Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: preĝeja blovinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La balenĉasado

Tri artikoloj pri la balenĉasado

Tradukis Christian Bertin

Dato: Aprilo 2010

 

Artikolo 1. "Vers une autorisation de la pêche à la baleine?" - La Croix 23 avril 2010: (ĉi-sube traduko en esperanto)

http://www.la-croix.com/Vers-une-autorisation-de-la-peche-a-la-baleine/photo2/2423413/4085

Al permeso de la balenĉasado?

La internacia balena Komisiono (IBK, fr: Commission baleinière internationale) (http://www.iwcoffice.org/) proponis jaŭde, la 22-an de Aprilo 2010, permesi la komercan balenkaptadon por la dek venantaj jaroj kaj loki ĝin sub sia kontrolo. La organizo provas tiel trovi kompromison por akordigi la malkonsentojn inter ŝtatoj pri la kaptado de la cetaco.

La IBK opinias, ke tiu propono prezentas « fragilan ekvilibron de koncedoj » kaj ke « neniu povas aserti esti gajninta aŭ perdinta ». Ĝi estos submetata al la baloto de la membroj ŝtatoj, kiu okazos en Junio en Maroko.

Tiu kompromiso estas rifuzita de ĉiuj partioj.

Moratorio de 1986 proskribas ĉiuspecan komercan ĉasadon, sed Norvegio kaj Islando ignoras ĝin, kiam Japanio ekspluatas juran mankon en la teksto, asertante ke ĝi kaptas por sciencaj celoj.

Novzelando, same kiel Aŭstralio, juĝis vendrede la 23-an de Aprilo, ke tiu kompromiso estis neakceptebla. La du landoj akre kontraŭas la balenĉasadon en Antarktiko. Aŭstralio minacis persekuti Japanion antaŭ la internacia justico pro ties jaraj kaptoj de cetacoj.

Japanio, siaflanke, petis kaptokvoton pli altan ol tiu proponita de IBK. La organizo proponas al Japanio limigi ties kaptojn je 410 balenoj jare. Nun la lando kaptas de 500 ĝis milo ĉiujare.

AFP

==================

Artikolo 2. "Baleines: la Nouvelle-Zélande opposée à la proposition de la CBI" - Romandie AFP, 23 avril 2010: (ĉi-sube traduko en esperanto)

http://www.romandie.com/infos/news2/100423043520.uthcv1qw.asp

Balenoj: Novzelando oponas la proponon de IBK

VELINGTONO - Vendrede Novzelando juĝis ke la kompromispropono de la internacia balena komisiono (IBK, fr: Commission baleinière internationale) por solvi la longdaŭrantajn malkonsentojn pri la balenĉasado estis neakceptebla.

"Novzelando ne akceptos tion", deklaris la ministro pri eksterlandaj aferoj, Murray McCully en gazetarsciigo, opiniante ke "la kaptolimigoj ne estas realismaj".

La propono de IBK, kiu estos submetata al baloto en la kunveno en Junio en Maroko, starigas dekjaran planon, je kies fino la tuta balenĉasado estos sub la kontrolo de IBK.

Tiu plano antaŭvidas, ke la japanaj kaptoj en Antarktiko malpliiĝos por stabiliĝi je 410 balenoj dum la proksima kaptadsezono, kaj je 205 kaptoj dum la sezono 2015-2016.

Japanio, kies landanoj multe frandas balenviandon, nun antaŭvidas mortigi inter 765 kaj 935 balenojn ĉiusezone en Antarktiko, eĉ se la lastaj kaptoj falis je 507 balenoj, pro la surmara incitado farata de la defendantoj de la ĉirkaŭo.

Aŭstralio kaj Novzelando akre kontraŭas la balenĉasadon en Antarktiko. Tamen Velingtono parolis favore al la kompromiso, opiniante ke la manko de interkonsento minacus la ekziston mem de IBK.

Tamen, por Novzelando, signifa malpliiĝo de la nombro de la balenoj kaptotaj en la suda oceano kaj la eventuala fino de tiu ĉasado en la antarktika regiono kondiĉas iun ajn kompromison.

S-ro McCully opiniis, ke la propono de IBK neproksime respondas al tiuj atendoj.

(©AFP / 23 avril 2010 06h35)

===============

Artikolo 3: Informoj pri la Internacia Balena Komisiono kaj la moratorio ekvalidinta en 1986:

http://www.diplomatie.gouv.fr/fr/_14358/index.html (en la franca)

Internacia balena Komisiono

Ĝeneralaj aspektoj

La Internacia Balena Komisiono (IBK, fr: Commission Baleinière Internationale) estis kreita de la Konvencio de Vaŝingtono (1946) en kunteksto de troekspluatado de la grandaj cetacoj. Origine destinita certigi « la saĝan konservon de la balena specio kaj tiel, ebligi la ordan disvolvon de la balena industrio », la IBK iom post iom komisiis sin por la konservo de la balenoj. Tamen, la IBK trairas de kelkaj jaroj krizon en sia konserva komisio aparte pro :

  • fleksebla fonda teksto ebliganta al ties membroj ĉirkaŭpasi ĝiajn decidojn, inkluzive de la plej gravaj kia la moratorio pri la komerca ĉasado de 1986 ;
  • aktiva diplomatio de Japanio celanta pligrandigi la partion de la ĉasantoj kaj atingi la simplan plimulton, nun tenatan de la partio de la protektantoj, en kiu estas Francio.

La Internacia Balena Komisiono (IBK) mallonge

Subskribita en Vaŝingtono en 1946, la balena Konvencio celas la konservon de la balenoj por ebligi la disvolvon de la balena industrio. La Komisiono (decida organo de la konvencio) kunvenas ĉiujare, 88 landoj (je la 1-a de Septembro 2009) estas membroj. De la komenco, Francio estas membro.

La decidoj de la Komisiono okazas je la plimulto de ¾, ¼  kiam ili temas pri modifo de la regularo de la konvencio (decidoj pri kvotoj, kreo de senĉasejo, etc.) kaj je la simpla plimulto por la aliaj kazoj (rekomendoj, netrudiĝaj rezolucioj). La moratorio estas afero de la regularo kaj do necesigas plimulton de ¾ por esti ĉesigita.

Koncernataj specioj : la grandaj cetacoj (aŭ balenoj) : dek tri specioj entenantaj la bartobalenojn (eŭbalenoj, balenopteroj, ktp.) kaj la kaĉaloto, kiu estas dentobaleno.

La moratorio pri komerca ĉasado aprobita en 1982 (ekvalidiĝinta en 1986) sed 3 landoj obĵetis : Rusio, Norvidegio kaj Islando.

Du senĉasejoj, kie la komerca ĉasado estus permesita kaze de ĉesigo de la moratorio : tiu de la hindia oceno kreita en 1979 kaj tiu de Antarktiko kreita en 1994, laŭ iniciato de Francio.

Tipoj de ĉasado :

        Komerca ĉasado sub obĵeto de Norvegio (de 1993) kaj de Islando (de 2006). Entute, de 1993, 6 000 etaj balenopteroj estis kaptitaj (precipe de Norvegio, kiu nun jare deprenas proksimume 600 bestojn). Islando komencis ekde 2009 jare depreni 150 komunajn balenopterojn kaj 100 etajn balenopterojn.

        Aborigena ĉasado farata de Usono (Alasko pri la gronlanda baleno kaj la griza baleno), Rusio (Siberio pri la samaj balenoj), Danlando (Gronlando pri la komuna balenoptero, la eta balenoptero kaj la gronlanda baleno), Sankta Vincento kaj Grenadinoj (pri la ĝibobaleno). La kvotoj estas deciditaj por 5 jaroj kaj estis renovigitaj en 2007. Permesitaj kvotoj por la periodo 2008-2012 : grizaj balenoj : 620 por 5 jaroj (plejmulte por Rusio), gronlandaj balenoj : 282 por 5 jaroj (plejmulte por Usono kaj 2 por Gronlando), komuna balenoptero : 19 jare, eta balenoptero : 212 jare (la du specioj por Gronlando), ĝibobaleno por Sankta Vincento kaj Grenadinoj : 20 por 5 jaroj.

        Scienca ĉasado : farata de Japanio ekde la ekvalidiĝo de la moratorio kaj de Islando ekde ties reveno en la IBK en 2002. De 1986, pli ol 10 000 balenoj, ĉiujn speciojn kune, estis kaptitaj, precipe de Japanio en norda Pacifiko kaj en Antarktiko. La kvotoj deklaritaj de la koncernataj landoj en la sciencaj programoj estas la sekvantaj :

         Japanio por norda Pacifiko : programo komencis en 2000 antaŭvidante kapton de 220 etaj balenopteroj, 50 balenoj de Bryde, 100 balenopteroj de Rudolf kaj 10 kaĉalotoj jare ; kaj en Antarktiko : nova programo komencis en 2005-2006 antaŭvidante la jaran kapton de 850 etaj balenopteroj, 10 komunaj balenopteroj kaj 50 ĝibobalenoj (interrompita en 2007 por tiu lasta specio).

         Islando : nova programo komencis en 2003 antaŭvidante la jaran kapton de 100 etaj balenopteroj kaj 50 balenopteroj de Rudolf sed la kvotoj vere permesitaj estis multe malpli.

===========

Teksto proponita de IBK (en la angla, formato pdf):

http://www.avaaz.org/whale_proposal

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo