉiu ĉambro rajtas sian planton, inkluzive de la dormoĉambroj, ĉar la nokta eliĝo de karbona monoksido estas neglektebla kompare al la taga eliĝo de oksigeno.

 

Vivoĉambro

Kolekto de fikuso, klorofito kaj spatifilo

Dormoĉambro

Hedero aŭ draceno aŭ areka palmo

Kuirejo

Nana palmo, Rhapis aŭ anturio

Necesejo

Azaleo

Oficejo

Kiel en vivoĉambro

 

7      Franca-esperanta vortaro

benzène: benzeno

composés organiques volatils (COV): volatilaj organikaj kombinaĵoj (VOK)

formaldéhyde: formaldehido

fosse septique: kontraŭsepsa foso

pentachlorophénol: pentaklorofenolo

polluant: poluaĵo

produit chimique: kemiaĵo

solvant: solvilo

substance chimique: kemia substanco

toluène: tolueno

trichloroéthylène: trikloretileno

xylène: ksileno

 

8      Referencoj

Libroj:

- Les Plantes dépolluantes, de Geneviève Chaudet kaj Ariane Boixière, eldonejo "Éditions Rustica".

- Plantes dépolluantes pour la maison, de Marc Grollimund kaj Isabelle Hannebicque, eldonejo "Éditions Ulmer"

 

E-loĝejoj :

- asocio Plant'Airpur (http://www.plantairpur.fr)

- observejo pri la kvalito de la eja aero (http://www.air-interieur.org).

  • Raportoj de Luc Mosqueron kaj Vincent Nedellec :
    • INVENTAIRE DES DONNÉES FRANÇAISES SUR LA QUALITÉ DE L'AIR INTÉRIEUR DES BÂTIMENTS 1990-2001
    • INVENTAIRE DES DONNÉES FRANÇAISES SUR LA QUALITÉ DE L'AIR INTÉRIEUR DES BÂTIMENTS 2002-2004
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo