Vi deziras organizi kunvenon kaj vi hezitas inter pluraj datoj.
Kial ne peti la preferojn de la partoprenontoj?
Jen ilo por helpi vin organizi viajn kunvenojn!
Unue, ni petas de vi sur tiu paĝo la titolon de la kunveno, vian nomon, vian elektronikan adreson
kaj viajn proponojn de datoj kaj horoj por la kunveno.
Vi ricevos mesaĝon al via elektronika adreso kun la informojn pri via kunvepropono,
do gravas ke ĝi estu valida.
En tiu mesaĝo estos alia mesaĝo preta por sendo al la partoprenantoj por inviti ilin
elekti la datojn, kiujn ili preferas por via kunveno.
Due, la invititoj ricevos mesaĝon kun sekvota ligilo por indiki siajn datpreferojn por
via kunvenpropono.
La invititoj, klakinte al la ligilo, vidos la paĝon de la kunvenpropono kun la
diversaj datproponoj kaj kun la preferoj de tiuj, kiuj jam deklaris kaj konfirmis siajn preferojn.
Ili povos indiki siajn preferojn kaj poste ili ricevos duan mesaĝon por peti
de ili konfirmon de tiuj preferoj.
Trie, la invititoj ricevos tiun konfirmpetan mesaĝon kun ligilo por konfirmi siajn
datpreferojn. Ili ankaŭ povos nuligi sian indikon de datpreferoj por indiki aliajn
datpreferojn.
Ĉiutempe, la organizanto kaj la invititoj povos aliri la tabelon de la preferoj.