Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malnova muzikinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La rajto pri scienca dubo

Aŭtoro: Christian Bertin
Dato: Novembro 2006

Enkonduko pri la forceja efekto.


Kio estas la forceja efekto? La forceja efekto estas la fenomeno, kaŭzata de gasoj en la atmosfero, kiuj devojigas iujn transruĝajn radiojn resenditajn de la tero al la spaco, kaj tiel plivarmigas la teron.

La meza temperaturo de nia planedo dependas de la ricevita sunradiado kaj de la transruĝa radiado resendita al la spaco, kiel montras la sekvanta bildo:

La sunradiado kaj la forcejo ĉirkaŭ la tero

Bildo 1. La sunradiado kaj la transruĝaj radioj de la tero al la spaco en la atmosfero

La tera atmosfero filtras la sunradiadon, kaj tiel nur 50% de la sunradiado ricevita de la tero trafas la grundon. La sunradiado sorbita de la grundo kaj de la atmosfero estas resendita al la spaco transruĝe, sed tiuj transruĝaj radioj kolizias kun iuj etkvantaj gasoj en la atmosfero (akvovaporo, karbona dioksido, etanolo, ozono, ktp.), kaj sekve ne reatingas la spacon. Ili tiel altigas la teran temperaturon. Dank'al ili la meza tera temperaturo estas 15°C, sen ili ĝi estus proksimume - 18°C. 

Inter la ĉefaj forcejefektaj gasoj estas la karbona dioksido (CO2), la metano (CH4), la nitrida oksido (N2O), la troposfera ozono (O3), la KloroFluoroKarbono kaj la HidroKloroFluoroKarbono.
Tiuj gasoj estas nature malabundaj, sed pro la homa aktiveco, ilia koncentreco en la atmosfero forte ŝanĝiĝis. Tiel la koncentreco de la karbona dioksido kreskis je 30% ekde la industria erao.

La argumentoj de Claude Allègre

Laŭ artikolo de Claude Allègre (Klod Alegr) aperinta en la franca gazeto "Le Monde", vendrede la 27-an de Oktobro 2006.
Laŭ Claude Allègre (p.: Klod Alegr), franca geofizikisto, socialisto, iama ministro pri edukado, la nuna unuanimeco pri la repondeco de la forceja efekto en la tera revarmiĝo estas suspektinda. Ne eblas akcepti la ideon de vero nekontestebla kaj oficiala.

Ekde la 1980-aj jaroj, sciencistoj ariĝis ĉirkaŭ la ideo, ke la kresko de la karbona dioksido (CO2) en la tera atmosfero kondukos al ĝenerala revarmiĝo de la tera klimato, pro bone konata fenomeno: la forceja efekto. La forceja efekto estas la sorbo, per iuj molekuloj, el kiuj la karbona dioksido, sed ankaŭ la akvo kaj la metano, de la infraruĝaj radioj elsendataj de la tero varmigita de la suno.

Laŭ Claude Allègre, tiu grupo de sciencistoj sukcesis, ene de la Unuiĝintaj Nacioj promocii per oficialaj raportoj la esploron pri klimatologio. Tiel, nuntempe, klimatologio estas laŭmoda scienco kaj ties buĝeto eksplodis (verŝajne preskaŭ dekobliĝis en Usono). Por iuj tiu teorio fariĝis certaĵo, nekontestebla veraĵo. Bedaŭrinde sur tiu kampo, kiu rapide evoluas, la teorioj estas multaj, la malkovroj sin sekvas, nenio estas simpla, la interpretoj estas diversaj kaj variaj. La scienca veraĵo - se ĝi ekzistas - nur iom post iom firmiĝas post eble unu generacio.

Ĉiun kvaran jaron, internacia panelo de sciencistoj redaktas unuan raporton. Dua panelo konsistanta el registaraj reprezentantoj, per tiu unua raporto, verkas duan raporton, kun interkonsento pri scenaro. La unua raporto tre dika, enhavas diversajn opiniojn sed ne estas multe legita, la dua raporto multe pli mallonga, pli politika, pli konkluda fariĝas la oficiala veraĵo. Tiu farmaniero similas al tiu de malnovaj politikaj reĝimoj, kiujn oni multe kritikis en la mondo laŭdire libera.

Laŭ Claude Allègre, ne estas kvazaŭ unuanima interkonsento. 80 kanadaj sciencistoj, el kuj estas klimatologoj, skribis al la ĉefministro por atentigi lin pri la pseŭda konsensuso. Artikolo de Richard Lindzen, MIT-a profesoro, la 12-an de Aprilo en la gazeto "Wall Street Journal", kun titolo "timklimato", atestas pri sciencistoj, kiuj perdis sian postenon aŭ sian esplorrimedojn, pro kontesto de la oficiala vero. La tro facila argumento por silentigi la opoziciantojn estas ke pagas ilin la naftokompanioj.

Claude Allègre ne komprenas la fortajn atakojn kontraŭ siaj duboj kaj demandoj. Tiuj atakoj similas al tiuj de la medicino kontraŭ la kemiisto Pasteur aŭ de la geologoj kontraŭ la klimatologo Wegener.

Laŭ Claude Allègre, la kialo de tiuj atakoj estas la kreska malfortiĝo de la certeco pri tiu teorio. La akvo estas la ĉefa aganto de la forceja efekto, ĝi estas 80-foje pli abunda ol la karbona dioksido sed modelizi la akvociklon estas tre malfacila ĉar la nuboj estas malfacile modelizeblaj, kaj precipe la proporcioj de cirusoj (tiuj nuboj, kiuj varmigas) kaj de stratusoj (tiuj nuboj, kiuj malvarmigas).

Plie la rolo de la naturaj, agraj kaj industriaj polvoj ne estas tute klara. Ankaŭ la rolo de la sulfuraj kombinaĵoj, potencialaj malvarmigaj agantoj, kiuj malkreskis de antaŭ tridek jaroj, estas malbone konata, same kiel la rolo de la suno.

Claude Allègre jam konis similajn batalojn, kiam li defendis la teorion de la tektoniko de la platoj en Francio komence de 1970-aj jaroj kaj samtempe instigis la francajn sciencistojn al verkado en la angla por la internaciaj revuoj, kaj poste kiam li defendis la nemalhaveblan rolon de la vulkanaj observejoj por antaŭanonci la erupciojn kontraŭ la guruoj.

Pro tio Claude Allègre favoras la debatojn, kiujn la franca Akademio de la Sciencoj organizos pri la forceja efekto, ĉar por li, nur tra gravaj debatoj, la scienco grande progresis. Tamen Claude Allègre ne estas advokato de la produktivismo, li scias, ke la homo malmilde traktas la planedon, ke la akvo estas problemo, ke la karbona dioksido acidigas la marojn, ke la biodiverseco estas minacata, ke necesas ŝanĝi niajn kutimojn, ŝpari la planedon, ktp.

Claude Allègre postulas forte kaj laŭte la riparan ekologion opone al la denunca ekologio. Necesas apartigi la problemojn por pli facile solvi ilin. Tiel oni faris por la plumbo en la atmosfero, por la klorofluorokarbonoj, kiuj minacis la ozontavolon, por la sulfuraj kombinaĵoj, kiuj estigis la acidajn pluvojn. En la denunca ekologio, oni miksas ĉion: la klimatan revarmiĝon, la biodiversecon, la urbopoluon, la mondan loĝantaron, la sekiĝon de Aralo, ktp., tio kreskigas la timon sen solvi ion, ĉar la grandegeco de la defioj subpremas kaj malkuraĝigas nin.

Claude Allègre postulas la rajton diri, ke li dubas pri la fakto ke la karbona dioksido estas la ĉefa respondecanto de la klimata ŝanĝiĝo.  

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo